Deklaro okaze de la Tago de la Gepatra Lingvo
-LA GEPATRA LINGVO KAJ ESPERANTO: NEDISIGEBLAJ LINGVAJ RAJTOJ DE ĈIU HOMO

Renato Corsetti
Prezidanto de UEA


"La gepatra lingvo estas kara al ĉiu el ni. En la gepatra lingvo ni eldiras niajn unuajn vortojn kaj esprimas niajn pensojn plej bone. Ĝi estas la bazo, sur kiu ĉiuj homoj disvolvas sian personecon de la momento, kiam ili spiras sian unuan spiron, kaj ĝi estas tio, kio subtenas ilin dum iliaj vivoj.  Ĝi estas la rimedo por lerni respekton al si mem, al sia historio kaj al sia kulturo kaj, ĉefe, al aliaj homoj kaj al iliaj diferencoj.”

Per ĉi tiuj vortoj la ĝenerala direktoro de Unesko, Koďchiro Matsuura, malfermas la ĉi-jaran mesaĝon por la Tago de Gepatra Lingvo, kiu estas celebrata ĉiu-jare la 21-an de februaro. Ĉiu parolanto de la internacia, neŭtrala lingvo Esperanto certe aprobas ilin, ĉar la parolantoj de Esperanto scias pri lingvaj rajtoj, kaj ilia agado celas protekti tiujn rajtojn ĉie en la mondo rilate al ĉiuj lingvoj, grandaj kaj malgrandaj. Neniu lingvo, fakte, estas tro malgranda, por ke oni malatentu kaj mistraktu ĝiajn malmultajn parolantojn. Ankaŭ ili estas homoj samvaloraj kiel ni kaj ankaŭ ili rajtas je respekto. Ilia kulturo ne estas portanto de valoroj malsuperaj al tiuj de aliaj kulturoj, kiuj posedas la rimedojn por altrudi sin al ĉiuj.

Al la parolantoj de Esperanto apartenas ankaŭ la konceptoj, kiujn oni trovas en la deklaro, rilate al la graveco en la nuna mondo de harmonia kombinado inter diverseco kaj identeco, kio en nia kampo signifas kombinadon inter gepatra lingvo kaj aliaj lingvoj bezonataj por komunikado kun aliaj komunumoj proksimaj kaj malproksimaj.

Esperanto estas inter tiuj lingvoj la lingvo por rilatoj internaciaj je regiona kaj monda nivelo. Esperanto ne celas anstataŭigi la naciajn kaj lokajn lingvojn. Tio estu klara al ĉiuj. La parolantoj de Esperanto celas protekti ĉies lingvon kaj ĉies identecon.

Eraras la defendantoj de lokaj lingvoj kontraŭ ŝtataj lingvoj. Ili vidas nur sian problemon, kaj persiste tute ignoras la danĝeron de pli grandaj lingvoj, kiujn ili eĉ bonvenigas. Kontraŭ tiuj ili certe ne povos rezisti en la posta generacio. Esperanto celas defendi ankaŭ iliajn rajtojn, kiel asertis Zamenhof, kiam li parolis pri la ebla utiligo de Esperanto en plurgentaj regnoj.

Eraras la defendantoj de naciaj grandaj kaj mezgrandaj lingvoj en Eŭropo kaj ĉie tra la mondo, kiuj vidas nur sian lingvon kaj sian kulturon kaj pensas, ke ili povas sukcesi savi sin mem, eĉ se ĉiuj aliaj pereos. Ili nur revas resti kiel la dua plej granda lingvo en la mondo. Alianco inter ili kaj la parolantoj de Esperanto estus avantaĝa por ĉiuj.

Eraras la amas-komunikiloj, kiuj de tempo al tempo atentigas kontraŭ la ebla forigo de ĉiuj lingvoj fare de Esperanto. Ofte ne temas pri eraroj, ĉar tiaj akuzoj venas de homoj kaj komunikiloj el landoj, kie oni parolas lingvon deklaritan internacia, kaj kiu grandskale respondecas pri la malapero de lingvoj kaj lulturoj en la mondo nun.

Ni rediru nun tute klare: Esperanto estas nur dua lingvo por kontaktoj inter gentoj de malsamaj lingvoj, ĉiu el kiuj rajtas kontribui al la monda kulturo siajn konojn kaj siajn pensojn. En monda skalo nia riĉeco estas nia varieco, sed sen lingvo, kiun ĉiu same povas lerni facile kaj pro libera elekto, nur malriĉeco kultura kaj unuformeco tutmonda sekvos.

Esperanto ne havas armeon, kiu disvastigas ĝin. Esperanto ne havas ekonomiajn interesojn, kiuj devigas homojn lerni ĝin. Esperanto ne havas kulturan industrion, kiu volas disvastigi siajn produktojn koste de lokaj alilingvaj produktoj. Esperanto nur havas la forton de racio kaj de justeco, pro kiu ĉiam pli multaj homoj libervole elektas ĝin por riĉigi sian internacian vivon, por koni aliajn kulturojn, por kontribui al pli justaj internaciaj rilatoj.


Trackback url :: http://amelano.net/trackback/379

댓글을 달아 주세요

  1. Pluraj aferoj en ĉi tiu Deklaro iritas:

    1) Ĉiuj aferoj, kiujn ĝi mencias kiel atutojn de la gepatra lingvo - disvolvo de la personeco, lernado de respekto al si mem kaj aliaj, ktp. - estas aferoj, kiujn multaj homoj alstrebas kaj atingas ankaŭ per aliaj lingvoj, kiujn ili lernas post la gepatra. Do estas strange aparte mencii ilin kiel funkciojn de la gepatra lingvo. Se la gepatra lingvo estas "la" ŝlosila rimedo por ĉio ĉi, ĉu tio ne ankaŭ Esperanton malvalorigas? Por 99% de ĝiaj uzantoj, Esperanto ne estas unu el la gepatraj lingvoj.

