Por lerni parolado, ĉu ni estas perdanta nian kapablon de arde pensi. Lernu pensi kune kun paroli.

Mi volas paroli pri iom da serioza problemo per memrefleksa maniero por nia diskuto kun VIOLA.

Mi estas 51 jara aĝa.
Kial Esperanto troviĝis al mi ĵus nun?
Kial 51 jaroj povas paŝi sen la Esperanto sentiĝis al mi?
Pro mia manko de scioj?
Pro mia naciisma sentemo kaj pensemo?
Pro la forto de angla lingvo?
Ĉu vere? Ĉu ili estas veraj? Aŭ ĉu ili estas ĝuste?

Mi estis kaj estas vivanta en la maldekstra(pensu ĉi koncepton en vasta singifo kiel revolucia, kreativa, nomada ktp. enhavi malnova kaj nova fluoj) medio ĉirkaŭ dum 30 jaroj.
Mi legis multajn maldekstraj librojn, renkontis multajn aktivulojn, kaptiĝis per polico pro socialisma agado kaj ĵetiĝis en malliberejo kaj tiel plu. Alivorte mi spertis ĉiujn aferojn, kiuj kutime venas al maldekstra teoristoj kaj aktivuloj.
Almenaŭ en Koreio granda parto de maldekstra movado ne konis kaj konas Esperanto-movado ĝis nun.
Se analoge esprimus, en korea maldekstra movado Esperanto movado ne estas.
Ĝi eble estas en alia medio.
Kie? Kie ĝi movadas? Kien ĝi movadas kaj movados?

Nun 8 monatoj paŝis depost eklerni Esperanton.
Mi koncentris mian strebon en studi Esperanton dum la periodo.
Mi sentis fortan intereson, trovis novan eblecon en ĝi.
Por supervenki naciismon, superponti internaciismon, kaj krei la veran komunan vivon inter homoj.
Do mi klopodos plu por lerni Esperanton kaj plivastigi ĝia potencon antaŭen.
Kompreneble mi estas ankoraŭ komencanto en ĉiuj flankoj.
Tamen nun mi sentas kaj atenda iam la nunan skalon kaj nunan povon de Esperanto mondo.
Aparte maldekstra esperanta mondo, se tia mondo estus, sentiĝis al mi mallarĝe, malnove, malpove.
Viola diris ĉi tiun situacion kiel "apenaŭ ekzistas".
Sole, pare, nevideble, mem fermisante.......ĉirkaŭbrakumante inter esperantistoj mem.(*Esperanto Kongresoj, kiu havas la karakteron de festo, fermisas mem de aliaj neesperantistaj homoj per ĝeneraliĝita kosto por partopreni.)
Kial? Kial Esperantistoj estas tiel sole? Kial ni Esperantistoj sentiĝis kaj taksiĝis kiel religaj homoj per neesperantistaj homoj?

Hodiaŭ maldekstra movado soliĝis. Kaj Esperanto movado ankaŭ soliĝis. Kompreneble maldekstra esperanta movado soliĝis pli ol tiuj. Bedaŭrinde mi ankoraŭ ne legis en esperanta libroj gravan pensojn kiu partoprenas en la kompleksaj debatoj pri moderna novliberalisma mondo. Malmultaj esperantaj libroj, gazetoj, ĵurnaloj, radioj estas silentas pri nuntempaj gravaj aferoj(novliberalismo, novkonservatismo, monda imperio, ktp) personoj(Foucault, Gille Deleuze, Antonio Negri, Zizek, Agamben, Badiou ktp), pensadoj(konsilantarismo, situaciismo, postmarksismo, internacia socialismo ktp) praktikoj(popola kaj multituda movado ekzemple Zapatista ribelo, piketero batalo, kontraŭ-mondiĝo ktp). Aŭ raportas simple ilin. Alivorte Esperanto kaj Esperantisto preteriras nian historian mondon. Tia fama voĉo de paco sonoras malĝoje. Kiel la floro sur la tombo.

Sennaciismo estas prave. Kapitalo dependas de nacia limo kaj nacia ŝtato. Homaro devas supervenki la diablan naciismon. Do sennaciismo estis efektive. Tamen tutmondiĝo per supernacia financa kapitalo estas faranta sennaciismon malnove kaj neefektive. Tutmondiĝo estas renversita sennaciismo. Kapitalo nun regas multitudojn, tio estas diverskonsistajn amasojn per sennaciismo. La novliberalisma supernacia financa kapitalo uzas la sennaciismon  kiel  sia  armilo  por ataki naciisma  bonfarta  ŝtaton(=ŝtato apoganta socion). Pensu nuntempa Libera Komerca Negocoj, la agadojn de Monda Komerca Oragnizo nur iomete. Sennaciismo perdis sian efekton en nuna tutmondiĝa medio. Maldekstra Esperanta movado rabiĝis sian fortan flagon. Se pli ĝuste esprimus, la flago subsumiĝis sub la tutmondiĝo. Laŭ mia sento, hodiaŭa turismema tendenco en Esperanta mondo estas la rezulto de la subsumiĝo. Do ĉu ni turnigos al naciismo? Nepre ne! Internaciisma Esperanto havas grandan valoron, kiun ni nepre ne devas perdi. Ĝi estas la komuna rilatoj inter individoj, inter nacioj, inter seksoj, inter diferencaj koloraj haŭtoj, inter diversaj lingvaj ktp. Konstrui singulara sed komuna rilatojn inter diversaj estaĵoj estas nura alternativo, laŭ mia penso. Tamen kiel? Aparte, per Esperanto. Specife, en/de la nivelo de maldekstra nomada movado. Kion ni faros?



