Ĉian amasan komunikilojn al amaso!

Brazil indymedia skribis:

"En Brazilo, naú familioj regas la chefajn amas-komunikilajn entreprenojn de la tuta lando. Ili informas laúplache tion, kion ili volas, dum 175 milionoj da homoj aúskultas silente. Tiu kontrolo pri la informado, kiu cirkulas tra la lando estas tute kontraúa al la interesoj de la socio. La "amas-komunikiloj de malmultaj" atencas la homajn rajtojn, konstruas valorojn, kiuj utilas al privataj interesoj malprofite al publikaj interesoj - kaj ja evidente dum la balotadoj - influas rekte la formadon de la publika opinio."
(El http://brazil.indymedia.org/eo/blue/2006/10/362774.shtml)


En mia lando, suda Koreio, la situacio estas simila.
Kelkaj kapitalistaj komunikiloj, ekzemple televidoj, gazetoj ktp., kio estas manaĝinta per ŝtato aŭ granda entrepreno kontrolas perceptojn, afektojn, intelektojn kaj agadojn de amaso.
Amaso estas la nomo de multitudo, kio estas ebeniĝinta per amaskomunikilo.
Unuflanka komunikado devas finiĝi!
Nur komunikado inter nepiramida multitudojn estas necesa!
Detruu la regpovon, kio surhavas la veston de komunikado!
Ĉian amasan(fakte, kapitalistan) komunikilojn al multituo!
Multigu rektan(en du senco, t.n., nemediaciita kaj sennacia) komunikadon inter multitudoj pli kaj pli!

Trackback url :: http://amelano.net/trackback/238

댓글을 달아 주세요

  1. Ankaux En Francio nun situacio igxis simila, preskaux cxiuj la amaskomunikilojn posedas du-tri grupoj da .... armilfabrikantoj. Unu televidprezentisto ecx publike deklaris, ke lia laboro, la laboro de televido, esti vendi etento-tempon da spaktantaj cerboj al Coca-Cola!!

    pli kaj pli aroganteco, cinismo, koncepto-manipulado igxas plia.

    Do la prestigxo de "klasikaj" amaskomunikiloj malaltigxas rapide! Ecx la gazet "Le Monde" (= la mondo) kiu tradicie estas rigardita kiel la serioza referenca gazeto estas pli kaj pli kritikata pro ties malhonesteco, filtrado, vorto-manipulado en la prezento de novajxoj, ktp
    Pri tio, tiuj kiuj legas la francan povas havi detalojn en la TTT-ejoj de ACRIMED kaj la satira gazeto PLPL

  2. Kvankam mi ne povas legi bone francan lingvon, ACRIMED kaj PLPL sxajnas esti interesa. En Koreio, Ohmynews(http://www.ohmynews.com), kio estas farinta per civitanoj eble ludis similan rolon. Kompreneble, iom da komercismo jam eksentigxas ankaux de gxi.