Bazaj radikoj Esperanto-Esperanto

[  a-b-c-  ]     
(C)2006 Wouter F. Pilger, NL8223ZS26
stato: 2006-01-20
e-poŝto / wpil[a]uea.org [Eo!]
Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Tous droits réservés. All rights reserved. Reprodukto nur kun antaŭa permeso.
>2500 radikoj
> >25.000 vortoj
Verko prilaborata. Sen ia garantio. Ĝi povas ŝanĝiĝi ĉiutage. Nur por via propra uzo vi rajtas fari unu paperan kopion.

ATENTU! Ĉi tio ne estas "difin-vortaro". Ĝia celo estas nur, helpi al tiuj, kiuj legas ion en Esperanto, kaj renkontas nekonatan vorton en kunteksto, kompreni ĝin, donante indikojn per kiel eble elementaj vortoj.
{*0}: iloj; {*1}-{9}: radikoj laŭ ofteco kaj utilo (laŭ la Akademia 'Baza Radikaro Oficiala'); {X}: aldonoj ne en la Akademia listo.
({*0}-{*6}: ĉ. 950 radikoj / {*0}-{X}: ĉ. 2900 radikoj)

[ Komentoj (por tiuj, kiuj jam konas Esperanton) ]

[ Precizigoj kaj aldonoj nov 2001/-dec 2003 ]

ĉi tie: ĉĝĥĵŝŭĈĜĤĴŜŬ = Esperanto-literoj (laŭ Unikodo/Unicode)
--- HTML ^C --- HTML CX --- LATINO-3 --- ASCII-TXT(A-^G) (H-O) (P-Z) ---

 
    Libro-forma versio aperis en decembro 2001:
    Wouter F. Pilger: Baza Esperanta Radikaro,
    Rotterdam: UEA, 160 p., 18x11 cm, ISBN 92-9017-076-X.
 
gramatikaj finaĵoj
ĉefaj prefiksoj kaj sufiksoj por vortkonstruo

-o : [io ekzistanta]
-a : [kvalito; aparteno; rilato]
-j : du aŭ pli [>=2]
-n : -o -as --> -on / -on <-- -as -o
-e : [maniero; cirkonstanco; loko]
-n : [al] -o -as --> -en / -en <-- -as -o
-i : [ago/stato]
-as : [ago/stato: nun, ĉiam, kutime]
-is : [ago/stato: antaŭ nun]
-os : [ago/stato: post nun]
-u : [ago/stato: peto, konsilo, ordono]
-us : [ago/stato: kondiĉa]


     aktiva:
-ant- : [komencinta, ne fininta, dum la ago]
-int- : [fininta, post la ago]
-ont- : [ne jam komencinta, antaŭ la ago]
      pasiva:
-at- : [komencita, ne finita, dum la ago]
-it- : [finita, post la ago]
-ot- : [ne jam komencita, antaŭ la ago]

-ado : [daŭra aŭ ripeta ago; daŭra stato]
-aĵo : [io konkreta]
-ano : [homo: membro; loĝanto]
-aro : [multaj kiel unu tuto]
bo- : [parenco per geedziĝo]
ĉef- : [plej grava]
dis- : [al pluraj direktoj]
-ebla : [oni povas fari]
-eco : [kvalito mem de iu/io]
-eg- : [tre granda; tre forte]
-ejo : [loko, kie]
ek- : [(subite) komenci]
-ema : [inklino aŭ ŝato]
-enda : [oni devas fari]
-ero : [fragmento, peco da]
-estro : [homo: kiu gvidas, regas, prezidas]
-et- : [tre malgranda; tre malforte]
ge- : [la du seksoj kune]

-ido : [infano; juna besto]
-igi : [fari -a, -o; kaŭzi ke io/iu -as]
-iĝi : [ekesti -a, -o; kvazaŭ io/iu -as ĝin/lin/ŝin]
-ilo : [instrumento, rimedo]
-ino : [virino; naski-pova individuo]
-inda : [estas bone, fari; merito]
-ingo : [io, en kion oni metas tion, por teni ĝin]
-isto : [profesia homo; sportulo; ism-ano]
-ismo : [ide-aro, pens-aro; malsano]
mal- : [tute ne; inverse; kontraŭe]
mis- : [ne ĝuste; erare]
-obla : [kvanto; fojoj: triobla=3x]
-ona : [parto: duona=1/2]
re- : [denove, ankoraŭfoje; inversdirekte]
-ujo : [io, en kio]
-ulo : [homo tia]
-um- : [io kun ia rilato al]

\/  \/  detaloj, ekzemploj: en la listo !!  \/  \/


- a - b - c - ĉ - d - e - f - g - ĝ - h - ĥ - i - j - ĵ - k - l - m - n - o - p - r - s - ŝ - t - u - ŭ - v - z -
(ofte pli rapide: serĉu per la serĉ-funkcio: - c - kaj simile)


- a -    [ ^ a-b-c- ^ ]