Trackback url :: http://amelano.net/trackback/374

댓글을 달아 주세요

  1. Viola pravas: la maldekstra Esperanto-medio malfortas. Miaopinie, ĝi estis ofte nenecese defensiva kaj tro senkritika en sia rilato al la ne-maldekstraj esperantistoj, jam de pluraj jardekoj. Tio estas unu kialo, pro kiu SAT malfortiĝis.

    Sennaciismo estas tendenco radikale kontraŭnaciisma kaj universalisma. Lanti nomis la kosmopolitismon parenca ideo. Li alvokis la laboristan klason sin deteni de naciaj bataloj kaj dediĉi sin al la klasbatalo. La sennaciismo do ne estas instrumento, kiu povas taŭgi por la celoj de la financa kapitalo.

    Sed estas rilato inter la tutmondiĝo kaj la sennaciismo. La tutmondiĝo estas evolutendenco en la kapitalismo, kiun SAT-anoj kaj precipe sennaciistoj konstatis jam komence de la 20-a jarcento (kvankam la tutmondiĝo en tiu epoko ankoraŭ ne nomiĝis tiel). La sennaciistoj konkludis, ke la unuiĝo de la monda laboristaro estas aktuala tasko, kaj bonvenigis ĉion, kio kunlutas la mondan laboristaron. Por povi efike agadi por siaj interesoj en la situacio de tutmondiĝo, la laboristaro devas havigi al si eksternacian penskapablon kaj agadkapablon, kaj liberiĝi de naciisma pensado. Alivorte: anticipi en sia konscio la situacion, kiun la evoluo de la produktaj fortoj ĉiukaze estigas. La sennaciistoj sciis el sia propra sperto, ke Esperanto estas bonega helpilo por atingi tiun celon. Ĉar la naciismo ĉiam ankoraŭ estas instrumento, per kiu la regantaj klasoj dividas kaj mistifikas la superregatajn klasojn kaj igas ilin kredi la ideologion de "nacia komunumo", en kiu la sociaj klasoj havas komunajn interesojn, konsekvenca opozicio kontraŭ ĝi plu necesas.

    Unu el la plej gravaj kialoj por trakti la sennaciismon serioze estas, ke dum la pasintaj jardekoj fortiĝis la naciismaj tendencoj en la Esperanto-movado. Je la unua vido, naciismo en la internaciema Esperanto-movado povas ŝajni nekomprenebla paradokso. Tamen, ĝi troviĝas. Naciismo estas multfaceta. Ekzistas ne nur specifaj naciismoj de unuopaj naciaj ŝtatoj kaj "etnoj", sed ankaŭ tiu pli ĝenerala naciismo, kiu estas reakcia teorio de politika legitimeco enhavanta principaron, laŭ kiu la nacioj organizu siajn interrilatojn. En tiu lasta idea kadro kompreneble eblas imagi rolon por Esperanto! Antaŭ pluraj jardekoj ekagadis grupoj de esperantistoj – etnistoj – kiuj kredis je la ŝlosila funkcio de Esperanto en planoj por etnofederaciisma Eŭropo konsistonta el kiel eble plej etne homogenaj unuoj. Hodiaŭ oni pli ofte aŭdas (de gvidantaj ideologoj en UEA) pri Esperanto kiel "eŭropa identeclingvo", kiu peru al la loĝantaro de la Eŭropa Unio "eŭropan konscion". Unu el la plej ekstremaj manifestiĝoj de naciismo inter esperantistoj estas la lingvonaciismo, kiu fantazias pri "damaĝo", kiun naciaj lingvoj suferas pro leksikaj pruntaĵoj el aliaj lingvoj. Lingvonaciistoj klopodas etne purigi sian nacian lingvon je ili. Naciismaj esperantistoj interesiĝas konkrete pri pruntaĵoj el la angla. Ili reklamas Esperanton kiel alternativan rimedon por internacia komunikado, kiu limigus tian leksikan pruntadon el la angla. Se mi ne eraras, tiaj imagoj ekzistas ankaŭ ĉe kelkaj koreaj esperantistoj, ĉu ne?

    Gary
  2. La esperantista literatura kaj klera mondo sxajnis al mi provinceca kaj eksmoda dum pluraj jardekoj. Eble nun en la interreta epoko la situacio plibonigxas, cxar la kosto de publikigo kaj disvastigo de verkoj cxi-medie praktike ne ekzistas.

