Ekde 29 Oktobro la elsendoj de Pola Radio en Esperanto ne aperas rete.
Jen drameca letero de Barbara Pietrzak, estro de la E-Redakcio:

----------------------------------------------------------------------

Karaj Gesamideanoj!

Meze de la jaro ŝanĝiĝis la aŭtoritatoj de la Pola Radio Akcia Kompanio.
La laŭvican fojon ŝanĝiĝis la superuloj de ĝia Poreksterlanda Programo
„Radio Polonia". Relative longe ni ne konis la novan programan vizion de
la publika radio kaj de Radio Polonia, kies programo estas realigata
interkonsente kun la pola Ministerio por la Eksterlandaj Aferoj. Hodiaŭ
mi devas komuniki kaj informi, ke en tiu ĉi vizio forestas Esperanto
Redakcio. Ĝian forigon premisas la projekto de nova strukturo de Pola
Radio, inkluzive de ĝia Poreksterlanda Programo „Radio Polonia". Cetere
temas pri la unusola redakcio, kiu ĉesos ekzisti en Radio Polonia. La
menciita projekto estis afiŝita sur la internaj retaj paĝoj de Pola
Radio AK, marde posttagmeze, rekte antaŭ la komenciĝantaj festoj de Ĉiuj
Sanktuloj kaj la Mortintoj. Laborantoj rajtas prezenti siajn rimarkojn
al la prezidanto de la kompanio, K. Czabański ĝis la 10-a de novembro.

La novaj radioaŭtoriatoj ekfunkciis fine de julio nunjare. Jam dum la
unua renkonto kun la superulo de Radio Polonia ni eksciis pri neceso
kontraŭbatali „postkomunistajn influojn, regantajn en tiu programo de 16
jaroj". Komence de oktobro la sama membro de la radiaj aŭtoritatoj
signalis estontecan koncepton de nia programo. Laŭ ĝi al signifa
plukonstruo subiĝos programoj en la ukraina kaj belorusa lingvoj, oni
enpraktikigos instrukciadon de ĵurnalistoj el Ukrainujo kaj Belorusujo
kaj por la ĵus menciitaj landoj, oni intensigos pollingvan emisiadon al
ĉi tiuj landoj.

Fakte la lingva oferto de Radio Polonia estas difinata fare de la pola
Ministerio por la Eksterlandaj Aferoj. En la lasta kontrakto el la
nunjara majo esperanto en ĝi troviĝas. Sed nun la radia projekto
ekskludas ĝin. La situacio estas drameca, ĉar la ŝanĝoj estas
efektivigataj en la lastaj tagoj fulmrapide. Oni ricevas la impreson, ke
la nova administracio de la publika radio havas verdan lumon por ĉiuj
siaj ideoj. Dum miaj provoj klarigi la signifon kaj atingopovon de niaj
elsendoj, la viglajn reagojn el diversaj landoj de la mondo
interparolante kun miaj novaj superuloj mi ricevis lakonan respondon „ni
scias". Mi estis ankaŭ informita, ke pri la estonteco de la E-Redakcio
decidos Ministerio por la Eksterlandaj Aferoj. Ĉu tia decido estis
efektive alprenita, mi ne scias.

Malgraŭ ĉio – ŝajnas al mi – ke ne eblas allasi, ke la eventuala
malapero de esperantlingvaj programoj de PR restu seneĥa. Tial mi petas
vian subtenon. Unuavice pere de nacilingvaj korespondaĵoj direktataj al
polaj ambasadoj, polaj kulturinstitutoj en diversaj landoj kun la
demando pri la estonteco de la E-Redakcio de Pola Radio. Kun elmontro de
intereso por ĝia promocia rolo koncerne Pollandon, koncerne ĝian
orientan politikon, kiu estas difinata kiel la orienta politiko de EU.
Gravas – plurfoje esprimita – de niaj aŭskultantoj opinio, ke niaj
elsendoj estas por ili unu el malmultaj aŭ eĉ unusola informfonto pri
Pollando, ĝiaj atingaĵoj kaj progresoj, sed krome pri Belorusujo kaj
Ukrainujo.

Ni bezonas ankaŭ similenhavajn leterojn adresitajn al la redakcio, por
ke ili rolu kiel argumento en niaj rimarkoj, kiujn ni volas adresi al la
prezidanto de PR ĝis la 10-a de novembro nunjare.

Ne sufiĉas protesti, ne sufiĉas esprimi sian indignon. Estas necesaj
sobraj, trankvilotonaj argumentoj.

Kvankam malfacilas tion konstati, ŝajnas, ke nia redakcio dividos la
sorton de aliaj E-redakcioj, kiuj malaperis en la lastaj jaroj en
diversaj radiostacioj. Tio estas tutcerte frapo por la promocia rolo de
tiuj ĉi elsendoj pri Pollando kaj ĝiaj transformiĝoj. Ĝi estas frapo
antaŭtage de la 150-a naskiĝdatreveno de la kreinto de la IL, d-ro L. L.
Zamenhof – aparte en la kunteksto de la planita Jubilea Kongreso en la
2009.

Barbara Pietrzak

Esperanto-Redakcio de Pola Radio
el http://groups.google.com/group/soc.culture.esperanto/browse_thread/thread/ef9aa21839c6acb3

Trackback url :: http://amelano.net/trackback/204

댓글을 달아 주세요

  1. 중대하고 유용한 위치!

  2. 너는 아름다운 웹사이트가 있는다!

  3. 걸출한 디자인! 좋은 디자인.

  4. 우수한과 아주 도움이 되는!