-a : * [kvalito; rilato; aparteno] [adjektivo] (alta arbo; tiu arbo estas alta; mi vidas altan arbon; tiu solvo ŝajnas (esti) bona; li farbis la bluan pordon verda; ŝi nomas lin saĝa; mia frato; ŝia laboro; ilia konduto;...) (skribi: skriba ekzameno; fini: fina ĉapitro; koloro: kolora bildo; multaj koloroj: multkolora bildo; ĉiu tago: nia ĉiutaga pano; hundo: hunda vosto; problemo: problema situacio; urbo: urba trafiko; hieraŭ: la hieraŭaj okazaĵoj; plej: pleja kontenteco; tro: troa pluvo; tri: la tria horo; baldaŭ: lia baldaŭa foriro;...) {*0}
abelo : insekto, ĝenerale vivanta en grandaj popoloj, de kiuj homoj prenas mielon (Apis) {8}
abio : iu el Nordaj pinglo-arboj (Abies, Picea, Thuja,...) {7}
abomeno : tre forta malŝato; abomeni: malŝategi {8}
aboni : laŭ kontrakto ricevadi gazeton, revuon aŭ servon {8}
abrikoto : frukto kun (ofte parte ruĝa) lanugeca haŭto, flava firma karno, glata kerno, de arbo (Prunus armeniaca) {9}
abrupta : malagrable subita {9}
absceso : puso en kavaĵo en haŭto aŭ en interne kava ŝvelaĵo {X}
absoluta : sendependa de ajna influo; senkondiĉa, senrezerva {9}
abstini : tute ne uzi (alkoholon, tabakon, viandon,...) {9}
abstrakta : malkonkreta; tio, kio ne estas sensebla (tuŝebla, aŭdebla, videbla, flarebla, gustumebla...), sed nur estanta en pensoj {X}
absurda : kontraŭa al normala saĝo; tute ne komprenebla {9}
abunda : en tre granda kvanto {7}
acida : kun gusto de citrono aŭ vinagro {7}
-aĉ- : [malbona, malbela] (precipe laŭ ekstera aspekto) (fi- kaj -aĉ-: fihundo estas nefidinda kaj eble neatendite mordas - hundaĉo malbele aspektas kaj eble tro bojas) {9}
aĉeti : * havigi al si per mono; subaĉeti: korupti {*3}
-ado : * [daŭra aŭ ripeta ago] (lernado, irado, frapado, martelado,...); [daŭra stato] (dormado, kuŝado,...) {*0}
adapti : ĝustigi, taŭgigi por iu celo, kondiĉo aŭ cirkonstanco {9}
adiaŭ : saluto ĉe foriro: "adiaŭ!"; adiaŭi: diri "adiaŭ!" aŭ aliajn vortojn ĉe foriro {7}
adicii : aldoni nombron: 2+3=5 (du plus tri estas kvin) {8}
adjektivo : a-vorto; vorto, en Esperanto kun finaĵo "-a", kiu montras econ, kvaliton aŭ rilaton de io aŭ iu {8}
administri : prizorgi financojn kaj havaĵojn de organizaĵo aŭ persono {8}
admiri : opinii, ke io aŭ iu estas tre bona aŭ tre bela {8}
admoni : diri: "faru tion! estas bone!" aŭ "ne faru tion! estas malbone!" {8}
adopti : alpreni nepropran infanon kiel sian; alpreni kiel sian (kutimon, opinion,...) {8}
adori : honoregi; pasie ami {9}
adreso : * [strato, numero, urbo, lando]; adresi: surmeti adreson; direkti (leteron, parolon) al... {*5}
adverbo : e-vorto; vorto, en Esperanto ofte kun finaĵo "-e", kiu indikas kvaliton aŭ cirkonstancon de ago aŭ stato {9}
advokato : iu, kiu defendas ies interesojn antaŭ juĝisto {8}
aero : * la gasoj ĉirkaŭ ĉio en la tuta mondo; la gasoj, kiujn ni spiras por vivi; tio, en kio flugas birdoj, insektoj {*4}
afabla : * kun agrablaj, plaĉaj vortoj kaj agoj; amika; helpema {*3}
afero : * aĵo; objekto aŭ agado aŭ ideo aŭ temo {*2}
afido : parazita (suĉanta) insekteto sur planto (Aphis,...) {X}
afikso : prefikso aŭ sufikso {X}
afiŝo : granda folio (gluita sur muro) (por anonci okazaĵon); publika mesaĝo ie pendigita; afiŝi: diskonigi grandskale {8}
aflikti : kaŭzi fortan kordoloron {9}
afranki : meti poŝtmarkon sur leteron aŭ karton; antaŭpagi transportadon {8}
Afriko : (nomo de kontinento) {9}
agi : * fari ion pri io; aktive okupiĝi pri io; ne resti senfara; (agi al/kun iu(j):) konduti, trakti {*5}
agavo : granda Amerika planto kun karnecaj fibraj folioj, kiu post jaroj floras unu fojon kaj tiam mortas (Agave) (fibroj kaj suko uzataj, burĝonoj kaj floroj manĝataj) {X}
agento : konstanta komisiito; komerca reprezentanto {9}
agiti : inciti la sentojn; ribeligi homamasojn {9}
aglo : granda rabo-birdo kun kurba beko (Aquila,...) {7}
agordo : pluraj muzik-instrumentoj sonantaj bone kune (kun tonoj bone ĝustigitaj); agordi: ĝustigi tonon de unu instrumento al tono de alia instrumento {7}
agrabla : * tiel, ke estas bona sento {*4}
aĝo : * kvanto de vivjaroj; aĝa: (ofte:) maljuna {*4}
aidoso : infekta virusa malsano (perdo de imuneco) (AIDS) {X}
ajlo : (herbo kun) akragusta bulbo konsistanta el pluraj bulberoj (pli akra ol cepo) (Allium sativum) {9}
ajn : * [senlime, nedifinite] (kiam ajn: en ĉiu pensebla tempo; kie ajn: en ĉiu imagebla loko; iu ajn: ne gravas, kiu) {*1}
-aĵo : * [io konkreta] (belaĵo, manĝaĵo, vidaĵo, ĉirkaŭaĵo...) {*0}
akademio : oficiala societo de verkistoj, sciencistoj aŭ artistoj {9}
akaĵuo : "frukto" el du partoj (akaĵu-pomo kaj -nukso), ambaŭ manĝataj, de tropika Amerika arbo (Anacardium) {X}
akceli : (pli)rapidigi {8}
akcento : pli forta prononco de parto de vorto; pli forta atento al parto de temo; akcenti: pli forte prononci; pli atenti {9}
akcepti : * ne kontraŭi; ne rifuzi; (ankaŭ: gastigi) {*4}
akcio : (atesto pri posedo de) parto de la kapitalo de entrepreno; akciulo: kiu posedas akcio(j)n {9}
akcidento : (subita) malfeliĉa okazaĵo {7}
akiri : * ekhavi per faro {*6}
akno : ŝvelaĵeto sur la haŭto (Acne) {9}
akompani : * iri kun iu; ludi muzikon, kiam iu kantas {*6}
akordo : pluraj tonoj (de unu muzik-instrumento) kune ludataj; sameco de sentoj aŭ opinioj inter du aŭ pli da personoj {9}
akra : * pika; tranĉa; kun tre maldika pinto aŭ rando; doloriga kiam ĝi forte tuŝas; gusto kiu kvazaŭ pikas la langon {*6}
akrido : saltanta insekto (Acrididae: Acrida, Locusta,...); (migra akrido: periode en grandaj kvantoj) {9}
akrobato : kiu faras lertegajn korpajn movojn, saltojn,... {X}
akso : stango (aŭ linio), ĉirkaŭ kiu turniĝas rado, parto de maŝino,... {9}
akselo : kavaĵo sub la brako ĉe la trunko {X}
akto : dividaĵo de teatraĵo; (dokumento pri) grava oficiala decido {9}
aktiva : aganta, faranta ion (mi/li/ŝi/ĝi/... (=la aktiva) ...-as/-is/-os (iun/ion); mi/li/ŝi/ĝi/... (=la pasiva) estas/estis/estos ...-ata/-ita/-ota de iu/io (=la aktiva)) {9}
aktoro : persono, kiu ludas rolon (kvazaŭas esti alia persono) en teatraĵo {9}
aktuala : nun estanta; nun interesa {9}
akurata : kiu faras aferojn ĝustatempe, en la difinita tempo, je la difinita horo {8}
akuzi : diri, ke iu kulpas pri io {9}
akuzativo : (en Esperanto:) (vorto kun) la finaĵo "-n" {X}
akvo : * tio, en kio naĝas fiŝoj; la plej ofta likvo sur Tero (H2O); loko kie estas multe da H2O kune {*3}
akvumi : doni akvon al planto, al kulturata tero (akv/um/i) {X}
al : * [-->] [direkto, celo] (li iras al la urbo; ŝi skribis al mi; mi donas tion al vi; kondamni al morto; pordo al koridoro) {*1}
alarmo : granda ĝenerala averto pri danĝero; alvoko al batalo; alarmi: tiel averti aŭ alvoki; maltrankviligi, zorgigi {9}
alaŭdo : birdo, kiu kantas dum preskaŭ senmova (aŭ supren-leviĝanta) flugado super kampoj (Alauda,...) {9}
albumo : libro por teni fotojn, desegnojn, notojn, salutojn de amikoj, kolektitajn poŝtmarkojn,... {8}
aldoni : doni ion plian (krom tio, kion oni jam donis al iu, aŭ krom tio, kio jam estas ie); diri aŭ skribi ion plian (al/don/i); aldona: kroma; plia; ekstra {X}
aleo : vojo inter arboj en ĝardeno aŭ parko {9}
alergio : tro forta reago de la korpo al certa substanco {X}
alfabeto : la literoj de iu lingvo en vico {9}
algo : iu el senfloraj, ofte sentigaj akvoplantoj (tre malsamaj laŭ formo kaj koloro) (iuj estas manĝataj kiel legomo) {9}
alia : * ne tiu; ne sama; (unu al la alia: A al B kaj B al A) {*2}
aliĝi : fariĝi membro de iu grupo aŭ partoprenanto en iu evento; aliĝilo: formularo por aliĝi (al/iĝ/i) {X}
alko : granda cervo-simila besto (plataj kornoj) (Alces) {X}
alkoholo : likvo akirita per distilado de fermentintaj suker-enhavaj substancoj (C2H5OH) (kaj aliaj -OH); alkoholaĵo: trinkaĵo enhavanta alkoholon, ebriiga {8}
almenaŭ : * tiom aŭ ne nur tiom, sed pli; ne malpli ol {*1}
almozo : mono, kiun oni donas al malriĉulo pro kompato; almozi: peti almozo(j)n {8}
alta : * (kun granda) mezuro vertikale (de malsupro ĝis supro); je granda distanco super la tero (aŭ super io alia); respektinda; povanta ordoni (al iu malpli alta laŭ rango aŭ pozicio) {*2}
alterni : sin sekvi laŭvice (tago - nokto - tago - nokto -..., nigra - blanka - nigra - blanka -...) {9}
alternativo : eblo aŭ neceso, elekti inter du aferoj, ag-manieroj, proponoj, decidoj,... {X}
aludi : paroli ne pri tio, sed pri io, kio pensigas pri tio {9}
alumeto : bastoneto por fajrigi {7}
aluminio : arĝentkolora malpeza metalo (Al) {9}
ami : * tre ŝati; havi plej korajn sentojn por iu/io {*2}
amara : maldolĉa (kiel galo aŭ kiel sensukera kakao) {9}
amaso : * granda kvanto kune {*4}
amatoro : ne-profesiulo; iu, kiu faras ion ne por vivteni sin, sed por sia (granda) plezuro {9}
ambasado : grupo da senditoj de unu ŝtato por intertrakti kun alia ŝtato; ambasadorejo (kun oficistoj) {9}
ambasadoro : ĉefa reprezentanto de iu ŝtato en alia ŝtato {9}
ambaŭ : * la du; tiuj du {*1}
amboso : peza metala bloko, subaĵo por batado ĉe forĝisto {X}
ambulanco : aŭto por alporti vunditon aŭ malsanulon al hospitalo; movebla (armea) kuracejo {X}
amelo : energi-riĉa substanco en grenoj kaj nutraj tuberoj {X}
Ameriko : (nomo de kontinento) (Nord-, Mez-, Sud-) {9}
amfibio : besto kun nuda haŭto, kies larvoj vivas en sensala akvo kaj spiras per brankoj, dum la plenkreskaj vivas sur tero kaj spiras per pulmoj [rano, salamandro,...] (Amphibiae) {X}
amiko : * ŝatata, kara homo {*2}
amindumi : per karesoj kaj kisoj montri (unu al la alia), ke la alia estas aminda (am/ind/um/i) {X}
amori : seksumi por ĝuo, kun aŭ sen koito {X}
amplekso : kiom granda (en ĉiuj dimensioj) io estas; ampleksa: havanta grandan amplekson {8}
ampolo : tub(et)o (el vitro aŭ alia materialo), fermita je ambaŭ ekstremaĵoj; vitra, fermita elektra lampo {9}
amuzi : * plezurigi; ĝuigi; gajigi; ridigi {*5}
-ano : * [homo: membro; loĝanto; kredanto] (klubano, (sam)urbano, Tokiano, Aziano, Budhano, Islamano, Kristano,...) {*0}
anaso : akvobirdo aŭ kortobirdo kun egale larĝa beko kaj mallonga kolo (Anas,...) (kvakas "kvak kvak") {8}
anekdoto : mallonga rakonto pri (amuza) okazaĵo {9}
anemio : kiam la sango ne bone transportas oksigenon (O) {X}
angilo : serpento-simila fiŝo kun glata haŭto, vivanta en Eŭropaj kaj Amerikaj riveroj, sed metanta siajn ovojn en la oceano apud la bordo de Usono (Anguilla) {9}
angulo : * spaco inter du sin tuŝantaj linioj aŭ muroj (>, <) {*4}
anĝelo : supernatura (bona) estulo aŭ estaĵo; sendito de dio; karegul(in)o {8}
animo : * la ne-korpa, ne-intelekta esenco de iu/io vivanta {*5}
animalo : plurĉela vivaĵo ne vegetala [besto aŭ homo] {8}
ankaŭ : * aldone [ne nur tiu/tio, sed ankaŭ tiu/tio alia] {*1}
ankoraŭ : * ne nur antaŭe, sed ankaŭ nun; ne nur tiom, sed eĉ pli da; daŭre same; ankoraŭ ne: ĝis tiam ne; ne jam {*1}
anonci : * diri, ke io okazos; formale aŭ publike sciigi {*6}
anso : kurba, elstara tenilo (ekzemple de taso) {X}
ansero : akvobirdo aŭ kortobirdo kun longa kolo, pinta beko kaj larĝa vosto (Anser,...) (ĝi gakas "gak-gak") {9}
anstataŭ : * en la loko de...; en la funkcio de... (anstataŭi: esti aŭ funkcii anstataŭ io/iu alia; anstataŭigi (la nunan per nova): meti ion/iun alian anstataŭ la nuna...) {*1}
-ant- : * [komencinta, ne fininta, dum la ago] (manĝanta homo: kun manĝaĵo en sia buŝo; falanta pluvo: gutoj en aero); (manĝante (=dum la manĝado), li bone maĉis); (ĝenerale, -anto = -anta homo) {*0}
antaŭ : * en tempo pli frua; en loko pli proksima; pli frue en vico; antaŭo: flanko kutime vidata unue; (homo:) vizaĝo, brusto,...; antaŭdiri: jam antaŭe diri ke io nesciata okazos {*1}
antaŭulo : parenco, kiu vivis pli frue; iu antaŭe havinta la saman funkcion (antaŭ/ul/o) {X}
anteno : sensilo (insekto); signal-kaptilo/sendilo (radio,...) {X}
antibiotiko : medikamento kontraŭ (malsanigaj) bakterioj {X}
antikva : ekzistinta antaŭ tre longa tempo; tre malnova {X}
antilopo : iu el rapidkuraj aŭ saltemaj parencoj de bovo (i.a. en Afriko) (malrapidaj nomiĝas ofte bovo aŭ bubalo) {X}
anuso : la elira truo de la intesto {X}
aparato : pli-malpli granda, pli-malpli komplika ilo {7}
aparta : * ne kuna; dis(igit)a de; speciala {*4}
apartamento : kelkĉambra loĝejo (en pli granda domo) {8}
aparteni : * [tio, kion iu/io posedas (havas), apartenas al tiu/tio] [parto de io apartenas al la tuto] {*6}
apenaŭ : * preskaŭ ne; ne (aŭ nur iomete) pli ol (61 minutoj estas apenaŭ unu horo) {*1}
aperi : * ekvidiĝi; ekesti; montri sin; esti publikigita {*4}
aperturo : malfermaĵo {9}
apetito : plezuro manĝi ("Bonan apetiton!"); manĝemo {8}
aplaŭdi : frapi siajn manojn unu kontraŭ la alia, por montri laŭdon aŭ aprobon {9}
apliki : uzi teorion en la praktiko; uzi ion por ĝia celo; ligi iun diraĵon al iu, pri kiu la diraĵo origine ne temis {9}
apogi : * fari tiel, ke iu/io ne falos aŭ renversiĝos; diri, ke tio, kion diras aŭ faras iu alia, estas bona; monhelpi {*6}
apopleksio : subita ĉeso de cerbaj funkcioj (pro krevo (hemoragio) aŭ ŝtopiĝo (embolio) de cerba arterio aŭ vejno {X}
apostolo : unu el la originaj lernantoj de Kristo; fervora propagandisto {9}
apostrofo : skribsigno (') uzata, interalie, por indiki, ke unu litero mankas (en Esperanto, oni povas apostrofi la finan "o" de substantivoj kaj, post vokalo, la "a" de la vorto "la": de l' mond' = de la mondo) {X}
apoteko : loko, kie oni vendas aŭ senpage havigas kuracilojn {8}
apro : sovaĝa porko (Sus,...); veruk-apro: (Phacochoerus) {9}
aprilo : * la monato post marto kaj antaŭ majo (04) {*5}
aprobi : * diri, ke tio, kion diris aŭ faris iu alia, estas bone dirita aŭ farita {*6}
apud : * en loko proksima de...; dekstre aŭ maldekstre de... {*1}
-aro : * [multaj kiel unu tuto] (arbaro, ŝtuparo, gazetaro, homaro, ilaro (de metiisto),...); aro (da): multaj kune {*0}
araneo : iu el okkruraj best(et)oj (Aranea) (reto: araneaĵo) {8}
aranĝi : * okazigi; fari la necesajn aferojn, por ke io povu okazi; taŭge kunmeti; aranĝo: la maniero, en kiu io estas aranĝita; la rezulto de la aranĝado {*5}
araŭkario : Suda pingloarbo kun globaj konusoj (Araucaria) {X}
arbo : * alta planto kun ligna trunko kaj multaj branĉoj [kverko, abio, betulo, fago, tamarindo,...] {*3}
arbitra : dependa de la volo aŭ kaprico de nur unu persono {9}
arbusto : planto kun lignaj branĉ(et)oj, sed (preskaŭ) sen trunko (ne arbo, ne herbo) [frambo, ribo, pipro, teo,...] {X}
arĉo : stango kun paralele fiksita fasko da haroj, por sonigi kordan muzikinstrumenton {X}
arda : varmega; bruletanta (sen flamoj) {8}
ardeo : (vad)birdo (longaj kruroj, kolo; beko pika) (Ardea) {X}
aresti : (laŭ leĝo) kapti iun por malliberigi tiun aŭ por submeti tiun al juĝado {X}
argilo : iuj specoj de (knedebla) tero (el iuj de tiuj specoj oni bakas brikojn, fajencon,...) {X}
argumento : fakto aŭ rezonaĵo, kiun oni mencias, por konvinki iun aŭ pruvi ion; argumenti: prezenti argumento(j)n {X}
arĝento : * blanke-griza valora metalo (Ag) {*5}
arko : parto de rondo aŭ cirklo; konstruaĵo tiuforma; objekto tiuforma por pafi sagojn {8}
armi : * doni al iu ilojn por batali kaj defendi sin {*6}
armo : * armilo; armilaro; il(ar)o por batali {*6}
armeo : (ĝenerale: ŝtata) aro da soldatoj kaj soldatestroj, kun pafiloj kaj aliaj bataliloj {7}
aromo : delikata odoro aŭ gusto (de planto aŭ de iu substanco); odoro aŭ gusto pro aldono de tia substanco {X}
arto : * difinita maniero por fari ion (belan); maniero por lerte fari ion; la farado de io pro ĝia beleco (=belarto); (artefarita: farita de homo aŭ maŝino, ne natura) {*3}
arterio : tub(et)o en la korpo, tra kiu fluas sango de la koro al la organoj; (figure:) ĉefa (aŭto-)vojo {9}
artifiko : lerta aŭ ruza agmaniero por imponi aŭ trompi {X}
artiko : loko, kie ostoj estas ligitaj tiel, ke (unu el) ili povas flekse aŭ turne moviĝi [kubuto, genuo, maleolo,...] {9}
artiklo : ĉiu aparta speco de komercaĵo {X}
artikolo : teksto en gazeto; dividaĵo de leĝo, regularo,...; (gramatiko:) la vorto "la" {7}
-as : * [ago/stato: nun, ĉiam, kutime] [verbo] (mi nun sidas; ĉiun tagon li legas gazeton; ŝi ĉiam estas afabla; li ofte skribas al mi; li kutime pagas kontante; jam dum tri jaroj mi loĝas ĉi tie;...) {*0}
asekuri : kontrakti kompenson pro estonta perdo, difektiĝo,...: se oni regule (ĉiumonate, ĉiujare) pagas monon (premion), la asekuristo pagos kompenson, kiam difinita neantaŭdirebla okazaĵo okazos (ekzemple: akcidento, fajro, malsano,...) {8}
asembleo : leĝo-fara kunveno {9}
aserti : firme diri, ke io estas vera ((ankoraŭ) sen pruvo) {9}
asfalto : nigra kovraĵo (fandebla per varmo) de stratoj {9}
asisti : (ofice) helpi {9}
asocio : grava aŭ granda grupo da homoj, kuniĝintaj por komuna celo (kutime kun estraro kaj regularo); kunligo de aferoj kun komunaj ecoj; (asocii: tiel kunligi aferojn) {8}
aspekti : esti laŭ (unua) rigardo; impresi al la vido {7}
astro : objekto en ĉielo [suno, luno, steloj, planedoj,...] {X}
-at- : * [komencita, ne finita, dum la ago] (trinkata akvo: akvo en buŝo; lavata vesto: en akvo); (fotografate (=dum la fotografado), li ne moviĝis); (ĝenerale, -ato = -ata homo) {*0}
ataki : * iri al iu/io, por fari malbonon al tiu/tio {*6}
atenci : provi mortigi iun; krime ataki ies korpon, rajton aŭ honoron; grave ataki leĝon aŭ normon mem {X}
atendi : * resti ĝis alveno de iu/io; resti ĝis io okazos; firme pensi, ke io okazos; ne jam fari ion (ĝis...) {*3}
atenta : * rimarkema; volanta ekscii {*4}
atesti : oficiale diri, ke io estas tia kaj tia, ĉar oni mem vidis aŭ spertis ĝin; atesto: atesta diro aŭ dokumento {8}
atingi : * veni ĝis dezirata loko; veni ĝis dezirata rezulto {*5}
Atlantiko : la oceano inter Eŭropo kaj Afriko kaj Ameriko {9}
atomo : plej malgranda ero de materio, el kiuj konsistas molekuloj {9}
aŭ : * [elekto] (Ĉu vi trinkos teon aŭ kafon?) {*1}
aŭdi : * rimarki per la oreloj; (figure: ekscii) {*3}
aŭdaca : kuraĝa malgraŭ konataj danĝeroj aŭ problemoj {9}
aŭgusto : * la monato post julio kaj antaŭ septembro (08) {*5}
aŭskulti : * provi aŭdi; uzi la orelojn; atenti ies paroladon {*4}
Aŭstralio : (nomo de kontinento) {9}
aŭto : aŭtomobilo (ekz.: person-, ŝarĝ-, liver-aŭto) {8}
aŭtobuso : veturilo (aŭtomobilo) por kelkdek personoj {7}
aŭtomato : aparato, kiu faras ion sen interveno de homo {7}
aŭtomobilo : veturilo funkciigata per motoro, kun kutime kvar radoj, sur tero (mallonge: aŭto) {8}
aŭtoro : verkinto de teksto; elpensinto, farinto de artverko {9}
aŭtoritato : influo bazita je respekto; povo rajtigita por postuli obeadon; instanco kun tia povo {8}
aŭtuno : * parto de jaro inter somero kaj vintro, kiam malplivarmiĝas {*4}
avo : * patro de patr(in)o {*4}
avantaĝo : tio, kio donas pli da utilo, profito, sukceso {9}
avara : * kiu ne volas elspezi sian monon; kiu ne volas doni ion al iu alia {*6}
aveno : greno kun kelkfloraj pendantaj spiketoj (Avena) {9}
aventuro : danĝera aŭ plezura (neatendita) vico da okazaĵoj {7}
avenuo : larĝa strato, kutime kun arboj laŭlonge de ĝi {8}
averti : * diri: "ne faru!", "malbono okazos!" {*6}
aviadilo : flugmaŝino por transporti homojn aŭ aĵojn (liniaviadilo, ŝarĝaviadilo,...) (aviad/il/o) {8}
avida : kiu forte volas havi ion {8}
azeno : * kvarpieda besto, simila al, sed malpli granda ol ĉevalo, kun pli longaj oreloj (Asinus) (iaas: "i-a") {*5}
Azio : (nomo de kontinento) (fakte unu kontinento kun Eŭropo: Eŭrazio) {9}


