http://www.esperanto.org/Ondo/Ind-ondo.htm

Iom pri nia revuo

Ĉar nia gazeto ricevis la nomon de la pionir-epoka La Ondo de Esperanto, ni komencu de la prahistorio.

Ĝis la unua ruslanda revolucio (1905) en Ruslando ekzistis neniu gazeto en esperanto. La unuan gazeton Esperanto en 1905 fondis en Peterburgo I.Ostrovskij, sed ĝi havis nur 3 numerojn kaj Ostrovskij ĉesis eldoni ĝin post la apero de Ruslanda Esperantisto -- oficiala organo de societo Espero (Peterburgo). Dum kelkaj jaroj Ruslanda Esperantisto estis la sola centra esperantista gazeto en Ruslando. Sed en la jaro 1908 populara ruslingva revuo Vestnik Znanija (Heroldo de Scienco) ekeldonis suplemente ĉiumonatan revuon Espero. Ĉe tio la redaktoro de Vestnik Znanija V.Bitner starigis kondiĉon, ke Ruslanda Esperantisto ne plu aperu, por ke ties redaktoro A.Asnes kaj la ĉefaj kunlaborantoj de Ruslanda Esperantisto kunlaboru en Espero. La iniciato de Bitner malsukcesis, kaj fine de 1908 ruslandaj esperantistoj provizore restis sen revuo.

Tiun situacion lerte utiligis Aleksandr Saĥarov, posedanto de la moskva librejo Esperanto. En februaro 1909 aperis la unua kajero de la ĉiumonata revuo La Ondo de Esperanto. En la jaroj 1909--1917 la legantoj ricevis 101 enhavoriĉajn numerojn. La Ondo de Esperanto sukcesis leviĝi super la nivelo de la ordinara landa esperanta gazeto. Krom aktualaj kaj teoriaj materialoj ligitaj kun esperanto kaj internacilingva problemaro, en la revuo aperis bonaj literaturaj kaj sociaj verkoj. Valora kontribuo estas ankaŭ serio de pli ol 100 portretoj de konataj esperantistoj.

Post kiam en la fajro de la Oktobra Revolucio (1917) forbrulis la "etburĝa" La Ondo de Esperanto, adeptoj de la Zamenhofa lingvo en Ruslando kaj Sovetunio multfoje provis lanĉi revuon, kiu ŝtopus la breĉon. Tamen nek la organoj de la stalinisma SEU (Bulteno de SEU, Internacia Lingvo, Sur Posteno), nek Informbulteno de ASE, nek la samizdataj Amikeco, Literatura Skatolo kaj Sezonoj sukcesis kompensi la mankon de La Ondo de Esperanto, riĉe kontribuinta al la internacia esperanta kulturo.

Kvankam la kronikistoj mencios la jaron 1991 kiel la jaron de la malapero de Sovetunio, la ruslandaj esperantistoj memoros ĝin pro gravaj iniciatoj lanĉitaj tiujare en Jekaterinburg.

En 1991 per Sveda alumeto de Ĉeĥov debutis eldonejo Sezonoj. Okazis la unua internacia renkonto Eŭropo-Azio. La Komitato de UES alvokis fondi asocion por esperantistoj de Ruslando. Krome en tiu memorinda jaro en Jekaterinburg reaperis informilo Ruslanda Esperantisto kaj soci-kultura revuo La Ondo de Esperanto.

Malgraŭ la sociaj kataklismoj, prezosaltado kaj ekzisto de dudeko da aliaj ruslandaj periodaĵoj, la du gazetoj post ses jaroj ricevas altan aprecon en- kaj eksterlande ne nur pro la akurata apero (laŭdi gazeton pro akurata eldonritmo ne pli trafas ol laŭdi ĝin pro tio, ke ĝi aperas sur papero kaj estas dissendata en kovertoj), sed ĉefe pro la objektiveco, toleremo kaj larĝsenca sendependeco. Tiu apreco konkretiĝis en la stabila abonantaro, cento da kunlaborantoj kaj en oftaj referencoj al Ruslanda Esperantisto kaj al La Ondo de Esperanto en la internacia esperanta gazetaro.

