Mi legis sekvan skuan artikolon en Ĝangalo. Oni klopodas nuntempe protekti minoritatan animalon kaj planton. Kial oni ne klopodas protekti minoritatan lingvon?
Perdado de lingva estas perdado de homaj travivoj kaj inteleligentecoj. Suba artikolo alportiĝas el http://gxangalo.com/modules/news/article.php?storyid=2663.
-Amelano

Proksimume duono el la lingvoj de nia planedo formortos kaj, kun ili, tiom da alternativaj vizioj pri la mondo, laŭ eminenta lingvofakulo. "Ĉi tiu estas granda krizo", diris profesoro David Kristal [David Crystal], unu el plej eminentaj fakuloj pri lingvoj kaj lingvistiko.

Li pludiris ke, el la proksimume ses mil lingvoj en la mondo, duono estas tiel grave endanĝerigitaj ke ili probable ne ĝisvivos la finon de la nuna jarcento. "Ĉiu lingvo estas unika vizio pri la mondo. Ĉiu havas ion por doni al ĉiuj aliaj. Ju pli da vizioj pri la mondo, des pli oni komprenas ideojn pri toleremo."

Proksimume 60 lingvoj en la mondo jam havas nur unu parolanton. "Estas tiuj, kiuj estas en danĝero. Proksimume 96% el la lingvoj de la mondo estas parolataj de 4% el la loĝantaro." Li aldonis, tamen, ke revigligi lingvojn ne estas malfacile, kondiĉe ke iliaj komunumoj volas ke sia lingvo supervivu. La plej bona maniero supervivigi lingvon estas per la premado de la politikaj instancoj, por ke oni ebligu al la parolantoj de la koncerna lingvo endanĝerigita, ke ili rajtu uzi sian lingvon iom oficiale, almenaŭ en sia regiono. La granda ekspansio de la franca kaj angla lingvoj en Afriko, de la rusa en la ekssovetiaj respublikoj, de la portugala kaj hispana en Latinameriko, kaj de la mandarena en Ĉinio tamen starus sub risko, se la lokanoj komencus efektive plendi por la libera kaj oficiala uzado de sia loka lingvo flanke, kaj en kelkaj kazoj, super la t.n. 'prestiĝa lingvo' de la lando.

de Ĝangalo-redakcio, laŭ la novzelanda korespondanto Majko Leon [Mike Leon]


Trackback url :: http://amelano.net/trackback/186

댓글을 달아 주세요

  1. 이 위치는 아니라 유익한뿐 재미있는다!

  2. 정말 같지 않는 블로그!

  3. 재미있는 아주 지점. 감사.

  4. 위치에 그것을 중대한 일은 좋아했다!

  5. 아주 유용한 정보!

  6. 걸출한 위치! 많은 감사.

  7. 일! 우수한 감사!