Jen estas Artikolo de Sen Rodin titoligita Gramsci kaj Esperanto.Mi alportis gxin el blogo de Andrea Montagner(http://www.andreamontagner.it/?p=45) .
-Amelano
-Amelano
Sen Rodin, pseŭdonimo de Filippo Franceschi, naskiĝis en 1932 en Cadoneghe apud Padovo, estas itala aŭtoro. Li lernis Esperanton en 1940 de Mirza Marchesi. Li laboris en norda Svedio kiel hortkulturisto kaj fabriklaboristo (el kio rezultis lia verko Bildoj pri norda lando kaj aliaj rakontoj) kaj poste en Italio kiel instruisto, muzikisto kaj radiokomentisto.
Li publikigis rakontojn en La nica literatura revuo, Monda kulturo, Esperanto, Norda Prismo, Nuntempa Bulgario kaj Monato. Li gajnis premiojn en la Belartaj Konkursoj en 1963 (unuan premion en la kategorio Prozo per Unua morto, kaj honoran mencion per Striko).(El http://eo.wikipedia.org/wiki/Sen_Rodin)
Karaj kamaradoj,
tiu ĉi temo pri “Gramsci kaj Esperanto” jam delonge okupas nin, do mi taksas oportune esprimi klare mian vidpunkton. Laŭ mi la “interna ideo” de Esperanto estas klare paralela-analoga kun la interna ideo de la maldekstra ideologio “libero /rajt-egaleco /paca kunlaboro /ekologio” – kontraste kun la dekstra ideologio “konkurencado / luktado de ĉiu kontraŭ ĉiuj /superregado de la plej forta /ekspluatado de la naturo / almozdono”. Evidente la dua ideologio esta pure “natura” ; la unua “artefarita” (= frukto de la homa penso). Tial memkompreneble Esperanto devus esti rekonata riĉaĵo de la monda maldektra movado. Kial tio ne okazas? Pro la bedaŭrinda fakto, ke elstaraj maldekstraj intelektuloj – mergitaj en akademiaj teorioj – simple rifuzis konstati la realon: la disvastiĝon de Esperanto, ĝian plenan taŭgecon por la internaciaj raportoj, ĝian konstantan plifajniĝon, la laŭgradan formiĝon de ĝia arta-emocia-poezia tradicio, unuvorte: ĝian transformiĝon de “teoria kodo” en “vivantan lingvon”. Denaske nutritaj per la tradiciaj lingvistikaj TEORIOJ, tiaj intelektuloj obstine fermis la okulojn antaŭ la PRAKTIKO: tute same kiel la aristotelaj astronomoj, rifuzantaj rigardi per la Galilea lorno la lunajn montojn – ĉar Aristotelo diris ke tie ili ne povas ja ekzisti. Elstara ekzemplo de tia ekstrema teoriemo: I.V.Stalin (Majstro pri teoria lingvistiko kiel pri ĉiuj branĉoj de la homa kulturo); alia ekzemplo: Antonio Gramsci. En lia artikolo “La lingua unica e l’esperanto” (1918) troviĝas, perfekte vicigitaj, ĉiuj plej ŝimaj, banalaj, kliŝaj antaŭjuĝoj, misinformoj, anatemoj, eraroj utiligataj ekde 1887 ĝis hodiaŭ far la Akademiaj Lingvistoj por insulti, miskreditigi, ridindigi Esperanton antaŭ la monda proletaro, kaj pentri ĝin kiel danĝeran utopion, sofismon, misideon, burĝan kosmopolitismon, vanan iluzion, arbitran amuzilon por nenionfarantaj vaguloj, rigidan kodon senan je ia ajn esprimpovo, kateno por la penso … ktp ktp. Estus tro longe kaj penige listigi ĉiujn erarojn kaj misjuĝojn troviĝantajn en tiu artikolo. Sufiĉas unu ekzemplo. Gramsci skribas: “Se en limigita nacia kadro ne povas trudiĝi unika lingvo, kvankam parolata en regiono kaj nutrata de viva fonto, kiamaniere povus trudiĝi internacia lingvo tute artefarita, tute mekanika, sena je historio, je sugestoj de grandaj verkistoj, sena je tiu esprimriĉeco kiu devenas de la dialekta vario, de la diversaj formoj estiĝintaj en diversaj epokoj?