Dekomence multaj konsilis al ni eldoni nur unu gazeton, sed komence de la jaroj naŭdekaj averaĝa ruslanda esperantisto ne povus pagi ion plian ol modestan kvarpaĝan Ruslanda Esperantisto kun la plej necesaj materialoj.

La pli ampleksa kaj varia La Ondo de Esperanto -- kiu ĝis julio 1997 aperis kiel dumonata modesta revueto en la formato A4 -- havis tiam malmultajn abonantojn en Ruslando, sed konservi tiujn valorajn legantojn ni opiniis defio, praviganta la investojn en La Ondo de Esperanto. La alia defio estis reteni per La Ondo de Esperanto ruslandajn aŭtorojn, kiuj kunlaboris en la samizdata kultura almanako Sezonoj. Ambaŭ taskoj estas plenumitaj, kaj tial la investo en La Ondo ne estis vana.

Iom-post-iom la enlanda situacio ŝanĝiĝis, kaj nun en Ruslando oni povas eldoni dignan ĉiumonatan revuon, kontribuante al la riĉigo de la vivo esperantista internacie. Cetere, en la lastaj jaroj signife kreskis la nombro de niaj eksterlandaj aŭtoroj, abonantoj kaj subtenantoj, kaj nia revuo nun laŭrajte nomiĝas internacia.

La novaspekta Ondo ekde julio 1997 ensorbis ĉiujn rubrikojn de Ruslanda Esperantisto, kaj oni daŭre trovas en La Ondo de Esperanto aktualajn materialojn pri la agado de la esperantistoj en Ruslando kaj en la mondo. La ampleksiĝinta Tribuno ebligas profunde diskuti la problemojn de la esperantista komunumo. Sed restas en la tradicio de La Ondo ĉiujaraj panoramaj revuoj pri la evoluo de esperanto en Ruslando, pri la libroeldonado en Esperantujo kaj pri la membrostatistiko de UEA. En ĉiu kajero de La Ondo de Esperanto plu aperas beletro originala kaj tradukita, precipe tradukoj el la rusa lingvo -- Andrejev, Blok, Brjusov, Brodskij, Bulgakov, Ĉeĥov, Dostojevskij, Gumiljov, Jesenin, Krapivin, Lermontov, Majakovskij, Mandelŝtam, Okuĝava, Pasternak, Puŝkin, Solĵenicin, Ŝukŝin, Turgenev, Vysockij kaj multaj aliaj.

En La Ondo de Esperanto aperas multaj recenzoj pri la novaĵoj de nia libromerkato, artikoloj lingvistikaj kaj historiaj. Arkivo kaj de tempo al tempo legeblas la nova rubriko Tiel ni vivas. La ŝanĝiĝinta Legu kaj lernu, kiun multaj ŝatis en Ruslanda Esperantisto, plu rolas en La Ondo de Esperanto kiel Mozaiko.

Ekde la 40a kajero La Ondo de Esperanto estas legebla ankaŭ elektronike.

En junio 2001 ni forlasis Uralon kaj ekloĝis en Kaliningrad, kie ni daŭrigas eldoni la revuon.

Kompreneble, ni eldonas la revuon ne por ni mem, nek por duonfermita koterio da samsektanoj, sed por la legantoj, pro estimo al kiuj ni nepre ne iros la facilan vojon de skandala populareco, sed daŭre fosos nian sulkon. Ĝuste tial ni kun granda atento legas ĉiujn ricevatajn reagojn, kaj precipe grava estos via opinio ĝuste nun, kiam nia revuo ŝanĝis siajn aspekton kaj karakteron. Bonvolu foje skribi pri La Ondo al sezonoj@yahoo.com.

Bonan legadon!

    Halina Gorecka (eldonanto)
    Aleksander Korĵenkov (redaktanto

Trackback url :: http://amelano.net/trackback/41

댓글을 달아 주세요

  1. 나는 너에 합의한다 이다. 그것은 이렇게 이다.

  2. 우수한과 아주 도움이 되는!

  3. 나의 너의 친구는 위치의 현재 팬이 되었다!

  4. 아주 좋은 나는 위치 그것을 감사 좋아한다!