- b -    [ ^ a-b-c- ^ ]

babili : paroli pri ne (tre) seriozaj aferoj {7}
bacilo : nomo de iuj bakterioj; ajna eta viva kaŭzanto de malsano {9}
bagatelo : malgrandaĵo, malgravaĵo {9}
baki : pretigi manĝaĵon (aŭ ion alian) en forno per varmego {8}
bakterio : unuĉela vivaĵo, kiu reproduktiĝas per dupartiĝo {9}
balo : danc-festo; maskobalo: la homoj surhavas maskon {9}
balai : * per ilo el tigoj aŭ fadenoj (balailo) forŝovi malpuraĵojn {*6}
balanci : movi tien kaj reen (unu punkto restas samloke) {8}
balbuti : malfacile paroli kun (ne volitaj) interrompoj aŭ ripetoj ("b-balb-buti") {9}
baldaŭ : * post mallonga tempo {*1}
baleno : tre granda mamulo, kun formo de fiŝo, vivanta en la oceanoj (Cetaceae: Balaenidae,...) {X}
balkono : elstaraĵo de supra etaĝo (ĉirkaŭbarita planko) {X}
balono : flugaparato (aŭ ludilo,...) konsistanta el sako kun gaso aŭ varma (varmigata) aero {7}
baloti : voĉdoni per voĉdonilo (ne per, ekzemple, manlevo) {9}
bambuo : altegaj varmlandaj herboj kun lignecaj kavaj ŝalmoj, uzataj por konstruado, meblo-farado,... (Bambusa, Dendrocalamus,...); ties ŝalmoj kiel konstru-materialo {9}
bani : * enmeti tute en likvon (en akvon) aŭ en (sun)lumon (por purigo, sano, plezuro); banejo: kie oni sin banas {*5}
banano : frukto de grandega herbeca (sed palmo-simila) planto (Musa) kun flaveca ŝelo kaj blanka pli-malpli faruneca karno {9}
bandaĝo : tuko aŭ io simila, kiun oni metas sur vundon aŭ ĉirkaŭ rompitan korpoparton; bandaĝi: meti tukon,... sur/ĉirkaŭ vundon,... {9}
banko : ŝtata aŭ privata entrepreno okupiĝanta pri financo (mon-aferoj) (pruntoj, ĉekoj, akcioj) {7}
banto : ornama nodo kun du bukloj {9}
bapti : (kun beno, solene) doni nomon al iu/io {9}
baro : * io, kio malhelpas aŭ malebligas trairon; io, kio malhelpas aŭ malebligas agadon; bari: malhelpi, malebligi trairon {*6}
barakti : forte skui sin, forte movi siajn brakojn kaj krurojn; pene defendi sin {8}
barbo : * hararo sub la buŝo; flankbarbo: apud orelo {*6}
barbiro : razisto kaj har-tondisto {9}
barelo : ronda ujo el kurbigitaj tabuloj, kun plata supro kaj malsupro, por teni likvojn (vinon, bieron, akvon,...) {8}
barilo : io, farita por malhelpi trairon; konstruaĵo el fostoj, bretoj aŭ ŝtonoj por indiki la limon de kampo aŭ tereno, kaj por malhelpi trairon (bar/il/o) {X}
barko : iom granda velboato {9}
basko : libere pendanta malantaŭa parto de vesto {9}
bastono : * (rekta peco de) branĉo aŭ io simila, por helpi iradon aŭ por bati; taktobastono: de orkestro-direktisto {*6}
bati : * doni forta(j)n frapo(j)n {*3}
batali : * uzi forton kontraŭ iu (malamika); interbatiĝi {*4}
bataliono : parto de armeo konsistanta el kelkaj kompanioj {X}
batato : "dolĉa terpomo", nutra tubero (Ipomoea batatas) {X}
baterio : ligita grupo da elektraj piloj; grupo da kanonoj {X}
bazo : malsupra parto de objekto, kiu portas ĝin; objekto sub objekto, kiu portas ĝin; tio, sur kio io estas konstruita; la ĉefaj punktoj de pensado; loko de ekiro kaj reveno; bazi: konstrui, starigi ion (ankaŭ: opinion, decidon) sur io {8}
bazaro : loko kun multaj vendo-tabloj aŭ -budoj {8}
bebo : suĉinfano; infaneto tre juna {8}
bedaŭri : * diri aŭ pensi: "estas malbone, ke tio okazis tiel" {*6}
beko : * firma (ofte pinta) buŝo de birdo {*6}
bela : * vidinda pro formo, koloroj,... {*2}
beni : peti favoron de dio por iu {8}
bendo : mallarĝa, longa peco el maldika materialo; pli-malpli dika ringo (el kaŭĉuko,...) ĉirkaŭ rado; komunikado-kanalo (radio, televido, inter komputiloj,...) {9}
benko : * meblo por sidi (por pluraj homoj) {*5}
benzino : miksita likvo brulema, uzata kiel brulaĵo en motoro (de aŭto,...) {8}
bero : karneca, ofte suka, ofte ronda, malgranda frukto {7}
besto : * vivanta estaĵo povanta movi sin de unu loko al alia (ne homo, ne planto); (homoj kaj bestoj estas animaloj) {*4}
beto : diversforma legomplanto kun manĝebla radiko (Beta); ĝia radiko aŭ ĝiaj folioj, kiel legomo, kiel nutraĵo por bestoj aŭ kiel fonto de sukero (sukerbeto) {9}
betelo : (maĉataj stimulaj folioj de) Azia liano (Piper betle) {X}
betono : konstru-materialo el cemento, ŝtonetoj, sablo {X}
betulo : arbo kun blanka aŭ blankmakula ŝelo (Betula) {8}
bezoni : * ne povi esti aŭ fari sen {*3}
biblioteko : librejo, libraro, kie oni povas legi aŭ prunti librojn {8}
biciklo : du-rada veturilo funkciigata per piedoj; bicikli: veturi per biciklo {8}
bido : globeto,... kun truo tra ĝi por trameti fadenon {X}
bieno : kampara posedaĵo, ofte granda {7}
biero : malforta (12% aŭ malpli, ofte 5% aŭ malpli) alkohola trinkaĵo el greno {7}
bifsteko : rostita maldika tranĉaĵo da bova viando {9}
bildo : * videblaĵo (vera aŭ desegnita, pentrita, fotita, projekciita); kvazaŭ-videblaĵo nur en pensoj {*3}
bileto : papereto aŭ kartoneto por eniri spektaklon aŭ por veturi per publika veturilo; papera mono {7}
bindi : forte kunligi (kudri,...) foliojn kaj ĉirkaŭmeti fortikan (kartonan,...) kovrilon, por fari libron {9}
birdo : * besto dukrura kun flugiloj, kun plumoj, ovo-naska (Aves) [anaso, korvo, hirundo, aglo, struto,...] {*3}
bizono : grandega sovaĝa bovo, Amerika aŭ Eŭropa (Bison) {X}
blanka : * senkolora, tute hela; kun koloro de neĝo, kreto; (paperfolio, ĉeko:) sen skribita teksto {*3}
blasfemi : diri vortojn por ofendi dion {9}
blato : rapidkura plata insekto en varmaj lokoj (Blatta,...); (figure: cirkvito (ico) sur plateto kun konekto-piedetoj) {X}
bleki : aŭdigi sian voĉon (pri bestoj) (por multaj bestoj krome estas speciala vorto por ilia blekado) {9}
blinda : ne povanta vidi; (figure: ne volanta atenti) {7}
bloko : peza peco da materialo, ofte kun pli-malpli ebenaj surfacoj, uzata por konstrui aŭ kiel firma subaĵo por iuj laboroj (hakbloko, tranĉbloko,...); pluraj partoj de aparato, ligitaj tiel, ke oni ne povas disigi ilin; aro da domoj inter kvar stratoj; aro da paperfolioj, tiel ligitaj, ke eblas forŝiri unu folion post alia (skribbloko, kalendarobloko,...); peza peco da materialo uzata por senmovigi ion aŭ por bari al- aŭ tra-iron (bloki: firme senmovigi; firme bari) {9}
blonda : kun flavecaj haroj; (ankaŭ: blonda biero) {7}
blovi : * elpuŝi aeron (el la buŝo); (ankaŭ: la vento blovas) {*6}
blua : * kun koloro de ĉielo sennuba {*4}
bluzo : malstrikta vesto kovranta la supran parton de la korpo, ofte tenata per zono ĉirkaŭ la talio {8}
bo- : * [parenco per geedziĝo] (bofilo: edzo de filino; bopatro: patro de edz(in)o,...) {*0}
boato : malgranda aŭ ne tre granda akvo-veturilo (remboato, velboato, motorboato) {8}
boji : fari la laŭtan sonon, kiun faras hundo {8}
boli : * pri akvo: havi temperaturon de 100°C; transiri de likvo al gaso: de akvo al vaporo {*6}
bombo : objekto (batalilo), ĵetata al malamika loko, kiu eksplodas kiam ĝi atingas la celon {X}
bombono : malgranda dolĉaĵo, frandaĵo (sukera, ĉokolada) {8}
bona : * kun la ĝustaj ecoj; kontentiganta {*2}
bonhavo : ricevota mono; mono aŭ (pozitiva) saldo ĉe banko aŭ komercisto, kiun kliento povos preni aŭ uzi, kiam li volos; posedo de sufiĉa mono por komforte vivi (bon/hav/o) {X}
bonvoli : afable konsenti (Bonvolu veni!) (bon/vol/i) {9}
bori : fari truon per pinta ilo (ofte per turnado de tiu ilo) {8}
bordo : * parto de tero tuŝanta akvon; tero ĉe akvo {*4}
borso : kunvenejo de komercistoj, kiuj vendas kaj aĉetas varojn ne tiuloke estantajn aŭ akciojn, je prezo (kurzo) laŭ la proponoj pri vendo kaj aĉeto {9}
boto : piedvesto (el ledo, kaŭĉuko aŭ simila materialo), kiu kovras ne nur la piedon, sed ankaŭ (parte) la kruron {7}
botelo : * (vitra) ujo kun malvasta malfermaĵo {*6}
bovo : * granda remaĉanta mambesto (Bos) bredata por lakto kaj/aŭ viando (el haŭto: ledo) (bovino muĝas: "mu-u") {*5}
bovlo : larĝa duonsfera taso (por supo,...) {9}
braceleto : ornamaĵo portata ĉirkaŭ la manradiko, la brako, la maleolo, la kruro (brakringo, maleolĉeneto,...) {9}
brako : * elstara parto de homa korpo, je kies fino estas mano; elstara movebla parto de aparato {*4}
brakumi : ĉirkaŭbraki; meti siajn brakojn ĉirkaŭ iun (por saluti aŭ konsoli) (brak/um/i) {8}
branĉo : * ne-ĉefa ligna parto de arbo; ligna parto de arbusto; dividaĵo de io; fako (branĉo de scienco, de industrio,...) {*6}
brando : forta (35% aŭ pli) alkohola trinkaĵo {9}
branko : tio, per kio (i.a.) fiŝoj spiras sub akvo {X}
brasiko : legomplanto diversforma (Brassica) {7}
brava : lertega; kapablega; sentima antaŭ danĝeroj {8}
bredi : naskigi kaj kreskigi bestojn {9}
bremso : haltigilo; meĥanismo por malrapidigi kaj ĉesigi movon de veturilo aŭ maŝino; bremsi: malrapidigi {8}
breto : tabulo kun larĝo malpli granda ol longo; horizontala tabulo, sur kiu oni metas aferojn {7}
brido : kompleto da rimenoj ĉirkaŭ la kapo de, ekzemple, ĉevalo, por povi konduki ĝin; bridi: moderigi; obeigi {9}
briko : rektangula "ŝtono" el bakita aŭ sekigita argilo (knedebla tero) (por konstrui domojn,...) {7}
brili : * radii aŭ reflekti lumradiojn (brilas suno, oro,...) {*4}
broĉo : ornamaĵo, kiun oni fiksas al vesto per sendanĝera pinglo {X}
brodi : ornami ŝtofon, desegnante per fadenoj {X}
brokanti : vendi uzitajn objektojn por denova uzo ("duamane") {9}
bromelio : Amerika planto (ofte sentiga; la pikaj folioj formas vazeton; floroj karnecaj) (iuj sidas sur arbo) (Bromelia) {X}
bronzo : alojo (ligaĵo) de kupro (Cu) kaj stano (Sn) {9}
broso : * ilo kun multaj pli-malpli rigidaj haroj aŭ fadenoj, por brosi hararon aŭ por forŝovi malpuraĵojn {*6}
broŝuro : presaĵo el pluraj folioj kunkudritaj aŭ kunpinglitaj (krampitaj), ne binditaj {8}
brovo : strio da haroj super la okulo {8}
brui : * fari neklarajn (malagrablajn) sonojn {*4}
bruli : * esti konsumata de fajro (fajro bruligas ĝin); bruligi: (ankaŭ:) vundi per varmego; brulo: (ankaŭ:) akra jukado {*3}
bruna : * kun koloro de malfreŝaj herboj aŭ malnova ligno {*5}
brusto : * antaŭa parto de la korpo inter la brakoj, de la talio ĝis la kolo (interne estas la pulmoj) {*5}
bruto : kvarpieda paŝtobesto [bovo, kapro, ŝafo,...] {9}
bubo : petolema (seneduka, miskonduta) knabo {8}
bubalo : mambesto simila al bovo (i.a. tirbesto) (Bubalus) {X}
bucero : Afrika/Azia birdo (grandega beko) (Bucerotidae) {X}
buĉi : dishaki kaj distranĉi beston por ekhavi viandon {9}
budo : simpla konstruaĵo, ne servanta kiel loĝejo (vendobudo, telefonbudo, gazetbudo, ilarobudo (ekz. en ĝardeno),...) {8}
budĝeto : antaŭe farita plano pri en- kaj elspezoj (de asocio, entrepreno,...); kvanto da mono disponebla por fari ion {9}
buko : ringo-forma (aŭ anguleca) ligilo (el metalo, plasto,...) kun movebla pinglo, por fermi rimenon, zonon, ŝuon,...; buki: fermi per buko; bukdorno: la pinglo de buko {9}
bukedo : fasko da floroj {9}
buklo : helice volviĝanta fasketo da haroj; fadeno, rubando, ŝnuro,... kurbigita tiel, ke ekestis ringo {9}
bulo : pli-malpli globforma objekto aŭ peco {7}
bulbo : dika subtera parto de planto el multaj dense sidantaj folioj, el kiu malsupre kreskas radikoj (ekzemple: cepo) {9}
bulko : bulo da pano; paneto; korno-bulko: ")"-forma {9}
bulteno : (ne regule aperanta) informilo {9}
bulvardo : larĝa promenejo; larĝa strato {8}
burĝo : homo nek riĉa, nek malriĉa, nek potenca, nek seninflua (kiu ofte ne havas emon ŝanĝi la socion) {7}
burĝono : pli-malpli ronda parteto de planto, el kiu kreskos floro aŭ folio; burĝoni: ekmontri florojn, foliojn; ekhavi unuajn rezultojn {9}
buso : aŭtobuso; (figure: multobla (komputila) konektilo) {X}
buŝo : * parto de la kapo per kiu oni manĝas kaj parolas {*3}
butero : * graso prenita el (bovina) lakto per kirlado de la kremo; buterpano: tranĉaĵo da pano ŝmirita per butero {*5}
butiko : vendejo (ne tre granda) {8}
butono : * malgranda aĵo alkudrita al unu flanko de vesto, por fermi la veston, metante la butonon tra truo (butontruo) en alia flanko de la vesto; malgranda elstaraĵo similforma; (prem)butono: malgranda klavo; butonumi: fermi per butono(j) {*6}
bv. : bonvolu (= mi/ni petas) {X}


- c -    [ ^ a-b-c- ^ ]

ceceo : muŝo portanta dormomalsano-parazitojn (Glossina) {X}
cedi : ne plu elteni; ne plu kontraŭbatali; transdoni posedaĵon aŭ rajton al alia persono {8}
celo : * tio, kion oni volas, ke okazu; tio, al kio oni volas veni; tio, kion oni volas atingi; celi: voli atingi; voli komprenigi ("kion vi celas?") {*4}
celerio : diversforma legomo kun spica gusto (laŭ la formo, folioj, tigoj aŭ tubero estas manĝataj) (Apium graveolens) {X}
cemento : mortero el pulvoro el argilo aŭ kalkaj ŝtonoj, kiu pro aldono de akvo rapide solidiĝas; simila alia rapide solidiĝanta pasteca substanco {8}
cendo : diverslanda nomo por monero, centono de la mon-unuo {X}
cent : * 100; ducent: 200; cent du: 102; ducent tridek: 230 {*1}
centimetro : 0,01 metro; 10 milimetroj [mezuro por longo] {9}
centro : la mezo de cirklo, rondo, urbo, agado,... {7}
centralo : centra organizo de iuj asocioj; (=centrejo: energi-centralo, telefon-centralo,...) {9}
centrifugi : rapide rotaciigi (por apartigi firmaĵon/likvon) {X}
cenzuri : kontroli/malpermesi librojn, filmojn,... laŭ enhavo {X}
cepo : pli-malpli ronda bulbo kun dolĉe-akra gusto, uzata kiel legomo (Allium cepa) {9}
cerbo : tio en la kapo, per kio oni pensas {8}
cerbumi : forte, streĉe pensadi pri io (cerb/um/i) {X}
ceremonio : la difinitaj agoj dum solenaĵo; difinitaj agoj en ĝentilaj sociaj rilatoj {X}
certa : * [sen dubo]; difinita; bone konata (almenaŭ por la parolanto); esti certa pri.../ke...: ne dubi pri.../ke... {*3}
cervo : sovaĝa remaĉanta mamulo, kies virbesto portas grandajn, disbranĉiĝintajn kornojn (Cervus,...) {9}
cetera : * kroma; alia; ĉiu aŭ ĉio ne dirita, ne menciita {*5}
ci : = vi (al infano, amiko, subulo) [ne ĝenerale uzata] {X}
cico : mam-pinto, tra kiu eliras la lakto, per kiu patrinoj nutras bebon {X}
cifero : * [1 2 3 4 5 6 7 8 9 0]; cifereca: (kiel komputilo) {*6}
cigaro : tabako volvita en tabakfolio, por fumi {9}
cigaredo : tabako volvita en papero, por fumi {7}
cigno : granda blanka (foje nigra) akvo-birdo kun tre longa kolo (Cygnus) {9}
cikado : insekto, kiu muzikas ("ĉirpas") (Cicada,...) {9}
cikatro : videbla postrestaĵo de vundo {9}
ciklo : vico (de okazaĵoj), kies fino estas ĝia komenco {7}
cikonio : granda migra birdo kun longaj kruroj kaj longa pinta beko, ofte nigra-blanka, faranta sonon nur per frapado de sia beko (Ciconia) {9}
cilindro : objekto longa kaj ronda; objekto kun surfaco, de kiu ĉiuj punktoj estas je sama distanco de linio (ĝia akso) (ĉiu orta sekco (tratranĉo) donas cirklon kiel rezulton) {X}
cimo : iu el insektoj kun duone ledecaj antaŭaj flugiloj (Heteroptera); odoraĉa, plata insekteto en lito,..., kiu suĉas sangon (Cimex); (figure: fuŝo en komputila programo) {X}
cinamo : aroma ŝelo de la trunko de varmlanda arbo (Cinnamomum), muelita por gustigi manĝaĵojn {9}
cindro : tute forbrulintaj, polvecaj restaĵoj post fajro {9}
ciro : pasto por briligi ŝuojn aŭ aliajn ledaĵojn; ciri: frote briligi per ciro {9}
cirko : teatro, kie prezentas akrobatoj kaj besto-dresistoj {X}
cirkelo : instrumento por desegni cirklojn {9}
cirklo : perfekta rondo; linio, kies ĉiuj punktoj havas saman distancon al unu punkto (la centro) {9}
cirkonstanco : io, kio estas aŭ okazas en la ĉirkaŭaĵo, kiam oni faras ion aŭ kiam io okazas {8}
cirkuli : rondire moviĝi (pri sango, trafiko,...); pasi de unu al alia k.t.p. (pri mono, onidiroj...) {9}
cirkulero : letero sendita al multaj personoj {9}
cirkvito : la vojo (dratoj, tero,...), laŭ kiu elektro moviĝas {9}
citi : ripeti la vortojn de iu alia (inter citiloj: "...") {8}
citrono : frukto kun acida suko (Citrus medica) {7}
civeto : iu el kato-similaj rabobestoj (el familio Viveridae), kiuj produktas forte odorantan ŝaŭman substancon {X}
civila : propra al simpla civitano (ne kiel armeano, religiulo, ŝtatoficisto aŭ krimulo) {9}
civilizi : morale, intelekte kaj socie klerigi {8}
civito : ĉiuj ŝtatanoj kun politikaj rajtoj kune; (iam:) politike memstara urbo; civitano: ŝtatano, urbano (kiel posedanto de politikaj rajtoj) {9}
colo : iulanda mezuro por longo, proksimume 2,5 centimetroj {X}


