Hieraŭa diskuto de MARXCOMMUNALLE la leĝo de valoro estas la plej varmega punkto de disputo.

Keum Min insistis, ke 'egala signo'(=) en formulo de ĝenerala valoro-formo[x Varo=y Mono] ne povas reĵeti. Tamen en y Mono, mono povas anstataŭiĝi per aliaĵo.
Mi demandas al li : "En la formulo la '=' estas subtenanta per mezurilo de laboro-tempo. Se y Mono povus anstataŭiĝi per aliaĵo, kio funkcius kiel la mezurilo en tia kazo?"
Mi ne povas akiri kontentan respondon. Egala signo en Markso ne estas analogio. Ĝi estas matematika egaleco per mezurilo. Nur la egaleco de daŭriga lavoro-tempo garantias, ke x Varoj egalas kun y Mono. Do en la kazo, en kio la egaleco de lavoro-tempo ne povas establiĝi kiel valoro-mezurilo, la egala signo ne povas funkcii. Do la leĝo de valoro metiĝas en krizo. En tiu ĉi kazo, tiu, kiu insistas la malevitebleco de egala signo(t.n. reĝo de valoro en streta senco), estas nur esprimanta sia konservativan penson. En tiamanieron ni ne povas pensi la vojon de transiri kapitalismo.
Krome la penso de Keum, ke la egala signo sen mezurilo povas subteni, aktuale nuligas la teorio de valoro-forumo de Marxso. Ĝi ŝanĝiĝas la scienca teorio kiel unu literatura metaforo. Tiu ĉi interpreto-maniero aperas ankaŭ en la komento de Ĵu Jeong-lip pri la artikolo de Ĵeong Nam-jung. Li konsideras valoron kiel la produkto de penso('denknotwendig'). Se ni pensus la abstraktadon de Markso kiel nereala nura pensa procedo, tiu ĉi interpretado sekvus. Sed tiu ĉi koncepto de abstraktado estas ne Marksa sed Hegela. Abstrakta laboro estas tio, kio ekskludas enhavon aŭ properaĵon, sed nepre ne nereala. Ĝi daŭrigas reala, kaj ĝia tempo estas reala(kvankam ne aktuala) tempo! Sinjoro Ĵu konsideras ne nur egalan signon sed ankaŭ mezurilon kiel arbitraĵo por ekspliko. Per ĉi tiu li falas la teorio de valoro kiel idealaĵo. Do en li, la analizo de krizo de valoro-leĝo en la epoko de hegemonio de nemateria laboro ne havas ia ajn signifon.
Sinjoro Keum Min kritikis la valoro-leĝon, kaj S-oro Ĵu defendis ĝin. Tiu ĉi diferenco havas iu ajn signifon. Ĉar ĉu Keum, ĉu Ĵu, la leĝo estas nur analogio aŭ metaforo. Do ĝi estas fora de realeco, en kio ni vivas. La komuna rezulto de tiamaniero estas la arbitra plilongigo de la bildo de valoro-leĝo. Sed mi pensas ke valoro-leĝo estas historia leĝo, kio havas komencon kaj finon. La valoro-mezurilo de laboro-tempo finos iam. Tiu ĉi tempo, ĉu la substanco de valoro(abstraka lavoro mem) ankaŭ finos?
Trackback url :: http://amelano.net/trackback/245



댓글을 달아 주세요
아주 좋은 나는 위치 그것을 감사 좋아한다!
나는 배웠다 매우…
좋은 너를 위치! 감사하십시요.