Movado de milit-rifuzantoj en Sud-Koreio

En komenco de 2000, rifuzantoj de preni pafilon kaj militekzercadon aperis en Koreio pro kialo de diversaj pacaj kredoj influita de aktiva paca movado kaj milit-rifuzanta movado krom kristanisma pacifismo. Ekzemple en la memoriga tago de Tutmonda Milit-rifuzantoj(en la 15a de majo, 2003), la grupo "Senmilita Mondo" organizigxis kiel la organizo de milit-rifuzantoj laux konscienco kaj iliaj subtenantoj. Ankaux mi estas membro de la grupo kiel subtenanto.

Nuna korea konstitucio enhavas 'la devon de la nacia defendo' al cxiuj adoltaj viroj, samtempe enhavas 'la liberon de la konscienco' kiel baza rajto de popoloj. Tamen escepto por milit-rifuzantoj laux konscienco tute ne ekzistas. Tial milit-rifuzantoj estas punata kiel 'krimulo de malobei ordonon de militaj aferoj' aux 'legxorompulo de soldat-servo'. Kaj ili estas devigata servi en malliberejo. Mi pensas ke tio estas vere terura arogo de homrajto.

En Koreio, la historio de la milit-rifuzantoj komencis ekde la epoko kontrolita de japana imperiismo por rifuzi adoradi jasxiron kaj konskripciadon. Milit-rifuzanta movado cxefe realigxis kun fikso de universala konskripcia sistemo post korea milito.

Ne nur sub la milita auxtoritata diktatora regximo, sed ankaux sub la civila registaro gxis la fino de 90 jardeko multaj milit-rifuzantoj estis punita plipezigan punon kaj komdamnita 2~3 malliberigojn. Gxis nun cxirkaux 10 mil homoj  malliberigxis kaj cxiu jare pli malpli 600 homoj malliberigxas.

En koreio vere ekzistas konflikto pri militservo inter popolamaso. Laux mia penso, multaj junuloj de Koreio volas eviti konskripciadon, sed paradokse ili malamas ke famuloj evitas milit-servon. Cxar famuloj, ricxuloj, kaj politikistoj malegalece povas eviti gxin per mono aux politika potenco.  

En 2004 jaro, 521 koreaj milit-rifuzantoj estis devigita iri al malliberejo. Gxi estis raportita al la 60a UN-komitato pri homara rajto. Kaj gxis nun oni rigardas milit-rifuzantojn kiel krimuloj en Koreio. Tio estas vere bedauxrinda afero...

el http://waam.net/bbs/view.php?id=seminar_1&no=235

Trackback url :: http://amelano.net/trackback/76

댓글을 달아 주세요