- ĉ -    [ ^ a-b-c- ^ ]

ĉ. : ĉirkaŭ (proksimume) {X}
ĉagreni : kaŭzi malplezuron al iu {8}
ĉambro : * parto de domo disigita de aliaj partoj per mur(et)oj; parto de parlamento, kortumo,... {*2}
ĉapo : mola kapvesto; (verto)ĉapeto: nur supre sur la kapo {7}
ĉapelo : * kapvesto (el pli-malpli malmola materialo, ofte kun elstara rando); (ankaŭ la signo "^" de iuj literoj en Esperanto) {*4}
ĉapitro : * parto de teksto en libro kun propra komenco kaj fino {*6}
ĉar : * [kialo, kaŭzo, motivo] (ĉar pluvis, ni malsekiĝis) {*1}
ĉaro : veturilo sur radoj (kutime sen motoro, sed puŝata aŭ tirata: puŝ-, ĉeval-, lev-, post- (post aŭto), infanĉaro,...) {9}
ĉarma : plaĉa, bela, alloga; ĉarmi: iom mistere, sorĉe allogi {7}
ĉarniro : aparato fiksita al (ekzemple) pordo kaj al ĝia kadro, pro kiu la pordo povas malfermiĝi turniĝante {X}
ĉarpenti : prilabori lignon, lignopecojn aŭ trabojn, ekzemple por fari domon; ĉarpentaĵo: la ligna strukturo de domo {X}
ĉarumo : ĉareto kun unu rado kaj du teniloj, puŝata de homo (ĉar/um/o) {9}
ĉasi : * postkuri iun/ion por provi kapti tiun/tion; pafi al bestoj por mortigi ilin {*6}
ĉasta : kiu detenas sin de (kontraŭ-leĝaj, kontraŭ-moraj) seks-rilatoj {X}
ĉato : (maĉataj stimulaj folioj de) i.a. Afrika planto (Catha) {X}
ĉe : * en loko tre proksima de; (preskaŭ) tuŝante; (preskaŭ) samtempe kun; en la domo, lando, opinio, verko,... de {*1}
ĉeesti : esti tie, kie io okazas (ĉe/est/i) {9}
ĉef- : * [plej grava] (ĉefurbo, ĉefvojo, ĉefdirektoro,...); ĉefo: superulo en laborejo; fakestro {*0}
ĉeko : papero, kiun oni povas interŝanĝi kontraŭ mono {8}
ĉelo : malgranda ĉambreto por unu persono; ĉambro en malliberejo; ujeto, en kiun abeloj metas ovon aŭ mielon; plej malgranda parto de ĉio vivanta; iu malgranda parto en teĥniko {9}
ĉemizo : * ne tre dika vesto, kiu kovras la supran parton de la korpo; subĉemizo: sub aliaj vestoj, sur la haŭto {*6}
ĉeno : ligilo el vico da kunligitaj metalaj ringoj (ĉeneroj); sinsekvo de aferoj aŭ okazaĵoj; ĉeni: ligi per ĉeno(j) {8}
ĉerizo : malgranda firma, ofte ruĝa, globforma frukto de arbo: acida (Prunus cerasus) aŭ dolĉa (Prunus avium) {8}
ĉerko : kesto, en kiu oni enterigas/cindrigas mortinton {9}
ĉerpi : elpreni akvon (aŭ alian likvon) per la mano aŭ per ilo taŭga por tio (ĉerpilo); elĉerpi: ĝisfine vendi, trakti,... {8}
ĉesi : * komenci ne esti; komenci ne okazi (ĝi ĉesis: ĝi ne plu okazas); ĉesi -i: komenci ne -i; ne plu -i (Ĉesu plendi!) {*5}
ĉevalo : * besto kvarpieda por rajdi aŭ tiri (Equus) (henas: "hi-hi") {*3}
ĉi : * [proksima] (ĉi tie = tie ĉi; ĉi tiu = tiu ĉi; ĉi-foje;...) {*1}
ĉia : * de ĉiuj kvalitoj; ĉiuspeca {*1}
ĉial : pro ĉiuj aŭ ĉiaj kaŭzoj, motivoj {9}
ĉiam : * en ĉiuj tempoj; en ĉiuj cirkonstancoj {*1}
ĉie : * en ĉiuj lokoj {*1}
ĉiel : * en ĉiu maniero; ĉiumaniere; en ĉiu grado, ĉiugrade {*6}
ĉielo : * tio super ni (ekster domo), kie estas nuboj aŭ ne; (religio:) loko, kie loĝas la dio(j), paradizo {*3}
ĉielarko : koloraj strioj en la ĉielo, kiam estas suno kaj pluvo: ruĝa, oranĝa, flava, verda, blua,... (ĉiel/ark/o) {X}
ĉies : de ĉiu(j); apartenanta al ĉiu(j) (kune aŭ aparte) {9}
ĉifi : difekti ion (paperon, ŝtofon), malorde kunpremante aŭ faldante ĝin, kaŭzante neregulajn faldetojn {9}
ĉifono : forŝirita aŭ difektita peco de ŝtofo aŭ vestaĵo {7}
ĉimpanzo : simio plej simila al homo (Pan) {X}
ĉio : * ĉiuj aferoj; la tuto {*1}
ĉiom : ĉiukvante (laŭ deziro); la tuta kvanto {9}
ĉirkaŭ : * je ĉiuj flankoj de...; proksimume {*1}
ĉirkaŭaĵo : tio, kio estas ĉirkaŭe (ĉirkaŭ/aĵ/o) {X}
ĉiu : * [sen escepto] (homoj, individuoj, ekzempleroj,...) {*1}
ĉizi : tajli (dehaki pecojn) per ŝtala stango kun tranĉa fino {X}
-ĉj- : [kara viro aŭ knabo] (post kelkaj literoj de la vorto: paĉjo = pa(tro) + -ĉjo; filĉjo = fil(o) + -ĉjo; Joĉjo = Jo(hano) + -ĉjo) {9}
ĉokolado : solida pasto el kakao, lakto kaj sukero; trinkaĵo el kakao, lakto kaj sukero {7}
ĉu : ?; (Ĉu vi legis tion? - Jes./Ne.; Mi ne scias, ĉu mi faros tion.; Ĉu morgaŭ, ĉu postmorgaŭ, tiu letero baldaŭ alvenos.; Ĉu mi ŝatas aŭ ne, tio tamen okazos.) {*1}


- d -    [ ^ a-b-c- ^ ]

d-ro : doktoro {X}
da : * [mezuro] (du litroj da akvo; du glasoj da akvo; paro da ŝuoj; multe da mono; grupo da homoj) (botelo da vino: tiom da vino, kiom estas aŭ estis en botelo - botelo de vino: botelo en kiu estas aŭ estis vino) {*1}
daktilo : manĝata ruĝbruna frukto (kun granda kerno) de daktilpalmo (Phoenix dactylifera) {9}
damo : titolo de altranga sinjorino; plej kapabla peco (reĝino) en ŝak-ludo; kapabligita duobla peco en dam-ludo; (damoj = dam-ludo: ludo kun nigraj kaj blankaj pecoj (diskoj) sur tabulo kun 100 aŭ 64 alterne nigraj kaj blankaj fakoj) {X}
danci : * sin movi (irante aŭ salt(et)ante) laŭ muziko {*6}
dando : viro, kies ĉefa celo estas esti eleganta laŭ la modo {9}
danĝero : * kio povas esti malbona; kio povas kaŭzi malfeliĉon; kio povas eĉ kaŭzi morton {*5}
danki : * diri al iu, ke oni estas kontenta pri ties faro {*3}
dato : tago montrita per (jaro,) monato kaj numero de la tago: 2000-08-27, la 27a de aŭgusto; dati: skribi daton sur io; difini tempon de origino (de elfosaĵo,...) {7}
dateno : informo en formo traktebla per komputilo {X}
daŭri : ekzisti aŭ okazi dum pli longa tempo; ekzisti aŭ okazi ankaŭ (antaŭe kaj) poste; ne ĉesi; (daŭrigi: plufari) {7}
daŭro : * kvanto da tempo, dum kiu io okazas {*4}
de : * [deveno; mal-al] (li venas de Azio; iri de la hejmo al la urbo; li falis de seĝo; mi ricevis tion de li); [faranto] (letero skribita de li); [aparteno] (rado de aŭto; libro de mia filo) {*1}
debeto : en la konto ĉe komercisto aŭ banko: bonhavo (ricevota mono) por la komercisto aŭ banko; (se kliento havas debeton ĉe komercisto, tio do estas por tiu kliento ŝuldo); debeti: enskribi debete {9}
deci : esti konforma al la situacio; esti konforma al ŝuldata respekto {9}
decembro : * lasta monato de la jaro, inter novembro kaj januaro (12) {*5}
decidi : * ne plu diskuti, sed diri: "tiel estu", "tiel okazu"; fiksi sian opinion aŭ volon, post konsiderado {*5}
dediĉi : (mane) enskribi en libron specialajn vortojn por la ricevonto; (presite) mencii, ke libro aŭ poemo estas verkita por (ofte fakte: honore al) iu; uzi preskaŭ ĉiun sian tempon aŭ forton por iu celo {8}
defendi : * (sin/iun): fari ion kontraŭ atako aŭ minaco {*6}
deficito : monmanko; kiam la elspezoj estis pli grandaj ol la enspezoj {8}
definitiva : ne plu ŝanĝebla; post la lasta, fina ŝanĝo {X}
degeli : ŝanĝiĝi de glacio aŭ neĝo en akvon {8}
degeneri : perdi la originajn kvalitojn aŭ valorojn {X}
deĵori : plenumi sian servon (laŭ horaro) {9}
dek : * 10; dudek: 20; dek du: 12; naŭdek tri: 93 {*1}
deklari : oficiale, publike sciigi {8}
deklivo : surfaco ne horizontala kaj ne vertikala; surfaco, kiu je unu flanko estas alta kaj je la alia flanko malalta {7}
dekoracio : ornamo de ĉambro, konstruaĵo; murpentraĵoj kaj objektoj sur teatra scenejo {8}
dekstra : * (ĉe homo:) ne je la flanko de la koro (Esperanton oni skribas de maldekstre dekstren) {*3}
delegi : fari ion ne mem, sed aranĝi, ke iu alia faros; sendi aŭ indiki iun kiel sian reprezentanton (delegiton) {8}
delfeno : fiŝoforma mar-mamulo kun dentoj (Delphinidae,...) {X}
delikata : * precize farita; rompebla; bela; bongusta {*6}
deliri : esti en stato de spirita malordo, interalie kun nekonsekvenca parolado {9}
demandi : * diri ion al iu por ekscii ion {*2}
demenco : degenero de la intelekto (ekz. pro granda aĝo) {X}
demokrato : iu, kiu estas por demokratio; iu, kiu agas demokratie {X}
demokratio : kiam la politika povo en ŝtato efektive apartenas al la popolo (rekte aŭ per reprezentantoj) {X}
denove : plian fojon, de la komenco; ree (de/nov/e) {X}
densa : * kun multe da eroj en unu loko; kun malmulte da aero aŭ akvo inter la eroj {*6}
dento : * unu el la aĵoj en buŝo, per kiuj oni mordas kaj maĉas [tranĉo-, kojno-, muel-dento]; maldika elstaraĵo de forko, kombilo,...; elstaraĵo de dentrado {*4}
denunci : anonci iun ĉe polico,..., pro sia persona intereso {9}
dependi : pendi de io; esti subigita al ies volo/povo; ne povi fari sen ies helpo; esti la konsekvenco de io (de/pend/i) {8}
deponi : lasi ion ĉe iu por dumtempa gardado; meti monon en bankon laŭ certaj kondiĉoj {9}
depreni : preni ion de sur io; preni parton de io aŭ de iu kvanto (de/pren/i) {X}
deprimi : igi (psike) senenergia, malvigla, malgaja {X}
deputi : elekti kaj sendi reprezentanton al parlamento {9}
derivi : fari unu vorton el alia vorto per aldono de prefikso aŭ sufikso, aŭ per ŝanĝo de la finaĵo; (scienco:) konkludi ion el io per fikse difinita maniero {X}
des : [proporcie] (ju pli multaj estas la manĝantoj, des malpli grandaj estas la porcioj; ju pli da homoj, des pli da plezuro; ju pli da infanoj, des pli da zorgoj) {7}
desegni : * fari bildon per krajono, plumo, kreto (sur papero) (aŭ simile); (ankaŭ:) fari bildon de farota objekto {*6}
deserto : postmanĝo, ofte dolĉa {8}
desinfekti : forigi/mortigi kaŭzojn de infekto (ie, sur io) {X}
destini : antaŭe fiksi la celon, funkcion aŭ uzon de io; antaŭe fiksi la vivon de iu {8}
detalo : ero, malgranda parto de io (plano, bildo, teksto,...) {8}
deteni : igi iun ne fari ion (de/ten/i); (sin deteni: ne fari ion; ne enmiksiĝi; ne voĉdoni) {9}
determini : precize konigi al si, kio aŭ kia estas io ne jam konata (laŭ signifo, amplekso, kondiĉoj, nomo, enhavo,...) {9}
detrui : per forto malkonstrui; komplete difekti; neniigi {7}
devi : * ne povi ne fari, pro neceseco aŭ forta volo, aŭ pro ordono; devas esti: sendube (aŭ tre probable) estas {*2}
deveno : origino (de/ven/o) {X}
devii : irigi laŭ alia vojo ol normale, aŭ al ne celita loko {X}
devontigi : igi firme promesi, ke oni ion faros (dev/ont/ig/i) {9}
dezerto : regiono kun tre seka tero, kie preskaŭ neniuj plantoj kreskas {7}
deziri : * voli havi ion; voli fari ion; voli ĝui ion {*2}
dio : * plej supera, supernatura estulo aŭ estaĵo (nehoma) {*4}
diablo : supernatura estulo aŭ estaĵo de malbono {8}
dialogo : interparolo (precipe en literaturo aŭ teatro) {9}
dianto : herbo kun tubeca kvinnombra floro (Dianthus) {9}
didelfo : iu el Amerikaj poŝbestoj en arboj (Didelphis,...) {X}
dieto : nutromaniero laŭ preskribo aŭ regularo {9}
difekti : malbonigi, rompante aŭ forprenante pecon {7}
diferenci : * esti malsamaj laŭ iuj ecoj, aŭ laŭ kvanto {*6}
difini : precize, sendubige klarigi aŭ priskribi ideon, vorton, taskon,..., menciante ecojn, kiujn ĝi havas kaj ne havas {7}
digo : barilo en aŭ apud akvo (por reguligi akvo-fluon aŭ por preventi inundon) {X}
digesti : kiam la korpo prilaboras nutraĵojn (manĝaĵojn) por ensorbi la utilajn elementojn (en stomako, intestoj) {9}
dika : * (kun pli granda ol kutime) mezuro en neĉefa direkto (arbo dika aŭ maldika, dum la alto estas sama) {*4}
dikti : diri ion, por ke iu alia skribu ĝin {9}
diktatoro : reganto (ŝtatestro,...) kun absoluta potenco {X}
diligenta : laborema; sen ĉeso plene atentanta sian laboron {7}
dimanĉo : * tago de la semajno, inter sabato kaj lundo {*5}
dimensio : [longo, larĝo, alto,...] {9}
diplomo : (surpapera) atesto (pri sukcese farita ekzameno) {X}
diri : * elbuŝigi vortojn; buŝe sciigi (diri ion al iu) {*2}
direkto : * tien, kien iu/io iras; vojo irota [norden, dekstren, rekte antaŭen,...]; direkti: turni kaj/aŭ irigi al iu direkto aŭ celo (ankaŭ: orkestron, entreprenon,...); stiri {*4}
direktoro : estro de entrepreno, laborejo, lernejo,... {7}
dis- : * [al pluraj aŭ multaj direktoj; tiel, ke ekestas pluraj aŭ multaj pecoj] (disdoni, dispeli, disigi, distranĉi...) {*0}
disenterio : infekta malsano de la intesto (sanga lakso) {X}
disko : ronda, plata objekto (ĵet-, son-, komputila, inter-vertebra disko...); disketo: (tre) malgranda disko {8}
diskuti : interparoli, interŝanĝante opiniojn {7}
disponi : havi ion por uzi ĝin laŭ sia volo {9}
disputi : akre, malamike, malpace diskuti {8}
distanco : kiom proksime aŭ malproksime {7}
distili : apartigi substancojn per vaporigo kaj re-likvigo {X}
distingi : rimarki (vidi) aŭ konscii, ke du aferoj estas malsamaj; difini diferencon inter du aferoj; vidi ion malgraŭ mallumo aŭ ĝena fono; aŭdi ion malgraŭ bruo {8}
distri : deturni la spiriton, la atenton; amuzi; gajigi {7}
distribui : disdoni, disporti, dissendi, disvendi {8}
distrikto : teritorio kiel aparta administra unuo (ofte subdividaĵo de alia administra teritorio) {X}
diveni : kompreni, solvi sen scio {7}
diversa : * kun malsamaj ecoj {*4}
dividi : disigi; fari partojn el tuto (por disdoni); (en kalkulado: 8/2=4 (ok (dividite) per du estas kvar)); kun alia(j) homo(j) havi ion (ĉiu do parton) {7}
do : * [konkludo] (pluvis, do ĉio estas malseka) {*1}
dogano : imposto pro importo (aŭ eksporto); oficejo, kiu enkasigas tiun imposton {9}
doktoro : * iu, kiu studis en universitato kaj ekhavis finan diplomon; iu, kiu poste ankoraŭ verkis sciencan libron por ekhavi la titolon "doktoro" {*6}
dokumento : oficiala papero, skribaĵo; skribaĵo uzata por pruvi aŭ atesti ion; dokumenti: atesti, pruvi per skribaĵo(j) {9}
dolĉa : * kun gusto kiel de sukero, mielo,...; aminda {*3}
doloro : * tre malbona (korpa) sento (kiam oni forte falas, tranĉas sin,...); dolori: (interne) sentigi doloron (post tiu falo, lia genuo doloras); dolorigi: (de ekstere) kaŭzi, ke io doloras (dolorigi per frapo) {*4}
domo : * konstruaĵo; loĝejo (kun propraj eksteraj muroj) {*3}
domaĝi : ne voli, ke iu difektus ion aŭ malutilus al io aŭ dolorigus iun; bedaŭri, ke io tia okazis {7}
domaĝo : perdo aŭ difekto, kiun oni ne volus vidi aŭ suferi {7}
doni : * havigi; enmanigi (doni ion al iu); mal-preni {*2}
donaco : * io donita (sen pago) por plezuro aŭ ĝojo; donaci (ion al iu): doni donace, senpage {*5}
dorloti : tro permeseme agi al iu {9}
dormi : * ne agadi, esti neaktiva (dum nokto); kuŝi senage kun fermitaj okuloj {*3}
dormomalsano : Afrika parazita malsano (dorm/o/mal/san/o) {X}
dorno : pikilo de planto (aŭ de objekto) {9}
dorso : * homoj: malantaŭa parto de la korpo; kvarpiedaj bestoj: supra parto de la korpo {*5}
dosiero : kolekto da interrilatantaj skribaĵoj pri io/iu {X}
doto : havaĵo, kiun edz(in)o alportas okaze de geedziĝo; kvalitoj, donitaj al iu de la naturo; doti: doni doton {9}
drako : fabela fluganta lacertego; (aŭ vera lacerto (Draco)) {X}
dramo : teatra verko; tre emociiga okazaĵo {8}
drapo : lana ŝtofo {8}
drato : metalfadeno {7}
dresi : instrui beston {9}
drinki : (tro ofte aŭ tro multe) trinki alkoholaĵojn {X}
drogo : dependiga stimula/malstimula substanco [tabako, kafo, alkoholo, kokaino,...]; (antaŭe: natura medicinaĵo) {X}
droni : subakviĝi (kaj pro tio morti) {7}
du : * 2; dudek: 20; dek du: 12; duonhoro: 30 minutoj {*1}
dubi : * ne esti certa; ne scii, ĉu io estas vera aŭ nevera, bona aŭ malbona; ne esti certa, ĉu io okazos aŭ ne {*4}
dum : * [daŭro]; en la sama tempo (dum la festo ni kantis) {*1}
dungi : fari kontrakton kun homo, ke tiu laboros kontraŭ pago {8}
duŝo : ŝprucigo de akvo sur korpon ((mal)varma duŝo); duŝi (iun/ion): ŝprucigi multe da akvo sur iun/ion; duŝilo: objekto kun truetoj je fino de akvotubo {8}


