Opinioj 2007/03/04 13:17

Paco kaj kreado

Ekde eklerni Esperanton, mi aŭdas kaj legas la vorton de paco pli multe. Paco estas grava strategia postulo en nia eterna milita epoko. Tamen strange la ideo de paco ŝajnas uziĝi rilate al milito. Ekzemple rilate la milito de Irako, Afganio ktp. Do paco estas la senmilita stato, ĉu? Se paco kompreniĝis tiel, ĝi estas tro unuflanke kaj streta. En la stato de senmilito, ĉiam kaj ĉie konflikto estas. En uzino, kampo, lernejo, oficejo ktp. konflikto neĉese estas. Kaj ankaŭ en nia koro. Ĉiutaga deziro faras nin nepace, ĉu ne?

La nekondiĉa omaĝo al paco povas signifi nedezirantan nekreantan staton. Kaj ĝi povas signifi la staton  de nediversa unu. Tiam la paco estos paco de morto. Do paco ne povas esti la gvidanta ideo de homo. Kreado estas pli esenca ol paco. Deziro estas pli funda ol paco. Se ni bezonas pacon, ĝi estas en la situacio, en kiu pro la stato de nepaco nia potenco de kreado vundiĝas. Nur por disvastigi nian kreadan potencon, ni povas apogi pacon. Kontraŭ milito por ekspluatado kaj rabo, ni devas postuli pacon. Tiam ni estas apoganta la kreadecon de multitudo. Ĉar per akiri pacon, mulitudo povas krei pli multe kaj pli pove. Tamen en la situacio de civita milito, la postulo de paco signifas subpremi la kreadon de civito. Ĉar en la situacio de civita milito, civito montras la plej alta nivelo. Do ni devas unuflanke subteni pacon, aliflanke sinrigardi por ne fali en  la ideologio de paciismo. Paco estas nur la kondiĉo de evoluo, revolucio, kaj kreada  reprodukcio de  vivo.


Trackback url :: http://amelano.net/trackback/403

댓글을 달아 주세요

  1. Antaŭe vi diris al mi, ke neperfortismo estas prava por kritiki perforton de la reĝimo, registaro, kaj aŭtoritatoj. Tamen samtempe vi diris, ke neperfortismo estas danĝera por rezistantoj en epoko de civitana milito aŭ revolucio. Tiu sence la perforto estas nekonvena vorto, kaj prava sindependeca forto estas pli ĝusta, ĉu ne? Do mi konsentas vian opinion. Tamen mi ankoraŭ konsideras, ke kiel ni pensu la perfortecon en la marksisma historio. Ĉu la Perforto de la reala socialista reĝimo estis inklino aŭ kulturo aŭ io ajn?

    BlogIcon Paz
  2. En mia pensmaniero, la reala socialista reĝimo NE apartenas al la historio de "marksismo" en la signifo de revolucia movado de proletaro. La reala socialista reĝimo, kiu estis ŝtata kapitalisma socio, estas konstruita sur la kontraŭ-revolucio de kapitalo. Do la perforto de ĝi estis klare forto por regi popolon. Pri la problemo de perforto, mi volas rekomendi legi paĝojn 180-189 de "디오니소스의 노동". Kaj krome, legu la artikolon de Benjamin(http://jayul.net/view_article.php?a_no=174&p_no=1).

  3. Dankon por via detala klarigo!

    BlogIcon Paz
  4. Dankegon PRO via dankon!