“ Jen impresiga koncentriĝo de galimatioj. Multaj estas la ekzemploj de lingvoj planigitaj kaj truditaj al loĝantaroj – pere de la publika instruado – post la formiĝo de nacioj-ŝtatoj (la nov-norvega en 1908; la novhebrea ekde la fino de la XIX jarcento; la ĉeka kaj slovaka dum la 20aj jaroj; la mandarena en Ĉinio ekde jarcentoj ktp) Ĉiuj ĉi lingvoj estas “artefaritaj”, tiusence: lingvistika Akademio (aŭ unuopa lingvisto, kiel pri la novhebrea) por krei nacian lingvon ĉerpas radikojn el ĉiuj lokaj dialektoj aŭ el ĉiuj antikvaj tekstoj; harmoniigas ilin per komunaj prononc-reguloj; funkciigas ilin per komunaj gramatiko kaj sintakso; proklamas ĝin “komuna nacia lingvo”; trudas ĝin al la loĝantaro pere de la unuagrada lernejo … kaj jen nova lingvo, kiu post unu-du generacioj iĝas tute natura, tradicia, stabila. En la historio tio ofte okazis. Gramsci tion ignoras. Nu, Zamenhof faris ekzakte la samon. Li ĉerpis radikojn el la tri ĉefaj branĉoj de la hindoeŭropaj lingvoj (la ĝermana, la latina, la slava); li amalgamis ilin per komuna prononco perfekte fonetika, havigis al ili simplajn gramatikon kaj sintakson, elpensis genian sistemon de vort-kunmeto (similantan al la ĉina aglutina sistemo). Kaj jen la nova lingvo, neniel “arbitre elpensita”, sed suĉanta siajn materialon kaj strukturon el dekoj da vivantaj lingvoj (do “nutrata de viva fonto”). Evidente Gramsci konfuzis la lokajn dialektojn – tiuj jes tute spontanaj, kaj ĝuste pro tio tre nestabilaj en la tempo kaj tre diferencaj laŭ la lokoj – kaj la naciajn lingvojn, kiuj pro ĝia socia-politika unueciga funkcio postulas stabilecon: pro tio ili ĉiuj estas pli-malpli planigitaj, kontrolataj far Akademioj, trudataj far la deviga publika instruado. Des pli unueciga, do kontrolenda kaj kontrolata, estas Esperanto, kiu fakte dum 120 jaroj tute ne dissplitiĝis en dialektojn sed gardis firman fundamentan unuecon. Tamen tio tute ne signifas, ke ĝi “rigidiĝis”, ke ĝi mankas je “esprimriĉeco devenanta de la dialektoj” kaj je “sugestoj de grandaj verkistoj”! En 1918 Esperanto estis lingvo jam notinde diferenca de Esperanto de 1887: dum tridek jaroj ĝi jam estis transformita far la tutmondaj parolantoj en vivantan lingvon kun sia juna sed fortika literatura tradicio, kun siaj “klasikuloj” (Zamenhof, Schulhof, Kabe, Grabowski, Devjatnin, Privat, Karolczyk … ), kun siaj idiotismoj, ideo-asocioj, specifaj dirmanieroj kaj emoci-esprimoj, historia memoro. Jam tiam ĝi estis tre “esprimriĉa” – pro la multforma riĉeco de la mondlingvoj el kiuj ĝi senĉese atingis; jam tiam ĝi ĝuis la “sugestojn de grandaj verkistoj” (kaj la propraj, kaj tiuj de la tuta mondo). Sed Gramsci tion ne vidis: li – kiel la kontraŭGalileaj astronomoj – rifuzis rigardi, ĉar katenita al siai TEORIOJ. Paradoksa situacio de intelektulo kiu emis deklari sin adepto de la “filozofio de la PRAKTIKO”! Estas humure, kaj iom penige, legi kion li sugestas al la monda proletaro, anstataŭ la abomenan Esperanton. Unue formiĝu la Internacio. Due formiĝos malrapide kaj spontane (de malsupre al supre) la “kunegaliĝon” de la “arianaj-eŭropaj” lingvoj, kiuj disvastiĝos ĉien “pro la sugesto kiun la nova (proleta) civilizo estigos en la tuta mondo”. Alternative la nova “supera mondlingvo” povus esti tiu de la lando, kiu unua starigos la socialismon. Pro tia unuenaskitec-rajto, tiu lingvo “iĝus simpatia, ŝajnus bela, ĉar per ĝi … estos skribitaj romanoj kaj poemoj kiuj vibros pro la nova starigita vivo, pro la penoj por ĝin solidigi, pro la esperoj, ke ĉie okazu la samo”. Ho-ve, kiaj sonĝoj, similaj al tiuj de la “Atestantoj de Jehovo”! Sed iom senkoheraj en
adepto de la “FILOZOFIO DE LA PRAKTIKO” ...
