-Amelano
1. Raporto
Koreio deklaris fari subteran nuklean eksperimenton
Laŭ raporto, antaŭtagmeze de la 9-a de oktobro, Koreio faris subteran nuklean eksperimenton. Post kiam Koreio deklaris fari la nuklean eksperimenton, Ĉinio, Korea Respubliko, Japanio kaj koncernaj flankoj sinsekve esprimis la sintenon kaj oponon kontraŭ korea nuklea eksperimento.
La ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj publikigis deklaron dirante, ke Koreio ignoris ĝeneralan oponon de la internacia socio kaj senhezite plenumis nklean eksperimenton, la ĉina registaro firme oponas kontraŭ tio. La ĉina flanko forte postulas, ke la korea flanko honeste observu sian promeson pri sennukleigo, ĉesigu ĉiujn agojn, kiuj eble kaŭzos pluapaŝan plimalboniĝon de la situacio, kaj revenu al la trako de la 6-flanka interparolo. La deklaro diras ankaŭ, ke la protektado de nordorientazia paco kaj stabileco konformas al komunaj interesoj de koncernaj flankoj. Tiutage, ĉina ministro pri eksteraj aferoj Li Zhaoxing kaj usona ŝtata sekretariino Condoleeza Rice faris telefonadon, la du flankoj interŝanĝis opiniojn pri la plej freŝa situacia disvolvo de la korea duoninsulo.
Prezidento de Korea Respubliko Roh Moon-hyun prezidis kunvenon pri ŝtata sekureca garantio. En registara deklaro publikigita post la kuveno, la registaro de Korea Respubliko esprimis, ke la korea tiutaga nuklea eksperimento estas "netolerebla provoka ago" kaj malobservis "Komuna Deklaracio pri Sennukleigo de Korea Duoninsulo", kaj Korea Respubliko alprenos firmajn traktajn rimedojn kontraŭ tio.
La 9-an de oktobro, japana ĉefministro Shinzo Abe, kiu faras viziton al Korea Respubliko, diris, ke la korea nuklea eksperimento estas absolute nepardonebla. Samtempe li esprimis, ke oni devas kolekti kaj analizi pli da informoj kaj prudente trakti la aferon.
La 9-an de oktobro, la Sekureca Konsilio de UN okazigos urĝan konferencon pri la problemo de korea nuklea eksperimento.
- el http://es.chinabroadcast.cn/1/2006/10/09/1@46430.htm
2. Pozicio de Ĉina registaro
Ĉina registaro firme oponas kontraŭ nuklea eksperimento de Koreio
La 9-an de oktobro, la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj publikigis deklaron kaj firme oponas kontraŭ nuklea eksperimento farita de Koreio.
La deklaro diras, ke la 9-an de oktobro, Korea Demokratia Popola Respulbiko, ignorante oponon de la internacia socio, senskrupule praktikis la nuklean eksperimenton. La ĉina registaro firme oponas kontraŭ tio.
La deklaro esprimis, ke realigi sennukleigon de la korea duoninsulo kaj oponi kontraŭ nuklea plivastigo estas firma kaj neŝancelebla konsekvenca starpunkto de la ĉina registaro. La ĉina flanko forte postulas al la korea flanko, ke ĝi observu sian promeson pri sennukleigo, ĉesigu ĉiun agon kondukantan al pluapaŝa malboniĝo de la situacio, kaj revenu sur la trakon de la ses-flanka interparolo.
Trackback url :: http://amelano.net/trackback/170



댓글을 달아 주세요
나는 너에 합의한다 이다. 그것은 이렇게 이다.
재미있는 아주 지점. 감사.
친구는 너의 현재 위치의 팬이 되었다!
걸출한 디자인! 좋은 디자인.
유용한 정보. 좋은 디자인.
걸출한 뉴스!! 종류 블로그!
걸출한 블로그!