Jene mi afiŝas la utilan leteron de Tońo informi pri podkastaj radio-elsendojn en Esperanton.
---------------------------------------------------------------------------------------

Sendanto: "Eventoj-Budapesxto" <oficejo@eventoj.hu>
Titolo: ret-info: Podkastaj radioelsendoj en Esperanto
Dato: 2007- 5- 3

Saluton, karaj!

Mi ne scias cxu vi jam konas la fenomenon de la podkastoj. Por tiuj, kiuj
gxis nun ne auxskultis ilin, mi kuragxas rekomendi ke vi ekinteresigxu.
Baze, temas pri radio-emisiadoj, sed per la reto. La baza trajto estas ke,
kontrauxe al gxeneralaj radioj, vi povas gardi la elsendojn en via komputilo,
aux ecx rekte en via riceva programo, kaj auxskulti ilin kiam vi volas.

Ni havas malmultajn en Esperanto, sed mi kuragxas diri ke suficxe bonajn.
Interesajn kaj amuzajn. Kun tre bona lingvajxo en cxiuj kazoj.

Krome, dum tiu cxi tagoj ni celebris kelkajn rondajn ciferojn. La plej ronda
kaj la plej impresiga estas tiu de Radio Verda, el Vankuvero, kiu jam
atingis 100 elsendojn!

Varsovia Vento kaj esPodkasto atingis 20. ChiTieNun jam superis tiun cxi
nombron, kaj krome uzis novajxon: gxi elsendis la lastan (tele)vide. Fine,
pli modesta, sed ankaux suficxe grave (gxi sukcesis ke mi sxatu plej modernan
dancmuzikon!) estas la 5-a elsendo de Roger Borges.
Gratulojn al cxiuj!

Vi povas trovi la elsendojn cxe jenaj adresoj:

  Chi Tie Nun http://www.zervic.com/chitienun
  esPodkasto http://esperan.to/podkasto/
  Radio Verda http://www.radioverda.com
  Varsovia Vento http://www.republika.pl/viavento/aktuale/sonmaterialoj.htm
  Roger Borges http://www.rogerborges.com

Pli komforte estas uzi auxtomatajn legilojn: temas pri programoj kiuj rekte
sercxas la aktualigitajn epizodojn, kaj gardas ilin en via komputilo kaj
(kelkfoje) en via reproduktilo. La plej konata estas "iTunes", elsxutebla en
http://www.apple.com/itunes/download  (pardonu ke mi reklamu, sed gxi estas
senpaga kaj tre bone funkcias cxe mi).

Kompreneble, mi ne forgesas alian podkaston, iel mikson kun tradicia radio:
tiun de Pola Radio: http://www.polskieradio.pl/eo/

Mi nur bedauxras ke la ceteraj radioj (Cxinio, Kubo, Vatikano, Italio, kaj
ankaux la pli modestajn, regionaj aux alternativaj) ankoraux ne trovis la
manieron aligxi al tiu cxi fluo. Sed, nu, eble baldaux.

Amike,

Tońo
http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/


Trackback url :: http://amelano.net/trackback/449

댓글을 달아 주세요