    Pri diversdaj kialoj, nu: la esperanto-movado kaj la socialisma movado en burgxdemokratioj havis sian sxancon antau la dua mondmilito. Andrew Large asertis ke la movadoj por artefarita lingvo havis oportunon sukcesi gxis la _unua_ mondmilito. Ne estas surprizego ke maldekstra esperantista movado estus tre malgranda. Kaj oni ja devas difini sian celaron en la reala mondo. Sxajnas ke fina venko maleblas, maksimume Esperanto servus kiel pontlingve lauokaze. Kompreneble, se oni vivas en sektisma fantazia mondo oni pensus alimaniere.

    Cetere, la priokupo pri frivolaj metafizikaj furoroj kiaj Foucault, Gille Deleuze, Antonio Negri, Zizek, Agamben, Badiou, indikas tre suprajxan, memindulgan menson infektika de la plej obskurantismaj, feticxismaj ideoj. Nu, Zizek estas iom interesa. Sed la vitalisma obskurantismo, kiu cetere devenas el Nietzsche kaj similaj fontoj, kiujn la duarangaj francaj furzuloj ekspluatas, havas nenian utilon, des pli ne por politikaj celoj.

    Ralph Dumain
  3. Kara Ralph,
    Kiom vi pensus politikon en aktuala nivelo kiel burĝara politikistoj aŭ socialista reala politikistoj, la "vitalo" kaj "obskureco" havus kompreneble "nenian utilon". Kioma komercista kaj amerikanisma pensado estas ĉi tiu? Utileco estas la nura mezuro por trakti ĉion. Konsideroj pri obskura nivelo de vivo nepre ne fetiŝismo. Prefere utilismo estas fetiŝismo. Pro via ĉi fetiŝisma pensado, vi skribas ke la celo de Esperanto devas difiniĝi en la REALA mondo. Tamen la reala mondo enhvas ne nur aktuala mondo sed ankaŭ virtuala mondo. Vi konsideras la virtualan realan mondon kiel obskuran mondon kaj elĵetas ĝin el lia pensa kategorio. La penso "maksimume Esperanto servus kiel pontlingve lauokaze" sekvas nature de ĉi pensado. Ne! Nepre ne! Eĉ en mia kazo, kiu estas apenaŭ 9 monata komencanto, Esperanto estas jam pli ol pontlingvo. Kara Ralph, malvenkismo estas pli malbona ol finvenkismo, ĉu ne?

  4. Pri utilo, temas pri analiza, teoria utilo, ne komercista utilo, nek pragmatisma nek utilisma ideologio. Kion signifas "virtuala realo"? Se oni ne povas apliki abstraktajn konceptojn al konkretajjn realajxojn por kompreni la realon, oni nur cxasas propran metafizikan voston. Ecx se "virtuala" jxargono estas sinonimo de potencialo, oni devas analizi dialektikan rilaton inter potencialo kaj aktualo. Cxu Esperanto estas kulto, sekto, kvazaureligio? Gxi fakte estas nur lingvo, komunikilo, kaj la potenciala rolo kiun oni povas anticipi devas havi ian konsekson kun nian kompenon de la aktualo kaj la eblajxoj cxerpotaj el tio.

    Ralph Dumain
  5. Kara estimas Ralph Dumain

    Kompreneble mi konas ke vi ne uzis la vorton 'utila/o' en komercista signifo. Tamen komercismo estas la ekstrema evoluo de utilisma spirito. Ĝi koncernas al la utileco de aktualaĵoj la plej forte. La spirito, kiu teorie analizas nur pri aktualaĵa nivelo, kunposedas saman objekton(t.e, aktualaĵojn) kun komercistoj. Ambaŭ spiritoj same mokas meta-fizikaĵo aŭ virtualaĵoj kiel ĵargonoj.

    Kara Ralph,
    Virtualeco ne samas kun potencialeco. Potencialeco estas la spegula imago de aktualeco. Do, kio estas virtualeco? Mi ne povas plene kaj simple klarigi la koncepto ĉi tie. Tamen la filozofoj, kiun vi malŝatas kaj insultas, klarigis ĝin iagrade plene.

    Tamen mi povas eki per demandi unu gravan demandon al vi. Kara Ralph, kiam vi pensas kaj analizas kaj teorias, kiu pensas kaj analizas kaj teorias? Ĉu vi mem?(Decartes) Ĉu la via cerbo?(fiziologoj) Ĉu la lingvo, kion vi uzas?(Levistrauss) Ĉu la klaso aŭ socio, en kiu vi apartenas?(Markso) Ĉu, Ĉu....? Tiu, kiu pensigas vin, estas kio?

  6. 많은 감사 위치! 우수한 나는 너의.

  7. 중대한 축하!경이롭 위치 위치!

  8. 친구는 너의 현재 위치의 팬이 되었다!

  9. 너는 위치를차가운 만들었다!