Mi memoras: Sofia, 1960, mi erare diris en butiko “doŝvidànje” (ruse “arrivederci”) – anstataŭ “dovìŝdane” (bulgare: la samo). La butikistino, ĝis tiam ĝentilega, ekrigardis min per ofenditaj, suspektemaj, malamikaj okuloj. Tiutempe la sofianoj malamegis la rusojn “subpremantojn”, kaj sekve ilian lingvon (tiam devigan en ĉiuj lernejoj). Tiel estis rigardataj en 1960, en Sofia, la “unuaj starigintoj de la komunismo” ... Pro tiaj spertoj kaj memoroj, ŝajnas al mi humure/groteske, ke en 1918 Antonio Gramsci, sincera adepto de la “historia kritikismo”, akuzis la esperantistojn pri “burĝa utopiismo”. Konklude: mi plene konsentas kun Renato, kiu proponas malfermi maldekstre debaton pri: “Esperanto: temo fermita sed remalfermenda en la itala maldekstro” (= “Esperanto: un argomento chiuso ma da riaprire nella sinistra italiana”). Sed mi esprimas mian argumentitan oponon al la propono, ke tiun debaton oni titolu per la nomo de Antonio Gramsci – unu el la plej obstinaj, antaŭjuĝaj, misteoriaj malamikoj de Esperanto! Kore, kamarade, samideane salutas vin FilippoTrackback url :: http://amelano.net/trackback/217



댓글을 달아 주세요
Ege grava kaj bona artikolo.
Gxi tauxgus en la tekstaro de MAS!
Mi planas ankaux rehxi gxin en mia blogo.
Sed pli bone estus traduki gxin al naciaj lingvoj por ke legigxeblu de la maldekstruloj!
Mi klopodos traduki gxin en korea lingvo.^^
Estas tre grava temo en intelekta historio. Mi havas itallingvan artikolon pri Gramsci
Mi verkis longan analizon, sed gxi ne registrigxis cxi tie. Mi ne retajpos.
Mi havas materialojn en la angla lingvo, kiel menciita. Mi povus sendi per retposxto kiam mi retrovos.
Nu, jen referenco: Giorgio Silfer, "Gramsci e l'esperanto: storia di un malinteso", "Lombarda Esperantisto", n-ro 14 (novembro 1983).
Laudire, Silfer mem angligis, sed mi havas nur la italan originalajxon.
Jen komento mia de 2003.11.26:
Mi havas eseon en la itala--de Giorgio Silfer--kiun pli-malpli tradukis
anglalingven Gramsci-fakulo, konato, pri Gramsci kaj Esperanto. Ankau
ekzistas en anglalingva traduko la eseo(j?) de Gramsci pri Esperanto antau
ol enkarcerig^o, kaj ankau aliajn eseojn pri lingv(istik)o kun mencioj de
Esperanto. Oni sufic^e ofte citas la eseon de Gramsci pri Esperanto sed
neniam analizas g^in. Sed mia hipotezo estas ke la opinio de Gramsci
kongruas kun ties g^enerala filozofia organikismo, suspektinda.
Estas ankau interesa projekto kompari la sintenon al Esperanto kun
filozofia sinteno. Ekz. la filozofio Wittgenstein malamis Esperanton, kaj
ankau mals^atis filozofon Carnap, kiu ja estis fervora
Esperantisto! Kompreneble, Esperanto similas naturlingvon kaj ne
artefaritan logikan lingvon kia ankau interesis Carnap-on. Sed estas
rilato inter la filozofia emo al racio au malraciismo kaj sinteno pri
Esperanto. T.e. la mistikisma tendenco de Wittgenstein rilatus al emocia
elventra instinkto malami Esperanton.
Kompreneble, Carnap uzis Esperanton nur socie, ne fake. Mi ne rekomendas
fakan uzadon de Esperanto tiurilate, same kiel mi skeptikas pri multa faka
agado kian oni ambicias en socia vako.
V. mian novan blogon kaj blogeron:
"Wittgenstein kontrau Carnap
Via blogejo fusix plufoje.
Koran dankon pro via materialo. Kaj krome mi vizitos laŭeble ofte vian blogon.