- e -    [ ^ a-b-c- ^ ]

-e : * [maniero; cirkonstanco; loko] [adverbo] (ŝi bele kantas; li povas alte salti; parolu ĝentile!; ĝenerale ŝi pravas; dumnokte (=dum la nokto) oni dormas; ili kante (=per kanto) salutis nin; estas varme; estas bone, ke li venos; bone farita laboro; publike konata aktoro;...) (skribi: ili skribe informis; fini: fine mi diru...; koloro: li kolore pentris ĝin; multaj koloroj: multkolore presita teksto; mano: mi mane faris tion; mateno: li venis matene; en ĉiu tago: ĉiutage mi manĝas panon; per aŭto: ni veturis aŭte; vera: tio vere okazis; hejmo: li loĝas hejme; unu: unue mi diru...; ekster: ekstere staras multe da homoj; post: mi faros tion poste,...) {*0}
ebena : * sen elstaraĵoj aŭ kavaĵoj; sen altaĵoj aŭ malaltaĵoj; ĉie je (proksimume) sama nivelo; sen reliefo {*6}
-ebla : * [oni povas fari] (videbla, komprenebla, forviŝebla, nelegebla,...) ("eble" (=imageble, penseble) ofte signifas: povas esti aŭ ne esti, okazi aŭ ne okazi); ebleco: kiam la cirkonstancoj permesas; ebligi: kaŭzi, ke io estas farebla aŭ ke io povas okazi {*0}
ebria : ne povanta bone konduti pro troa trinkado de alkoholaĵoj {8}
-eco : * [kvalito mem de io/iu] (boneco, blankeco, moleco, blindeco, amikeco, infaneco,...) (-eca: kun la/iuj ecoj de: knabineca konduto, silkeca ŝtofo (ne silko)) {*0}
eĉ : * ne nur, sed ankaŭ... [neatendita, nesupozita] {*1}
eduki : * instrui por la vivo {*6}
edzo : * viro ligita al virino (iuloke: al vir(in)o(j)) por vivi kune, per ceremonio (geedziĝo, nupto), kontrakto aŭ fakto {*3}
efekto : impreso al vidanto, leganto aŭ aŭskultanto de (parto de) spektaklo, libro,...; impresa kombino de sonoj, lumoj,... {9}
efektiva : * vera; ne ŝajna; ekzistanta; reala {*5}
efiki : * havi, kaŭzi (konstateblan) rezulton; estigi; influi {*5}
-eg- : * [tre granda; tre forte] (urbego, varmega, ridegi,...) {*0}
egala : * tute sama; kun la samaj ecoj, mezuroj,...; same (mal)bona, (mal)utila, (mal)granda,...; same (mal)grava, (mal)interesa,...; (egalblua: ĉie same blua); egalas: "=" {*5}
egoisto : kiu amas nur sin mem; kiu agas nur por sia intereso, profito, utilo,... {9}
eĥo : ripetiĝo de sono pro reveno de surfaco; eĥi: resendi sonon (la montoj eĥas lian vokon - lia voko eĥiĝas) {9}
-ejo : * [loko, kie] (lernejo, bakejo, loĝejo, ĉevalejo,...) {*0}
ek- : * [(subite) komenci] (ekridi, ekdormi, ekparoli,...); [tre mallonga ago] (ekbrilo, ekkrii, ektimi,...); ek! = startu! {*0}
ekipi : havigi al iu ĉion necesan por funkcio, vojaĝo,... {9}
eklezio : religia organizaĵo en difinita loko kaj tempo {9}
ekonomio : orda, ŝparema mastrumado (de hejmo, bieno, entrepreno, ŝtato,...); scienco de mastrumado {8}
ekrano : blanka tuko aŭ surfaco, sur kiun oni projekcias filmon aŭ lumbildojn; (vitra) surfaco, sur kiu projekciiĝas bildoj aŭ teksto (de televidilo, komputilo); ŝirmilo en formo de maldika plato; portebla provizora vand(et)o {9}
eks- : ne plu (havanta tiun profesion, funkcion,...) {9}
eksciti : ekfarigi; elvoki; ekkaŭzi atenton, scivolon, koleron {7}
ekskluziva : ne enhavanta; ne konsideranta; ne allasanta aliajn aŭ alispecajn; ne akceptanta eksterulojn; ne por ĉiuj; ekskluzive (de): ne enhavante; ne enkalkulante {X}
ekskrementoj : restaĵoj de digestitaj nutraĵoj, eligitaj el la korpo (=fekaĵo) {X}
ekskursi : fari turisman aŭ esploran promenadon/vojaĝon {7}
ekspedi : sendi al difinita adreso; ricevi de la sendinto kaj sendi al la adresito {9}
eksperimento : metoda provo (ripeta aŭ ripetebla) por kontroli aŭ pruvi ion {8}
eksplodi : subite, forte plivastiĝi; subite, forte diskrevi (pro interna premo) (ekzemple: bombo eksplodas) {8}
ekspluati : uzi ion tiel, ke estos profito; tro profiti el ies laboro (ne donante justan salajron,...) {9}
eksporti : elporti komercaĵojn al alia lando {9}
ekspozicio : kolekto da objektoj, orde aranĝitaj por montri/konigi ilin al la publiko; ekspozicii: publike elmontri {9}
ekster : * ne en; ne inter; ekstere: (ofte:) ekster la domo {*1}
ekstra : aldona; ne en la origina nombro aŭ kvanto {X}
ekstrema : ĉefina; plej (mal)altgrada; plej (mal)grava; plej malproksima de la mezo (pri vetero, konduto, opinioj,...) {8}
ekvatoro : imagita ronda linio ĉirkaŭ la tero, same malproksima de la norda kaj la suda polusoj {9}
ekvilibro : stato, ke io aŭ iu estas senmova malgraŭ fortoj diversflankaj; ekvilibra: ne falanta al unu aŭ alia flanko; havanta opiniojn bone konsideritajn {8}
ekvizeto : senflora herbo el "apartaj tubetoj" (Equisetum) {X}
ekz. : ekzemple; ekzemplero(j) {X}
ekzakta : science ĝusta kaj preciza {9}
ekzameni : detale rigardi, esplori; provi, ĉu iu scias, kion tiu devus scii aŭ ĉu iu kapablas fari ion, kion tiu devus kapabli aŭ ĉu io estas tia, kia ĝi devus esti {7}
ekzekuti : leĝe mortigi krimulon {9}
ekzemplo : * io, kion oni imitu; unu el similaj (se oni vidas ĝin, oni povas imagi la aliajn) {*4}
ekzemplero : unu el pluraj aŭ multaj samaj aŭ samspecaj (ekzemplero de libro, revuo, disko,...) {X}
ekzerci : lertigi (sin aŭ alian) per praktika ripetado {7}
ekzisti : * esti (ie en la mondo) nun kaj vere {*5}
el : * de en; [origino; fonto; materialo; konsisto]; el- (ankaŭ:) el fundo, ĝisfunde, komplete (elĉerpi, ellerni, elmontri,...) {*1}
elasta : per (iom da) forto facile etendebla, sed reprenanta sian antaŭan formon post ĉeso de tiu forto {9}
eldoni : publikigi verkon (libron, gazeton,...) kaj organizi la vendadon (el/don/i); eldonejo: entrepreno, kiu eldonas {9}
elefanto : tre granda mambesto kun longa, kaptokapabla nazo (rostro) (Loxodonta, Elefas) {8}
eleganta : bonguste vestita, kondutanta {8}
elekti : * preni aŭ tion aŭ tion alian; fari tion aŭ tion alian; difini (per voĉdonado), kiu aŭ kiuj ekhavos certan oficon {*4}
elektro : formo de energio, transportebla per dratoj {7}
elektroniko : teĥniko uzanta la proprecojn de elektronoj (=bazaj unuoj de elektro) {9}
elemento : konsistiga parto; unu el la bazaj puraj (ĥemie ne kombinitaj) konsistigaj partoj de ĉio materia; io tre baza {9}
elipso : fermita linio, por kies punktoj validas, ke la sumo de la distancoj al du punktoj (fokusoj) estas egala {X}
elparolo : prononco (el/parol/o) {X}
elstari : esti ne en la sama ebeno, surfaco,...; esti klare distingebla (de la fono aŭ de aliaj similaj) (el/star/i) {X}
elteni : havi la forton, energion, volon por rezisti aŭ por ne protesti; esti sufiĉe fortika por ne rompiĝi (el/ten/i) {X}
elturniĝi : trovi ian (ne antaŭe pripensitan) solvon en malfacila situacio (el/turn/iĝ/i) {8}
elvoki : voki, ke iu eliru; figure: (per sia faro aŭ diro) okazigi, estigi, kaŭzi; estigi mensan bildon (el/vok/i) {X}
-ema : * [ŝato aŭ inklino kun/sen ŝato] (ridema, babilema, dormema, kritikema, ludema, erarema, (io) rompiĝema,...) {*0}
emajlo : vitreca substanco per kiu oni kovras potojn,...; vitreca ekstera tavolo de dento {9}
embaraso : malfacila stato; necerteco (pro okazaĵo aŭ diraĵo); embarasi: meti (iun) en embarason {7}
emerito : oficisto, kiu post normala fino de sia laborperiodo eksiĝis (kaj ricevas pension); pensiulo {9}
eminenta : distinginda, estiminda pro merito, kapablo, scio, aĝo, saĝo aŭ rango; (io:) supera pro kvalito {8}
emiro : Araba provincestro aŭ landestro; princo {X}
emocio : forta tuŝo aŭ skuo al la animo (al la koro) ((mal)ĝojo, entuziasmo, kolero,...); emocii: forte tuŝi la animon {8}
en : * ne ekster; tute ĉirkaŭita de; interne de [loko, tempo, cirkonstancoj] {*1}
-enda : * [oni devas fari] (farenda, pagenda, respondenda,...) {*0}
energio : necesa forto por fari laboron; fonto de forto {7}
enhavo : tio, kion io havas en si; tio, kio estas en io (en/hav/o) (ekz.: la enhavo de libro, de parolado, de botelo) {X}
enigmo : malklara, malfacile komprenebla afero; ne klarigebla afero; speciale malklare vortumita demando {8}
enketi : oficiale esplori (pri krimo,...); larĝskale pridemandi (pri difinita demando aŭ temo) {9}
enmiksiĝi : ekokupiĝi pri aferoj, pri kiuj iuj aliaj estas okupiĝantaj (en/miks/iĝ/i) {X}
entrepreni : komenci gravan, grandan taskon; organizi kaj gvidi ekonomian unuon (komercan, industrian,... entreprenon) {8}
entuziasmo : emocia fervoro; entuziasmi: havi entuziasmon {X}
enui : senti sin malbone, ĉar nenio okazas {7}
envii : malĝoji, ke oni ne havas ion, kion iu alia ja havas {8}
Eo : Esperanto {X}
epidemio : kiam infekta malsano trafas multajn homojn samloke kaj samtempe {9}
epilepsio : malsano (ripeta konscio-perdo, konvulsioj) {X}
epoko : pli granda periodo dum historio {7}
-ero : * [fragmento, peco da] (sablero, akvero, lignero,...) {*0}
erari : * fari neĝuste; fari malbone (dum oni ne volas fari malbone); misjuĝi; vojerari: iri laŭ neĝusta vojo {*4}
erinaco : mamulo kovrita de ne longaj pikiloj (Erinaceus,...) {X}
eriko : arbusteto (are kovras spacojn: erikejo) (Erica,...) {X}
escepti : meti aparte kaj ne konsideri, nombri, priparoli,... {8}
esenco : la ĉefa, plej signifa, nemalhavebla parto de io {8}
eskapi : sukcesi forkuri de danĝero; liberigi sin el katenoj {9}
esperi : * pensi, ke estus bone, se iu okazus; kun antaŭĝojo atendi, ke io okazos; espereble: (ofte:) ni esperu, ke... {*4}
Esperanto : ĉi tiu lingvo {8}
Esperantisto : iu, kiu parolas/skribas/legas Esperanton (kaj eventuale ŝatus, ke pli da homoj parolu ĝin) {8}
esplori : rigardi, por malkovri ion nekonatan aŭ kaŝitan {7}
esprimi : vortigi, vortumi; montri per movoj, vizaĝo,... siajn sentojn kaj pensojn {7}
esti : * [esti -a; esti -o; esti -e]; identi; ekzisti; troviĝi {*2}
establi : fondi kaj aranĝi organizon, entreprenon,... {9}
estigi : fari, ke io aŭ iu estu (ia); kaŭzi; okazigi (est/ig/i) {9}
estimi : * pensi pri iu, ke li aŭ ŝi faras bone kaj estas bona homo {*5}
estingi : * forigi fajron {*6}
-estro : * [homo: kiu gvidas, regas, prezidas] (urbestro, lernejestro, ŝipestro, imperiestro, centestro (t.e. super cent soldatoj),...); estri: gvidi, regi, prezidi; estraro: gvidantaro de societo aŭ asocio; estrarano: membro de estraro {*0}
-et- : * [tre malgranda; tre malforte] (urbeto, varmeta, rideti (sen sono), ludglobeto, forketo (por torto),...) {*0}
etaĝo : ĉiuj ejoj de domo, kiuj estas je la sama nivelo {7}
etapo : vojo, distanco inter du haltoj {9}
etato : detala tabelo pri la nuna stato de entrepreno,... {9}
etendi : rektigi; malvolvi; plilongigi {7}
eterna : ĉiam daŭranta; sen komenco kaj sen fino; por ĉiu tempo; ĉiama {7}
etikedo : peco de papero aŭ kartono, fiksita sur aŭ al io, por montri enhavon, specon, adreson,... {X}
etiketo : reguloj pri bonaj manieroj de konduto en iuj sociaj rondoj {X}
etno : homgrupo "alia ol aliaj": tribo, gento, popolo,...{X}
etoso : komuna sento, pro estado en iu grupo aŭ pro la ĉirkaŭaĵo {X}
Eŭropo : (nomo de kontinento) (fakte unu kontinento kun Azio: Eŭrazio) {9}
evento : (por multaj) grava okazaĵo {9}
eventuala : povanta okazi aŭ ne okazi, laŭ la (ne jam konataj) cirkonstancoj {X}
evidenta : klara por ĉiuj; konata al ĉiuj; memkomprenebla {7}
eviti : * (prefere) ne iri al iu/io (pro ebla danĝero); (prefere) ne paroli kun iu (pro malŝato); (prefere) ne fari ion {*6}
evolui : iom post iom aliformiĝi, kreski {7}
ezofago : la tubo (en la korpo) inter la gorĝo kaj la stomako {X}
ezoko : rabofiŝo de sensala akvo (Esox) {8}


