Hieraŭ profesoro Lim, kiu estas fama pro teorio de amaso-diktaturo, diris al mi ke la etoso kaj spirita strukturo de faŝismo similas kun la etoso kaj spirita strukturo de teorio de defendo. Ili sugestis kaj praktikis komune ke ŝtato rapide devas ŝanĝiĝi la malantaŭa staton de disvolviĝo al alta etapo.
En ĉi tiu punkto, socialismoj sistemoj kaj movadoj en diversaj formoj kaj epokoj, Pak Ĝung-Hui disvolviĝa diktaturo ŝajnas havi komunan interersojn. Eĉ la Japanio ĉirkaŭ dua mondmilito sugestis ke kontraŭ usona kaj britia imperiismo orienta azia regiono devas vaste kunlabori, ĉu ne? Do faŝismo, naciismo, kaj socialismo tute havis komunan intereson pri nacia disvolviĝo. Kaj ni devas adicii jene novliberisma ŝtato estas la evoluanta formo de disvolviĝa ŝtato en aliaj kondiĉoj.

Trackback url :: http://amelano.net/trackback/408

댓글을 달아 주세요
Ankaŭ reala socialisma reĝimo havis ŝtato-defendan teorion. Japana prof. Uada Haruki(和田春樹) en sia verko titolita de "La socialismo kiel historio" skribis, ke reala socialisma reĝimo estis milita socialismo en monda malvarmo-milita epoko kiel monda fenomeno.
Mi pensas same kiel vi, ke novliberalisma monda sistemo estas evoluinta kapitalisma sistemo. Grandaj entreprenoj havas influon pli grave ol naci-sxtato. Ĉar supernaciaj entreprenoj estas reganta multitudojn.
Kio estas 'teorio de defendo'? Kial vi inkluzivas "naciismo" kun fasxismo kaj socialismo? Naciismo estas pli gxenerale termino, kvankam la aliaj du aferoj rilatas kun naciismo. Fasxismo kaj stalinismo similas cxar temas pri rapida sociekonomia modernigo. Kion vi referencas "socialismo" estas fakte stalinismo.
Kara Ralph
La vorto "defendo" estas mistajpo de "dependo". Pardonu!
Kaj mi povas akcepti vian rekomendo pri termo. Mi uzis la vorto "naciismo" ĉi tie por referenci la tria monda ŝtatismo, kiu montras fortan naciisman tendencon".
Tamen la pensmaniero kiu reduktas "socialismon", kiu kritikiĝis per mi, kun stalinismo estas nur via.
Koncepto de komunismo havas ankoraŭ potencon. Tamen koncepto de socialismo nepre ne havas potencon. Historie ĉiuj socialismoj nepre ne eliras el naciismo.
Oni ja povas ludi per semnatiko, sed kio pravigas vian konkludon pri socialismo kaj naciismo? Kion signifas "cxiuj socialismoj"? Kaj kia komunismo estas supera termino? Kia potenco havas tiu vorto? Kie?
Kvankam socialismo kaptiĝis en ŝtato, komunismo ne. "ĉiuj socialismoj"? Kompreneble, mi referencas al ekzistintaj socialismaj socioj. Multe da homoj volas savi vian socialisman revon per nei ke ekzistintaj socialismaj socioj estis unu speco de socialismo. Kiel ofte La vorto de STALINISMO uziĝis kiel apologio per Trockiistoj kaj similaj!