    Necesas kontraŭi troĝeneraligojn ("kara al ĉiuj";) kaj la sugestadon, ke la gepatra lingvo peras al homo esencajn vivovalorojn, kiujn neniu poste lernata lingvo povas peri, ĉar tiu imago estis en la historio ofte konstruero de naciismaj ideologioj. Etnonaciismaj teorioj ofte traktas la gepatran lingvon kiel determinanton de la etneco (kiu do prezentiĝas kiel senŝanĝa kaj "esenca" trajto de ĉiu homo, ĉar ĉiu homo havas almenaŭ unu gepatran lingvon). Tion oni precipe ofte renkontas ĉe etnistoj.

    2) La prezentita ideologio pri la gepatra lingvo trosimpligas malsimplan aferon. Koïchiro Matsuura bele retorikumas, dirante, ke la gepatra lingvo estas "kara al ĉiu el ni". Sed ĉu eblas tiel ĝeneraligi pri "ĉiu" homo? Antaŭ kelkaj tagoj Seán O'Riain (prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio, la grupo, kiu volas, ke Esperanto fariĝu "eŭropa identec-lingvo";) skribis en unu dissendolisto, ke li provas minimumigi sian uzadon de la angla (kiu estas unu el liaj gepatraj lingvoj) i.a. pro kialoj rilataj al la "emocia flanko": li konsideras, ke ĝi estas la lingvo, kiu sufokis lian nacian lingvon (la irlandan, kiu estas lia alia gepatra lingvo). Ĉi tie estas klare politikaj motivoj (naciismaj), kiuj decidas, kiom diverse karaj al li estas liaj du gepatraj lingvoj.

    Pli oftas, ke homoj simple indiferentas pri sia gepatra lingvo. Ekzemple, pro translokiĝo en junaĝo al alia lingvoregiono ili pli kaj pli forgesas ĝin – kaj ne klopodas por reteni sian lingvokapablon en la lingvo, laŭdire al ili "kara". Mi renkontis en mia vivo plurajn tiajn kazojn.

    3) Renato Corsetti celas, ke ĉi tiu Deklaro estu tradukita en naciajn lingvojn. Li do volas kredigi al neesperantistoj, ke ĉiuj esperantistoj samopinias kun li kaj la UEA-gvidantaro pri ĉio ĉi. La vero estas alia. "Ĉiu parolanto" de Esperanto ne estas ano de ia Esperanto-sekto, en kiu ĉiuj unuanime opinias la samon pri gepatraj lingvoj, lingvaj rajtoj ktp. Tiaj eldiroj pri "ĉiu parolanto" estas nek veraj nek taktike prudentaj, ĉar ili faras la impreson, ke la esperantistoj estas aŭtoritatisme regata grupo, en kiu iuj gvidantoj decidas, kion "ĉiuj parolantoj" devas pensi.

    Per kiu rajto UEA pretendas paroli por ĉiuj esperantistoj, kiam ĝi faras politikajn deklarojn?

    4) "La" parolantoj de Esperanto ne havas ĉiuj la saman lingvopolitikan celon. Laŭ la Deklaro, "la parolantoj de Esperanto celas protekti ĉies lingvon kaj ĉies identecon. Sed fakte estas diverse: kelkaj aprobas "lingvodefendadon" kaj politikumadon per esencisma identeco-nocio, dum kelkaj tute ne aprobas ilin.

    5) Renato Corsetti diras, ke "Esperanto ne celas anstataŭigi la naciajn kaj lokajn lingvojn". Strikte parolante, Esperanto ne celas ion ajn. Estas ĝiaj parolantoj, kiuj celas uzi aŭ ne uzi ĝin por difinitaj celoj. Multaj esperantistoj opiniis tra la jaroj, ke Esperanto - se ĝi iĝus la universale uzata internacia lingvo - tendencus anstataŭigi aliajn lingvojn. Lanti estis entuziasma pri tiu perspektivo. Zamenhof opiniis ĝin almenaŭ ne fortimiga, kvankam li opiniis, ke ĝi okazos nur, se la homoj en estontaj generacioj konscie decidos ĝin. La konata esperantisto Francisko Simonnet en unu el siaj dokumentoj faritaj por la asocio "Libero por la lingvoj" demandas, ĉu ne devus resti kerno de unulingvuloj en ĉiu lingvo-komunumo - por garantii al ĉiu lingvo estontecon. Ankaŭ li konscias, ke Esperanto - en la tute hipoteza kazo, ke la tuta homaro lernus ĝin kaj uzus ĝin por internacia komunikado - tendencus anstataŭi aliajn lingvojn.

    6) La Deklaro parolas pri amaskomunikiloj, kiuj "atentigas kontraŭ la ebla forigo de ĉiuj lingvoj fare de Esperanto". Jes, kelkfoje amaskomunikiloj starigas la demandon, ĉu Esperanto ne povus tiel efiki, se ĝi fariĝus la ĉefa rimedo de internacia komunikado. Kial ne, se ankaŭ esperantistoj demandas al si tion? Tio estas legitima demando kaj ne "akuzo".

    Gary
  2. 나는 너에 합의한다 이다. 그것은 이렇게 이다.

  3. 정말 같지 않는 블로그!

  4. 우수한 디자인!!

  5. 우수한 디자인!!

  6. 걸출한 위치! 많은 감사.

  7. 위치에 그것을 중대한 일은 좋아했다!

  8. 아주 유용한 정보!

  9. 걸출한 뉴스!! 종류 블로그!