- f -    [ ^ a-b-c- ^ ]

f-ino : fraŭlino {X}
fabo : iom plata, ren-forma semo (de diversaj plantoj), manĝata kiel legomo; (la semoj de) herbo (Vicia faba) {9}
fabelo : distra aventura rakonto, ofte tre malnova, pri imagitaj herooj kun foje supernaturaj kapabloj; ne kredebla aŭ ne kredinda rakonto aŭ aserto {9}
fablo : (simbola, instrua) rakonto, en kiu bestoj kondutas kvazaŭ homoj {X}
fabriko : konstruaĵo, kie oni produktas aĵojn per maŝinoj; fabriki: produkti per maŝino(j) {8}
faco : ĉiu el la (ebenaj) flankoj de objekto (kubo havas ses kvadratajn facojn) {9}
facila : * simple, sen peno, farebla aŭ komprenebla {*2}
fadeno : * (tre) longa, tre maldika peco ŝpinita el plantaj fibroj, bestaj haroj, aŭ alia materialo {*6}
fago : arbo kun globformaj viraj floraretoj (amentoj) kaj triangulecaj nuksetoj (po du en "frukto" kun pikiloj) (Fagus) {9}
fajenco : potoj, teleroj, vazoj,... el bakita argilo {9}
fajfi : fari akrajn sonojn per pintigitaj lipoj, per beko, per ilo (fajfilo); fajfi je/pri io: (figure:) tute ne zorgi {7}
fajli : glatigi, ebenigi per tre delikata raspilo (fajlilo) {X}
fajna : en tre etaj eroj; tre delikate farita, desegnita,... {X}
fajro : * brulado kun flamoj (iuj el la aĵoj mem ekbrulis) {*4}
fako : * parto de kesto aŭ ŝranko, apartigita per septoj (vandoj) de aliaj fakoj; dividaĵo de surfaco apartigita per linioj de aliaj fakoj, ekzemple de ŝak- aŭ dam-tabulo; temaro por lerni aŭ studi, apartigita de aliaj temaroj; temaro kiun iu lernis aŭ studis (por sia laboro); laboro, por kiu necesas lerni aŭ studi certan temaron {*6}
faksi : sendi kopion de skribaĵo aŭ desegno per telefono {X}
faksimilo : preciza reproduktaĵo de skribaĵo aŭ desegno {X}
fakto : * io, pri kio ne ekzistas dubo; efektivaĵo; kontrolebla veraĵo {*6}
fakturo : priskribo de farita laboro aŭ liveritaj varoj, kun indiko de la pagota prezo; fakturi: enmeti en fakturon {X}
fali : * rapide moviĝi de supre malsupren; renversiĝi {*3}
falĉi : detranĉi herbon aŭ grenon per kurba tranĉilo (kun longa tenilo: falĉilo, kun mallonga: falĉileto) {9}
faldi : duoble aŭ pluroble fleksi ion maldikan, tiel, ke unu parto ekkuŝas sur alia parto {7}
falsa : * malvera; kvazaŭ-vera {*6}
falsi : * fari ion tiel, ke homoj pensas, ke ĝi estas vera, dum ĝi ne estas vera (ekzemple: falsi monon) {*6}
fama : * konata en multaj lokoj, de multaj homoj {*6}
familio : * patro, patrino kaj infanoj, kune (kun aŭ sen aliaj parencoj loĝantaj kun ili); parencaro {*3}
familiara : senceremonia; kiel inter familianoj {9}
fandi : likvigi solidaĵon; produkti per fandado {7}
fanfaroni : fieri pri io, kion oni ne mem faris; (tro) laŭdi sin {8}
fantazio : krea imagpovo; kaprica elpensaĵo; fantazii: tiel imagi aŭ elpensi aferojn {9}
fantomo : figuro videbla sed ne palpebla; reaperanta mortinto; io ne vera, nur ŝajna {X}
fari : * estigi; okazigi; doni formon; kunmeti el elementoj {*2}
farbo : (ofte kolora) pasteca substanco aŭ likvo por kolorigi aŭ protekti; farbi: kovri per tavolo da farbo {8}
fariĝi : ekesti (iom post iom aŭ subite); ŝanĝiĝi al; ekhavi profesion aŭ funkcion; evolui al; okazi (far/iĝ/i) {X}
farmi : dum difinita aŭ nedifinita tempo lui teron aŭ bienon, por ĝin uzi por kulturi ĝin je propra risko kaj profito {7}
farti : esti en (bona aŭ malbona) sanstato; senti sin (bone aŭ malbone) pro (mal)sano aŭ aliaj cirkonstancoj {7}
faruno : (seka) muelita, pulvorigita greno (aŭ legomo) {7}
fasado : antaŭa, ĉestrata surfaco de domo {9}
fasko : aro da samspecaj (longaj, maldikaj) objektoj, kunligitaj; aro da paralelaj (lum-)radioj aŭ signaloj {7}
fasono : maniero de farado de vesto (laŭ vidpunkto de teĥniko aŭ de modo); fasoni (veston): alĝustigi laŭ la mezuroj (kaj deziroj) de la kliento {9}
fasti : ne manĝi dum pli longa tempo (pro religio aŭ alia motivo); fasto: la periodo, dum kiu oni fastas {9}
faŭko : buŝego (de rabobesto); timiga malfermaĵo (de groto, inter rokoj,...) {8}
favora : prezentanta avantaĝo(j)n (por iu/io) {7}
fazeolo : pli-malpli renforma semo aŭ guŝo kun semoj, de pluraj herboj, manĝata kiel legomo (Phaseolus, Vigna,...) {9}
feo : fabela estaĵo kun supernaturaj povoj {9}
febro : tro alta temperaturo de homa korpo {8}
februaro : * monato inter januaro kaj marto (02) {*5}
feĉo : ŝlimeca substanco, kiu kolektiĝas foje sur fundo de botelo da vino, biero,...; plej malŝatinda parto de io {9}
federacio : asocio de asocioj; asocio de ŝtatoj, kiuj al ekstero prezentas sin kiel unu ŝtaton {9}
feki : eligi ekskrementojn {X}
fekunda : multe naskanta; multe produktanta (tero, aŭtoro) {X}
felo : haŭto de besto (kun la haroj) {8}
feliĉa : * ĝoje kontenta; ĝoja, ĉar havas ĉion bezonatan {*2}
felto : ŝtofo ne teksita, el kunpremitaj haroj aŭ fibroj {9}
femuro : la parto de la kruro inter la kokso kaj la genuo {X}
fendi : per forto disigi, fari fendon (en ligno,...) {8}
fendo : mallarĝa, sed longa truo (en muro,...); loko, kie diskrevis aŭ disiĝis iu materialo (ligno,...) {8}
fenestro : * truo en muro (kun vitro) por tralasi lumon aŭ por trarigardi; fako sur komputila ekrano {*3}
fenomeno : natura okazaĵo aparte priparolata kaj nomata; io atendebla, kio okazas dum fizika aŭ ĥemia eksperimento; tre speciala okazaĵo {9}
fero : * plej uzata metalo (Fe) {*4}
ferdeko : unu el la horizontalaj ebenoj (plankoj) de ŝipo {X}
ferio : libera tago, kiam oni ne devas labori; ferii: ĝui ferio(j)n; pasigi sia(j)n ferio(j)n (ie/iel) {7}
fermi : * igi ne en- aŭ elirebla (pordon, ĉambron, sakon,...); forigi interspacon (fermi kurtenon, rondon, zonon, cirkviton, libron,...); ĉesigi, fini (diskuton, kunvenon,...) {*3}
fermenti : ŝanĝiĝi, malkomponiĝi sub influo de fermento (iu el certaj organikaj substancoj), bakterio, ŝimo,... {X}
fervojo : transportsistemo per vagonaroj sur reloj (trajnoj), por pasaĝeroj kaj por varoj (fer/voj/o) {X}
fervora : tre kaj kore penanta (por helpi iun, por atingi ion,...) {8}
festi : * (kune) fari agrablegajn aferojn, pro io {*4}
festeni : feste manĝi; festeno: luksa, abunda, festa manĝo {8}
fi- : [malbona, malica, malnobla] (precipe pri karaktero) (fi- kaj -aĉ-: fihundo estas nefidinda kaj eble neatendite mordas - hundaĉo malbele aspektas kaj eble tro bojas) {9}
fi! : [voko: malbele!, malnoble!] {9}
fianĉo : estonta edzo {7}
fibro : pli-malpli fadenforma parto de besta karno aŭ de planto (aŭ home (ĥemie) farita, ekzemple: nilona) {X}
fidi : kredi, ke iu faros bonon; kredi, ke io sukcesos; kredi, ke iu/io protektos; pensi, ke io estas certa {7}
fidela : * kiu ĉiam helpas kaj defendas sian amikon; kiu neniam agas kontraŭ tiu aŭ tio; precize konforma {*6}
fiera : * tre konscia/kontenta pri siaj meritoj kaj faroj {*6}
figo : manĝebla "frukto", kvazaŭ saketo kun semoj, de iuj figo-arboj (Ficus carica,...) {9}
figuro : videbla formo; simbola formo; klariga desegnaĵo; skulptaĵ(et)o; simbola vort-uzo {7}
fikcio : io elpensita; elpensita rakonto; neveraĵo konsiderata kiel veraĵo {9}
fiksa : * senmove ligita al io, ĉar alfiksita, aŭ senmove ligita, ĉar ĝi neniam estis aparta; neŝanĝebla {*5}
fiksi : * senmovigi per ligo, gluo, najlo,...; firme decidi (daton, horon, kunvenlokon, prezon, signifon...) {*5}
filo : * vira ido (rilate al liaj gepatroj) {*3}
filiko : iu el senfloraj herboj aŭ arboj kun spirale malvolviĝantaj folioj, sur kiuj estas ĝiaj sporoj (Filicopsida) {X}
filmo : bendo kun bildoj projekcieblaj; bendo sur kiun oni faras bildojn projekcieblajn aŭ fotojn; rakonto fotografita per moviĝantaj bildoj; filmi: fotografi moviĝantajn bildojn sur filmo (aŭ sur magneta bendo, disko,...) {7}
filtri : pasigi likvon tra penetrebla tavolo (filtrilo), por disigi la likvajn kaj nelikvajn partojn; pasigi lumon tra iu tavolo aŭ (vitra) plato por haltigi parton de la (kolor)radioj {X}
fini : * igi kompleta; baldaŭ ne plu fari; fari/konsistigi la lastan parton; ĉesigi; finiĝi: esti en sia lasta parto; ĉesi; fino: lasta parto aŭ momento; ĉes(ig)o; fin(aĵ)o: ekstremaĵo {2}
financo : monrimedoj; stato de en- kaj elspezoj; mon-aferoj; financi (ion): havigi monrimedojn (por iu agado) {8}
fingro : * movebla elstara parto de mano aŭ piedo {*3}
firma : * ne (facile) ŝancelebla, forpuŝebla, enpremebla aŭ malfiksebla; ne ŝanĝiĝema; konstanta; ne elasta; ne akveca {*6}
fiŝo : * besto kun skvama haŭto kaj naĝiloj, vivanta en akvo, movanta sin naĝante (Pisces) [karpo, haringo, ezoko,...]; fiŝ(kapt)i: (provi) kapti fiŝojn {*4}
fiziko : scienco pri korpoj kaj tio, kio okazas al ili sen ŝanĝo de ilia molekula strukturo; la materia aspekto {8}
flago : * tuko diverskolora kiel simbolo de lando,... {*6}
flagri : eligi nekonstantan, moviĝantan lumon (flamoj ofte flagras) {9}
flamo : hela brilo de brulantaj gasoj (el fajro) (lumo kaj varmego); flami: eligi flamojn; brili kvazaŭ flamo {7}
flamengo : granda vadbirdo (ofte rozkolora; longaj kruroj kaj kolo; kurba beko por elkribri bestetojn) (Phoenicopterus) {X}
flanko : * dekstra aŭ maldekstra, antaŭa aŭ malantaŭa parto, surfaco aŭ rando; korpoparto inter brako kaj kokso {*2}
flari : senti (odoron) per la nazo {8}
flati : troe aŭ false laŭdi por plaĉi al iu {9}
flava : * kun koloro de matura citrono, kun koloro simila al tiu de oro; ovoflav(aĵ)o: flava interna parto de ovo {*5}
flegi : * prizorgi malsanulojn; zorge atenti {*6}
fleksi : kurbigi; faldi; fleksiĝi: (ankaŭ:) ŝanĝi opinion {8}
fliki : ripari ion, surkudrante aŭ surgluante pecon {9}
flirti : flugeti (papilio); moviĝi tien kaj reen en aero (haroj, flago); amindumi ne celante daŭran ligon {8}
floro : * parto de planto, ofte kolora, en kiu estas ĝiaj generiloj; flori: disvolvi florojn; prosperi {*4}
floso : objekto el kunligitaj trunkoj aŭ traboj por transporti homojn,... sur akvo; flosi: resti sur akvo, ne subakviĝante; veturi per floso; flosigi: transporti per floso (aŭ kiel floson (arbotrunkojn)) {7}
flui : * moviĝi de unu loko al alia (pri likvo aŭ gaso); seninterrompe moviĝi (komunikado, parolo,...) {*5}
flugi : * sin movi en aero, kiel birdo aŭ insekto; moviĝi en aero per aparato (aviadilo, balono, helikoptero,...) {*3}
fluido : likvo aŭ gaso, ne solido {9}
flustri : mallaŭte paroli (por ke ne ĉiuj aŭdu) {9}
fluto : rekta, tuboforma blovinstrumento {X}
foiro : granda komerca kunveno kun multaj vendistoj {8}
fojo : * unu okazo de faro aŭ fariĝo (io okazas unu fojon aŭ ripete plurajn fojojn); foje: unu fojon; (tre) malofte {*2}
fojno : sekiĝintaj aŭ sekigitaj herboj {7}
foko : iu el mar-mamuloj kun hara felo (Phocidae) {X}
folio : * plata, ne-ligna, elstara parto de planto (ofte verda); peco da papero aŭ alia maldika plata materialo; foliumi (libron): rigardi (ne vere legi) folion post folio {*5}
fono : tio, kio estas malantaŭ io {X}
fondi : starigi, konstrui ion (estante la unua, kiu tion faras); fondaĵo: kapitalo por (mon-)apogo al iu celo {8}
fonografo : malnova gramofono (kun cilindroj, ne diskoj) {8}
fonto : * loko, kie venas akvo el tero; tio, el kio venas io; tio, de kio oni ekhavis informon; fonti: eliĝi el fonto {*5}
fontano : ornama instalaĵo kun supren ĵetiĝanta kaj ŝprucanta akvo {9}
for : * al malproksima loko (iri for aŭ foriri, ĵeti for aŭ forĵeti); ne (plu) ĉi tie (esti for); (fore: malproksime) {*1}
foresti : ne ĉeesti, kie kaj kiam oni estas supozata ĉeesti; manki (for/est/i) {9}
forgesi : * ne memori; perdi el memoro; ne pripensi {*4}
forĝi : prilabori metalon per fajro kaj frapado {7}
forko : * manĝilo kun pikiloj; (forkego: por pajlo,...) {*6}
formo : * videbla, palpebla ekstera aspekto (bela, taŭga, kvadrata, ronda, anguleca,...); formi: doni formon; konsistigi; form(uj)o: en kio io mola ekhavas formon {*2}
formala : farata/farita laŭ la reguloj (pri la formo, vortumo,...) (formala peto: eble skriba, en kvin ekzempleroj, kun subskribo de atestanto,...; formala kunveno: anoncita kaj farata laŭ la reguloj de la asocio,...) {X}
formiko : insekto vivanta en grandaj bone organizitaj popoloj sub tero aŭ en mem farita monteto (Formica,...) {9}
formulo : difinita, preskribita esprimo; simbola skribformo en scienco (H2O estas la formulo por akvo); formuli: precize vortigi; formularo: papero kun demandoj precize formulitaj, apud kiuj oni skribu respondojn ankaŭ precize formulitajn {9}
forno : * fajrujo en domo, por kuirado, bakado aŭ hejtado {*6}
forpreni : preni ion de tiu, kiu havas ĝin, aŭ de la loko, kie ĝi estas (tiel ke ĝi poste estas for) (for/pren/i) {X}
forta : * tre kapabla por puŝi, tiri, levi, rezisti; posedanta siajn ecojn en granda grado {*2}
fortika : firma, rezista, malfacile difektebla {7}
fosi : * fari truon en tero, elprenante teron per ilo (fosilo) {*6}
foso : * (longa) truo en tero, farita per fosado {*6}
fosto : alta, granda peco de ligno (vertikale metita) {8}
foto : fotografaĵo; foti: fotografi; fotilo: foto-aparato {X}
fotelo : seĝo kun apogiloj por la brakoj; brakseĝo {9}
fotografi : fari bildojn (fotografaĵojn = fotojn) per lumo (ankaŭ: foti) {7}
frago : (ruĝa) sukoplena karneca frukto de malalta planteto (Fragaria) je kies ekstera flanko estas semoj {8}
frako : ceremonia jako kun malantaŭe du baskoj {9}
frakasi : tute rompi (je malgrandaj pecoj) {8}
frambo : (ruĝa aŭ flava) "frukto" (konsistanta el multaj fruktetoj) de pikanta arbusto (Rubus idaeus) {8}
frandi : manĝi ion por plezuro, pro la bona gusto, ne pro malsato; frandaĵo: [bombono, ĉokolado, glaciaĵo, torto,...] {7}
frapi : * (subite) forte tuŝi per mano aŭ io alia {*4}
frato : * vira ido de la samaj gepatroj (rilate al alia ido) {*3}
fraŭdi : trompe alproprigi ion pri kio iu alia havas rajton {X}
fraŭlo : * viro ne (jam) edziĝinta {*3}
frazo : vortoj kune farantaj eldiron ("Li sidis tie, kiam ŝi eniris kaj mi salutis ŝin." kaj "Jen mi!" estas frazoj) {9}
fremda : * nekonata; de alia loko; nepropra {*4}
freneza : perdinta la prudenton; mense malsana {7}
freŝa : * nova, ne malboniĝinta; ĵus farita aŭ rikoltita {*5}
fripono : trompanto; ruza ŝtelisto;... {9}
friti : prepari manĝaĵon en graso aŭ oleo per varmego {8}
frizi : prilabori kaphararon por ke ĝi aspektu bela {8}
fromaĝo : * firmigita (parte senlikvigita) produkto el lakto {*6}
fronto : la antaŭa parto de batalpreta armeo; la linio inter du batalantaj armeoj; la linio inter du malsamaj veterspecoj; la antaŭa parto de io {9}
frosto : forta malvarmo (sub 0 gradoj Celsiaj); frostas: la temperaturo estas sub 0°C; frosti: esti en frosta stato; frostigi: fari ion glacie malvarma; frostiĝi: rigidiĝi pro malvarmo {7}
froti : premante ŝovi ion tien kaj reen sur surfaco de io alia {7}
frua : * antaŭ la kutima aŭ fiksita tempo; je la komenco {*3}
frukto : * parto de planto, kiu enhavas semojn [citrono, pomo, banano, oranĝo, vinbero,...] {*3}
frunto : * supra antaŭa parto de vizaĝo, inter okuloj kaj hararo {*6}
fuĝi : forkuri (pro danĝero) {9}
fulgo : nigraĵo el fumo de fajro {8}
fulmo : brila fajra streko en ĉielo pro elektro inter nuboj (kaj tero); fulmotondro: vetero kun fulmo kaj tondro {7}
fumi : * elblovi fumon; ensuĉi kaj elblovi fumon de brul(et)anta tabako aŭ alia herbo {*6}
fumo : * varma aero, gasoj kaj malpuraĵoj, kiuj de fajro iras en aeron {*6}
fumaĵi : elmetadi viandon aŭ fiŝon al fumo, por fari ĝin konservebla (fum/aĵ/i) {X}
fundo : * parto de io, plej malproksima al ĝia malfermaĵo aŭ al ĝia enirejo; plej profunda parto (de rivero, puto, groto,...) {*5}
fundamento : masonaĵo en tero kiel bazo de konstruaĵo; la firma bazo de io; Fundamento: bazo de Esperanto (1905) {8}
funebro : malĝojo pro morto; malĝojo pri mortinto; funebri: senti, montri funebron {8}
funelo : ilo kun larĝa malfermaĵo supre kaj tubeto malsupre, por pli facile verŝi likvon en botelon,... {9}
fungo : ne-verda, senflora, senfolia sporo-planto, kreskanta el ŝlimecaj fadenoj (subteraj, en putranta ligno,...) (Fungi) {9}
funkcio : servo, laboro, agado, kiun iu (aŭ io) faru (la funkcio de kelnero estas alporti manĝaĵojn kaj trinkaĵojn; la funkcio de kasisto estas enkasigi pagojn; la funkcio de la nazo estas spiri kaj flari; la funkcio de horloĝo estas montri la (ĝustan) horon); funkcii: plenumi funkcion; agi laŭ sia funkcio {8}
funto : diverslanda mezuro de pezo, egala al proksimume duona kilogramo; malnova nomo de iuj mon-unuoj {8}
furaĝo : (herboj kiel) nutraĵo por bestoj {9}
furioza : (ne sinrege) kolerega {9}
fuŝi : malbonigi ion aŭ malbone fari ion, pro senzorgeco (laŭvola aŭ ne laŭvola) {9}
futbalo : piedpilk-ludo; futbali: ludi futbalon {X}


