Hodiau estas atenda sed iom da intensiva tago.
Ĉar mi unuafoje partoprenos en Esperanto Kongreso( 'La 38a Korea Kongreso de Esperanto(KKE) de 14a ĝis 15a oktobro 2006 en Pohang', Referencu ligitan artikolon en http://amelano.net/entry/la-38a-korea- ··· ga-gvido).

Kvankam ĝi estas nacia kongreso, ĝi estos mia unua sperto de Esperanto kongreso. Ĉu mi povas aŭdi kaj paroli Esperanton?

Dum pasinta kvar monatoj ekde lerni Esperanton, mi estas ekzercanta sin aŭdi esperantan radio-elsendon. Polaradio, Ĉinaradio, Radioverda,  3zzz de Aŭstralio  donis grandan helpon al mi. Mi elŝutis MP3 dosieron kaj aŭdis ĝin en ĉambron, aŭton, biciklon, kaj piedire. Mi volas esprimi koran dankon al tiu ĉi Esperantaj radio-elsendoj kaj sinokupistoj. Krome Internacia Televido kaj lernu.net ankaŭ estas grande helpa al mi. Danke al ili, kvankam plumpa, mi povas distingi vortojn en rapida elsendon. Kompreneble mi ne detale kompreni multe da mesaĵojn.

Maltrankvila estas interparolo. Mia sperto de Esperanta interparolo estas tro malmulta. Fakte preskaŭ ne! Ĉu mi hodiaŭ povas interparoli kun kamaradoj, karaj, konantoj per Esperanto? Sed ......kredante homaj potencojn.... kuraĝu!

2006/10/14 08:16 2006/10/14 08:16

http://amelano.net/trackback/178