Postmodernisma teorio de historio aperata en "Relegi La Moderna"(RM) -Kritiko
RM definas la moderna kiel la epoko de nacio. Laŭ ĝia skribo, nacio interpretiĝis alie en antaŭe studado. T.e, "Kono de Historio de ĉirkau Liberacio"(KHL) interpretis nacion kiel nacio sen ŝtato(do, ŝtato estiĝis la celo de nacio), kontraŭe "Rekono de Hitorio de ĉirkau Liberacio"(RHL) interpretas nacion kiel perfekta ŝtato(do, laŭ ĝia logiko en kolonia epoko la kolonia ŝtato plenumis la funkcion de evoluligo aŭ modernigo). Iagrade vidpunkto de RM akre kritikas la tendencon de du teorioj de KHL kaj RHL. Alivorte du historiaj teorioj estas ne libera de naciismo, kaj du formoj de naciismo. Tamen laŭ mia penso naciismo estas iagrade kaŝita en du kazoj. Ĉar KHL emfazis popolo kaj demokratio pli ol naciismo, kaj RHL empazis ŝtaton anstataŭ nacio.
RM diris, ke si konvertas de malnova vidpunko al "nova" lingvistika kaj kultura vidpunko. Poste ili aplikas ĉi vidpunkton en studado de kolonia epoko. Rezulte 'lingvistika kaj kultura vidpunko' universaliĝas. Ĝuste ĉi univeraligo ŝajnas esti postmodernisma. Ĉi tiu konverto montras, ke RM evitas de problemo de laboro. Ĉar emfazo en nacio aŭ ŝtato estas la specifa kaj elsupera metodo trakti laboron. En la momento kiam devas emfazi laboron elsube, RM evitas laboron. Rezulte RM ankaŭ ne povas alpaŝi al la krea potenco de historio kiel KHL kaj RHL. Ĉiaj studadoj ekas el ne kaŭzo aŭ virtualeco sed aktualaj rezultoj aŭ modoj, ekzemple nacio, ŝtato, kulturo, lingvo ktp.
Ĉu vere subalterno ne povas diris kaj skribi? Do, Ĉu ia intelektaj homoj devas reprezeni ilin serĉante ilia memoron, kiu estis esprimita per lingvo aŭ kulturo? Laŭ mia penso, tiu ĉi metodo ne eliras de framo de reprezento. Reprezento havas efektivan pozicion en la kazo, kiam ĝi inkluziviĝas kiel parto de esprimo. Histroiistoj povas alpaŝi al reala tempo bonege kiam ili establas sin kiel parto de "subalterno" kaj esprimas sia senton, deziron, penson, kaj agon. Se reprezento estus necesa, nur por ĉi tiujn. En tiu ĉi kunteksto, historiisto kunlaboro kune kun "subalterno" kiel subalterno mem. Ĉitempe historiisto mem estas laboristo, kiu memoras kaj imagas tempon, kaj tiel ŝanĝiĝas tempon nove.
RM konsideras subalternon kiel duobla subjekto kiu ne nur rezistis sed ankaŭ kunlaboris. Rezisto estas klara. Tamen ia speco de kunlaboro? Ĝi signifas kunlaboron kun ŝtato. Amaso kunlaboras en konstrui ŝtaton kaj per ŝtato kiel nacio. Laŭ mia penso, ĉi kunlaboro estas unu modo de kunlaboro. El tiu ĉi kunlaboro, luktoj por libereco, paco, pano eliminiĝas. Do rezisto kaj kunlaboro kontraŭiĝas. Ĉi tiu estas maniero por konsideri kunlaboron en nivelo de aktualiteco. Sed ni bezonas konsideri kunlaboron en nivelo de virtualeco. Luktoj povas esti ĝuste maniero de kunlaboro. En ĉi kazo kunlaboro estas rekte interpopola komuna kunlaboro.
Laŭ mia penso kunlaboro per aŭ tra ŝtato estas publika, male rekta kunlaboro estas komuna. Publikeco estas malnova tradicia maniero, kiu pretendis atingi komuneco. Ĝi estas iluzia komuneco. Ni spertis kaj konis, kion signifas publikeco. Ĝi estas alia modo de privateco. Do, nun prezenti aŭ defendi tradicia publikecon kiel antaŭa tasko estas konservativa. Nur la vojo de komuneco havas signifon. Nun publikeco devas submeti elemento de komuneco. Sed RM ne pozitivas komunecon.
RM sugestas, ke ĉiuj moderno estas 'kolonia moderno'. Certe KHL emfazis partikularecon de Korea duoninsulo. Ĝi falas en partikularismo. Male RHL kaj RM orientas universalismon. En ĉi tiu du vidpunktoj historio ebeniĝas kaj homogeniĝas. En partikularismo kiel formo de manko de Oksidenta universaleco, kaj en universalismo kiel homogeneco inter oksidento kaj oriento. En ĉiuj kazo, unu mezurilo supefortas. Laŭ mia penso, gravas singulareco, kiu ne povas reduki al partikulareco aŭ universaleco. Nur singulareco povas konstrui efektivan kunlaboron laŭ la principo de komuneco.
Reala historio estas ĉi tiu proceso de konstruo kaj generacio. Ĉi tiu trairas memoron, kaj kreas novan vivon. Histriografio kaj historiisto povas partopreni en tiu ĉi krea proceso per historia esprimo. RM sukcesas en preni nova kultura kvalito de nuna epoko, sed fiaskas en preni la fundamenta krea kvalito de multitudo. Do ankoraŭ restas alia futura kaj krea historia kaj hitroriografia laboro post RM.
Trackback url :: http://amelano.net/trackback/301



댓글을 달아 주세요