- g -    [ ^ a-b-c- ^ ]

gaja : * ridema, senzorga {*4}
gajni : * ricevi, ĉar oni ion bone faris; esti la plej kapabla, lerta aŭ bonŝanca en konkurso (kaj do gajni premion) {*4}
galo : amara likvaĵo el hepato {9}
galoŝo : (kaŭĉuka aŭ plasta) vesto por surmeti sur ŝuoj por ŝirmi ilin kontraŭ malseko (superŝuo) {9}
ganto : manvesto (kontraŭ malvarmo aŭ por protekto) {8}
garaĝo : ŝirmejo aŭ riparejo por aŭtoj aŭ aŭtobusoj {8}
garantii : preni sur sin la respondecon pri iu/io; certigi, ke io okazos (riskante punon aŭ pagon, se tio ne okazos) {8}
garbo : fasko da falĉita greno (maniero por provizore starigi falĉitan grenon sur kampo) {9}
gardi : * atenti kaj fari ĉion por ke ne okazu io malbona al iu/io; gardilo: (ankaŭ:) kiu interrompas elektran cirkviton {*5}
garni : almeti ion al io por plibonigi, plifortigi, kompletigi ĝin; almeti ornamaĵon al io {9}
gaso : * io ne solida kaj ne likva (akvo je malpli ol 0 gradoj Celsiaj estas solido (glacio), inter 0 kaj 100°C likvo (akvo), super 100°C gaso (vaporo)) {*6}
gasto : * iu kiu vizitas iun aŭ dum iom da tempo loĝas ĉe iu (amike); gasti: loĝi ĉe iu kiel gasto; gastigi: akcepti iun kiel gaston; gastejo: (simpla) hotelo, restoracio,... {*6}
gazo : tre maldense teksita ŝtofo (ankaŭ el metalo) {X}
gazeto : * papero kun multaj skribaĵoj (novaĵoj, artikoloj), aperanta regule (unu fojon en tago, unu fojon en semajno,...) {*4}
ge- : * [la du seksoj kune] (geknaboj, gefiloj, gesinjoroj,...) {*0}
gelateno : senforma, (preskaŭ) senkolora, sengusta substanco, farita el besta karno aŭ ostoj aŭ el fruktoj (uzata en teĥniko, por bredi bakteriojn, por densigi manĝaĵojn,...) {9}
generi : naskigi (viro ne naskas, sed generas idon); estigi {X}
generacio : aĝogrupo; ĉiuj homoj proksimume samaĝaj vivantaj samtempe; nasko-ŝtupo (geavoj - gepatroj - gefiloj - genepoj -...) {9}
generalo : plej alta armeestro {9}
genio : eksterordinara kapablo krei, inventi,...; bona aŭ malbona spirito (diaĵo); geniulo: iu eksterordinare kapabla {8}
gento : popolo samdevena; aro da familioj devenantaj de la samaj prauloj {9}
genuo : * la artiko por fleksi la kruron; ĝia antaŭa ekstera flanko; genui: stari sur la genuoj {*5}
geografio : (scienco pri) la aspekto de Tero, ĝiaj landoj kaj regionoj,... {9}
ges., ges-roj : gesinjoroj {X}
gesti : fari movojn per mano(j), brako, kapo (por esprimi senton aŭ por komuniki ion); gesto: unu tia movo {8}
gimnastiko : ekzercado de la korpo per movoj {X}
gingivo : la karno de la buŝo, en kiu staras la dentoj {X}
gipso : pulvoro (CaSO4), kiu kun akvo firmiĝas (por bandaĝi rompitajn ostojn kaj por fari statuetojn, reliefaĵojn) {X}
girlando : ornama longa plektaĵo el floroj, folioj, paperoj,... {9}
gisto : eta fungo (alkoholigas sukeron kaj ŝveligas paston) {X}
gitaro : instrumento kun 5-7 kordoj sonigataj per fingroj {X}
glacio : * solida akvo (malpli varma ol 0°C); glaciaĵo: frostigita dolĉaĵo el akvo aŭ lakto (kremo), siropo, fruktoj,... {*5}
gladi : glatigi vestojn per varm(eg)a ilo (gladilo) {8}
glano : kverkofrukto; (ankaŭ:) la ekstremaĵo de peniso {X}
glando : iu part(et)o en korpo de homo aŭ besto, aŭ en planto, kiu produktas likvon {X}
glaso : * vitra trinkujo (vinglaso, akvoglaso,...) {*4}
glata : (surfaco) tre ebena, sen elstaraĵoj; okazanta sen malhelpoj, sen rezisto {7}
glavo : longa duflanka (dutranĉa) tranĉilo kiel batalilo {9}
gliti : * movi sin/moviĝi per ŝovado sur tre glata surfaco; ŝoviĝi sur tre glata surfaco; movi sin/moviĝi tuŝante la teron (aŭ neĝon, aŭ glacion) sen radoj {*6}
globo : objekto en formo de perfekte ronda pilko; objekto kun surfaco, el kiu ĉiuj punktoj estas same (mal)proksimaj al la centro; terglobo: nia planedo Tero {7}
gloro : admirego, laŭdego; glori: honoregi iun per laŭdoj {8}
gluo : substanco, kiu post sekiĝo fiksas unu aferon al alia; glui: fiksi per gluo; (algluiĝi: ankaŭ sen gluo) {7}
gluti : traigi el buŝo tra gorĝo al ezofago {8}
gobio : malgranda Eŭropa kaj Azia riverfiŝo (Gobio) {9}
golfo : parto de maro grandparte ĉirkaŭita de tero {8}
gorĝo : interna parto de la kolo; antaŭa ekstero de la kolo {7}
gorilo : plej granda hom-simila simio (Gorilla) {X}
gracia : plaĉa pro movoj, gestoj,... {7}
grado : kiomo (kiom aŭ kiel ...a io aŭ iu estas); mezuro por temperaturo (je 100 gradoj Celsiaj, akvo bolas) (simbolo: °); mezuro por angulo (1/360 de cirklo); unu el (iel) difinitaj dividoj de progresado, evoluo, salajro, rangoj, laborpostenoj, studrezultoj,... {7}
grajno : grenfrukteto; seka semo; globforma eta objekto {8}
gramo : 0,001 kilogramo [mezuro por maso kaj pezo] {9}
gramatiko : reguloj de iu lingvo pri ĝusta kunmeto de (vortoj kaj) frazoj {9}
gramineo : iu el herboj (altaj aŭ ne) kun mallarĝaj folioj kaj maldika rekta tigo (i.a. kanoj, grenoj) (Gramineae) {X}
gramofono : aparato por aŭdigi sonon per diskoj {X}
granda : * pli multe ol ordinare (laŭ mezuro, kvanto, grado,...); (kun granda) mezuro en ĉiuj direktoj (longo, alto, larĝo); ampleksa; kun multaj anoj (popolo, asocio,...) {*2}
grandioza : belega, bonega, impresega {9}
graso : * facile ŝmirebla kaj fandebla substanco [butero, oleo,...]; grasa: kun multe da graso; (pri literoj: dike presitaj) {*6}
grati : fari striojn (sur haŭton) per ungoj aŭ io alia, ekzemple ĉar jukas; degrati: tiel forigi ion de iu surfaco; skrapi {9}
gratuli : bondeziri pro okazaĵo aŭ atingaĵo {8}
grava : * kun granda influo; kun multaj sekvoj; tre atentinda {*2}
graveda : havanta idon en sia ventro (en la utero) {9}
grego : brutaro; paŝtbestaro (ŝafaro, bovinaro,...) {9}
greno : * herbo, kies semojn oni muelas por fari farunon, por el ĝi fari manĝaĵojn [tritiko, sekalo, sorgo,...] {*5}
grio : krude (ne fajne ĝis faruno) muelita/pistita greno {X}
grimaci : fari strangajn movojn per la vizaĝaj muskoloj {9}
grimpi : supreniri malfacile (en arbon, sur rokon,...) {7}
grinci : eligi akran malagrablan sonon pro frotiĝo (de metalo sur metalo, de metalo sur vitro, de dento sur dento,...) {9}
gripo : epidemia malsano (laceco, kapdoloro, kataro,...) {9}
griza : * kun koloro de cindro; inter nigra kaj blanka {*5}
groto : truego, kavaĵo en monto {9}
gruo : granda migra birdo kun longa maldika kolo, longaj maldikaj kruroj kaj longa pinta beko, ofte griza, kun laŭta trumpeteca voko (Grus); maŝino por levi objektojn, konsistanta i.a. el longa brako, je kies fino la objektojn levas ŝnuro aŭ kablo {9}
grumbli : montri malkontenton per (ne tre klaraj) vortoj {9}
grundo : la supra parto de tero, rigardata kiel taŭga (aŭ ne) por kreskigado de utilaj plantoj {7}
grupo : * (malgranda) aro da homoj, bestoj aŭ aĵoj; grupigi: kunigi en grupon; grupiĝi: fariĝi grupo {*5}
gudro : pli-malpli fluida, glueca nigra substanco restanta post distilado de karbo, ligno,... {9}
gujavo : tre aroma frukto de varmlanda arbo (Psidium) {X}
gumo : glueca substanco el iuj arboj; kaŭĉuko; bloketo el gumo aŭ kaŭĉuko uzata por forviŝi krajonajn skribaĵojn,... {9}
gusto : sensaĵo en la buŝo [dolĉa, amara, acida, sala]; ies kriterioj por (mal)ŝati; gusti: kaŭzi sensaĵon en la buŝo {7}
gustumi : rimarki la guston de io; preni iom da io por provi, kiel ĝi gustas (gust/um/i) {9}
guŝo : longeca semujo kun unu aŭ du vicoj da semoj, de iuj plantoj (ekz. fazeolo, pizo, tamarindo, ternukso) {X}
guto : * ero da likvo; akvero; guti: fali kiel gutoj; fali guton post guto {*6}
gvardio : (armea) gardistaro {9}
gvidi : * montri al iu, kien iri aŭ kion fari {*6}


