Hieraux en Multituda Reta Centrejo estis unu Lekcio titoligxita "La Dangxera Lingvo, Historio de Esperanto". Docento estis Paz. Li citis de multaj filosofoj penson pri komuna lingvo. Ekzemple, Rene Decartes, Seneca, Montaigue, Eco, Einstein, Nietsche ktp.
Kaj li uzis la dokumenton pri Jui Cxnosin por ekspliki Esperantan movadon en Nordorient-Azio. Jen estas la valorega leginda dokumento titoligxita "Sinbruligo por justeco al vjetnama popolo(la lastaj du tagoj de Jui Cxunosin)".

Sinbruligo por justeco al vjetnama popolo

(la lastaj du tagoj de Jui Ĉunosin)


Inter la esperantistoj de la mondo, kiuj partoprenis en batalo kontraŭ la invada milito lanĉita de Usono al Vjetnmaio, kaj kiuj subtenas la vjetnaman popolon, vidiĝas multaj brilaj modeloj emociaj. Sekvante la sinbruligon de usona esperantistino, sinjorino Alice Herg en Detroiten la 16-a de marto de 1965, la 11-an de novembro de 1967, okazis la evento pri japana esperantisto Jui Ĉunosin. Sube estos konciza priskribo pri vivo kaj precipe pri la lastaj du tagoj de lia vivo.

La 11-an de oktobro en jaro 1894, Jui Ĉunosin naskiĝis en Hukuoka. Li estas filo de komercisto. En marto de 1919, li diplomiĝis en fako pri elektra kampo de Industria Teknika Supera Lernejo Kura Mae. (nuntempe ĝi estas Tokia Universitato pri Industria Tekniko) en 1921, li starigis sian familion kun instruistino Izaua Sizu.

Ankaŭ en la jaro 1921, li komencis lerni Esperanton. Du jarojn poste, nome en 1923, li unuafoje partoprenis en kongreso de Esperanto, la 12-a Japana Kongreso de Esperanto okazinta en Sendai, kaj li estis elektita kiel estrarano de la Japana Esperanto-Instituto. Depost tio, kie aj li laboris, kion ajn li faris, li ĉiam dediĉis sian fervoron al laboro de la instituto kaj al disvastigo de Esperanto.

Li spertis multajn profesiojn: elektroteknikisto, lignaĵisto, funkciigisto de vendejo de malgrandaj lignaĵoj, laboranto en radiostacio, ktp.

Li partoprenis en establo de la Esperanto-asocio en Nagja (1932). Post unu jaro, li gvidis la Esperanto-asocion en la provincoj Hokusei, Jokkaici, Kuuana, Mieken. En 1956 li aliĝis al la Mondpaca Esperantista Movado (MEM).

En la jaro 1965, la Universala Kongreso de Esperanto okazis en Japanio. Sinjoro Jui Ĉunosin partoprenis en ĝi tiel aktive, kiel unu speciala laboranto: li servis en giĉeto de la Universala Esperanto-Asocio (UEA) dum la kongreso. Post unu jaro li gvidis la junajn membrojn de la folio de JEI en Jokohama.

Laŭ sinjoro Jui Ĉunosin, la tiama progresema japano devas partopreni en du aferoj: opono kontraŭ ripeto de la terura katastrofo de la atombomba bambardo en Hiroŝima, kaj opono kontraŭ la agreso al Vjetnamio fare de Usono.

Je la unua afero, sinjoro Jui Ĉunosin partoprenis en tradukado de la libro "Viktimoj de la atombombo" al Esperanto.

Je la afero pri Vjetnamio, li partoprenis en mitingo postulante al Usono retiriĝi el Vjetnamio. Li verkis artikolon al la Esperanta ĵurnalo "Paco al Vjetnamio", kaj kontribuis en tradukado de la vjetnama libro "Sennumera kanonisto" al japana lingvo.

Sed sinjoro Jui Ĉunosin ankoraŭvolis fari plian aferon por la brava kaj nesubigebla vjetnama popolo. Li jam pensis multe, kiam li skribis protestan leteron al usona prezidento Lyndon Johnson.


Trackback url :: http://amelano.net/trackback/91

댓글을 달아 주세요

  1. 나의 너의 친구는 위치의 현재 팬이 되었다!

  2. 많은 감사 위치! 우수한 나는 너의.

  3. 너는 아름다운 웹사이트가 있는다!

  4. 너는 아름다운 웹사이트가 있는다!

  5. 걸출한 위치! 많은 감사.