- ĝ -    [ ^ a-b-c- ^ ]

ĝardeno : * loko apud domo, kie oni kreskigas plantojn (por manĝo aŭ por ornamo); (ankaŭ:) parko {*4}
ĝemi : esprimi dolorajn sentojn per neklaraj sonoj {7}
ĝemelo : dunaskito: unu el du samtempe naskitaj infanoj de la sama patrino; (simile: trinaskito,...) {9}
ĝeni : * (iom) malhelpi al iu; ĝeni sin: ne kuraĝi, honteti {*6}
ĝendarmo : (ŝtata) policisto {9}
ĝenerala : * ofte kaj multloke vidata, aŭdata, farata,...; same aplikebla al pluraj grupoj, kategorioj,... {*6}
ĝentila : * bone kondutanta laŭ ĝenerale akceptataj normoj, laŭ socie akcepteblaj "bonaj manieroj" {*6}
ĝermo : io, kio fariĝos (post kreskado kaj evoluado) besto, planto,...; komenca elemento de io; etaĵo kaŭzanta malsanon; ĝermi: ekkreski {9}
ĝi : * tiu objekto, besto, planto, ideo, (infano, kiam la sekso ne gravas) {*1}
ĝibo : (grasa) elstaraĵo de dorso de iuj bestoj (ekzemple: kamelo); elstaraĵo de dorso de homo pro miskresko {9}
ĝirafo : remaĉanta mamulo en Afriko, kun tre longa kolo (Giraffa) {X}
ĝis : * [atingo] (ni iris ĝis la arbaro: ne en la arbaron); ne post (ĝis la tria horo: ne plu post la tria horo); inter ĉi tiu loko kaj tiu loko (ĝis la arbaro estas kampoj); inter ĉi tiu tempo kaj tiu tempo (de la kvara (horo) ĝis la oka (horo) mi laboris); "ĝis!", "ĝis revido!": saluto ĉe foriro {*1}
ĝoji : * havi tre bonajn sentojn pri io; esti feliĉa pro io {*2}
ĝui : senti grandan plezuron; ricevi plezuron/utilon de io {7}
ĝusta : * tiel, kiel devas esti; senerara {*4}


- h -    [ ^ a-b-c- ^ ]

ha! : * [voko: surprizo] (ha lo!: voko tra telefono) {*1}
hajlo : globetoj da glacio, falantaj el ĉielo; hajlas: (el la ĉielo) falas hajlo {8}
haki : tranĉi aŭ fendi per frapo(j) de akra ilo (hakilo) {7}
halo : granda ejo kun tegmento (por bazaro, foiro, sporto,...); ĉambrego {9}
halti : * ĉesi moviĝi, iri, agi; interrompi sian iradon aŭ veturadon; (provizore) ne plu iri aŭ veturi; haltejo: loko, kie kutime haltas trajno, tramo, aŭtobuso,... {*3}
hangaro : konstruaĵo por ŝirmi aviadilojn aŭ aliajn aerveturilojn {9}
haro : * fadenforma kreskaĵo sur la haŭto de homo aŭ de iuj bestoj (ĉe homoj multaj haroj kreskas sur la kapo, tial pri homoj "hararo" kutime signifas "ĉiuj kapharoj kune") {*3}
haringo : migra marfiŝo (Clupea harengus) {9}
harmonio : kombino de sonoj agrabla por aŭskulti; plaĉa aranĝo de la partoj de tuto; harmonii: esti en harmonio {9}
harpo : granda instrumento multkorda, sonigata fingre {X}
haŭto : * la surfaco de homa aŭ besta korpo; la ekstera tavolo de io {*6}
havi : * posedi; esti kun; ne esti sen {*2}
haveno : ŝirmita loko por en- kaj elŝarĝado de ŝipoj {7}
havigi : doni, disponigi,... (hav/ig/i) {9}
hazardo : kiam io okazas sen plano, intenco, volo, reguleco {9}
he! : [voko por tiri atenton] {8}
heĝo : barilo, ŝirmilo el plantoj {9}
hejmo : * la propra aŭ familia loĝejo; famili(ec)a restadejo {*3}
hejti : * varmigi domon; fari varmon por produkti ion {*6}
hektaro : 10.000 kvadrataj metroj {9}
hela : * luma, prilumita (pri koloro: ne miksita kun nigro; miksita kun blanko) {*4}
helico : linio sur la ekstero de cilindro de malsupre oblikve supren (kiel ĉe ŝraŭbo); rotacianta aparato ŝraŭboforma (aŭ kun oblikvaj elstaraĵoj) por movi ŝipon, flugmaŝinon, akvon, aeron,..., aŭ por esti movata de akvo, aero aŭ vaporo {X}
helikoptero : flugmaŝino, kies helico samtempe levas la maŝinon kaj antaŭenmovas ĝin {9}
helpi : * faciligi ies laboron; kune fari; esti utila por {*2}
hepato : organo en la korpo de homo aŭ besto, kiu produktas multajn ĥemiaĵojn (hepar) {9}
hepatito : iu el infektaj hepato-inflamoj (flava okulblanko) {X}
herbo : * (kutime verda) planto sen lignaj partoj {*5}
heredi : ricevi ion post morto de iu; ekhavi iujn ecojn, kiujn havas aŭ havis (unu el) la gepatroj aŭ geavoj {8}
heroo : homo kiu faris eksterordinare grandajn farojn; ĉefa persono de rakonto, teatraĵo,... {8}
heroldo : antaŭanoncanto; heroldi: antaŭanonci {9}
heziti : ne esti certa; ne kuraĝi; ne scii, ĉu fari aŭ ne fari {7}
hieno : hundo-simila striita/makulita rabobesto (Hyaena,...) {X}
hieraŭ : * en/dum la tago antaŭ la nuna tago {*1}
higieno : scienco pri la rimedoj por konservi la sanon; (observado de) reguloj por preventi malsaniĝon {9}
himno : solena kanto (preĝeja, nacia,...) {9}
hirudo : sangosuĉa vermo en sensala akvo (Hirudo) {X}
hirundo : birdo kun longaj, pintaj flugiloj (Hirundo, Delichon,...) (iuj konstruas neston el koto sur muro) {7}
historio : * (rakontoj pri) tio, kio okazis {*4}
histriko : mamulo kovrita de longaj pikiloj (Hystrix,...) {X}
ho! : * [voko: miro, atentu!] {*1}
hodiaŭ : * en/dum la nuna tago; en/dum ĉi tiu tago {*1}
hoko : fiksilo en formo de "J" aŭ "L"; hoki: kapti, fiksi per hoko; hok(et)o: supersigno (ŭ, č) aŭ subsigno (ç, ą) {8}
hokeo : iu el teamosportoj kun pilketo kaj kurbaj bastonoj {X}
homo : * (Homo sapiens); viro aŭ virino aŭ knabo aŭ knabino; la homaro: ĉiuj homoj sur Tero {*2}
honesta : * ne mensoganta; parolanta la veron; faranta tion, kion oni devus fari {*6}
honoro : * granda estimo montrata de aliaj al iu; sento pri sia estimindeco/valoro; honori: montri grandan estimon {*6}
honti : * havi malbonan senton pro farado aŭ pensado de io malbona, malbela, malhonora,... aŭ pro nefarita devo {*6}
horo : * 60 minutoj [mezuro por tempo]; (la horo: la (nuna) punkto en tempo: kioma horo estas? la dua kaj duono) {*3}
horaro : antaŭe difinita plano pri: horoj de forveturo de trajnoj, aŭtobusoj,...; horoj de servado, oficado,... (hor/ar/o) {X}
hordeo : greno de malvarma modera klimato, interalie uzata por fari bieron (Hordeum vulgare) {9}
horizonto : la limo inter ĉielo kaj tero, vidata de malproksime {9}
horizontalo : linio paralela al la surfaco de senmova akvo {9}
horloĝo : * mezurilo de tempo; objekto, kiu montras la horon kaj la minutojn (per montriloj aŭ per ciferoj) {*5}
hormono : substanco produktita en glando, transportata per la sango al organo, al kies funkciado ĝi efikas {X}
hospitalo : malsanulejo, kuracejo {8}
hotelo : domo, kie vojaĝantoj povas loĝi (kontraŭ pago) {7}
hufo : la piedo (fakte: ungo) de ĉevalo, azeno, ŝafo,... {8}
humana : homeca; akceptebla inter homoj {9}
humida : malseketa; vapor-enhava (aero) {8}
humila : malfiera; pensanta, ke aliaj homoj estas pli bonaj {7}
humoro : animstato [ĝoja, malĝoja, gaja, malgaja, kolera,...] {7}
hundo : * kvarpieda besto ĉe homoj (Canis familiaris) (bojas: "boj-boj", "vaŭ-vaŭ" aŭ "ef-ef") {*4}


- ĥ -    [ ^ a-b-c- ^ ]

ĥaoso : tre granda malordo {X}
ĥemio : scienco pri la konsisto de materiaj substancoj kaj pri la ŝanĝoj en ilia interna (molekula) strukturo {8}
ĥolero : infekta malsano (senfebra likva lakso, vomado,...) {X}
ĥoro : kantistaro, kantantaro; grupo da homoj, kiuj samtempe, kune diras ion (en teatraĵo,...); (ĥore: ĉiuj kune) {9}


- i -    [ ^ a-b-c- ^ ]

-i : * [ago/stato] [verbo] (mi ŝatas kanti; li volas salti; ŝi povas naĝi; li kutimas pagi kontante; estas bone, atendi iom; sufiĉe dormi estas necese; bonvolu eniri; tempo por manĝi; loko por dormi;...) (biciklo: bicikli - mi biciklis al la urbo; kontenta: kontenti - mi tre kontentas pri tio; adiaŭ: adiaŭi - li adiaŭis min en la stacidomo; ĉirkaŭ: ĉirkaŭi - ili tute ĉirkaŭis min;...) {*0}
i.a. : inter aliaj; interalie {X}
ia : * de nedifinita (aŭ ne menciata) speco; iuspeca {*1}
iafoje : en iuj specialaj (nun ne menciataj) okazoj (ia/foj/e) {9}
ial : * pro iu kaŭzo aŭ motivo {*6}
iam : * en nedifinita (aŭ ne menciata) tempo; ne nun {*1}
-ido : * [infano; juna besto] (idoj: infanoj; posteuloj) (ĉevalido, ŝafido, reĝido, Napoleonidoj,...) {*0}
ideo : * penso; io en kapo; unua penso pri io farota {*4}
idealo : perfekteco neniam atingebla; nobla celo {8}
identa : tute sen diferencoj; tute sama {8}
ie : * en nedifinita (aŭ ne menciata) loko {*1}
iel : * en iu maniero, iumaniere; en iu grado, iugrade {*6}
ies : * de iu(j); apartenanta al iu(j) {*6}
-igi : * [fari -a, -o; kaŭzi ke io/iu -as] (je 100°, akvo bolas, sed homo boligas akvon) (grandigi, ruinigi, kunigi, ridigi, laborigi, surtabligi, enpoŝigi,...); igi: fari, kaŭzi {*0}
ignamo : nutra tuber(eg)o de varmlanda planto (Dioscorea) {X}
ignori : laŭvole malatenti; laŭvole ne aŭskulti, ne rigardi {9}
igvano : Amerika rampulo (granda lacerto) (Iguana,...) {X}
-iĝi : * [ekesti -a, -o; kvazaŭ sin -i; kvazaŭ io/iu -as ĝin/lin/ŝin] (sur horizontala ebeno, iu devas ruli pilkon, sed sur deklivo, pilko ruliĝas) (grandiĝi, ruiniĝi, kuniĝi, puŝiĝi, enfermiĝi, elverŝiĝi,...); iĝi: ekesti, fariĝi {*0}
-ilo : * [instrumento, rimedo] (kutima, ĝenerale uzata ilo por ...-i) (tranĉilo, kudrilo, tondilo,...); (iu el diversaj iloj por ...-i) (manĝilo, skribilo, pafilo, komunikilo,...) {*0}
ilekso : planto kun ledecaj, dornohavaj folioj (Ilex) {X}
ili : * tiuj homoj, bestoj, plantoj, objektoj, ideoj {*1}
ilustri : ornami per bildoj; aldoni bildojn al (skribita, presita) rakonto; klarigi iun rakonton per aldonaj rakontoj {8}
imagi : * vidi en siaj pensoj; formi por si mensan bildon {*6}
imiti : * rigardi, kiel iu alia faras ion, kaj fari same; fari ion saman aŭ similan; imitaĵo: io ne orginala {*6}
imperio : regno (ŝtato) kun multaj popoloj, kies estro (imperiestro) foje sub si havis reĝojn, regantajn pri partoj de la regno; ŝtato reganta aliajn ŝtatojn {8}
impeti : energie ĵeti sin antaŭen {9}
impliki : malebligi aŭ malfaciligi la movojn de iu, ĉirkaŭvolvante ŝnurojn,...; malebligi aŭ malfaciligi agadon per ĉiuspecaj komplikaĵoj {9}
imponi : (provi) kaŭzi admiron aŭ respekton {X}
importi : enporti komercaĵojn en iun landon {8}
imposto : deviga pago de ŝtatano al la ŝtato {8}
impreso : influo al la sensoj aŭ al la koro; sento aŭ imago ekhavita de aŭ pri io/iu; impresi: fari impreson {8}
impulso : ekpuŝo; ekmovo; ekinstigo; momenta kurento {9}
imuna : plene rezista (kontraŭ malsano,...) {9}
-ino : * [virino; (principe) naski-pova individuo] (virino, patrino, knabino, reĝino, ĉevalino, kokino,...) {*0}
inciti : eksciti ies koleron per mokoj, ataketoj,... {9}
-inda : * [estas bone, fari; oni prefere devus fari; merito] (leginda, vidinda, ridinda, puninda, laŭdinda,...) {*0}
indiferenta : montranta neniun preferon; montranta neniun kaŭzon por prefero {8}
indigni : senti koleron pro malnobla, nejusta ago de iu alia {9}
indiĝeno : homo, kies antaŭuloj jam antaŭ multaj centoj (aŭ miloj) da jaroj loĝis en tiu sama regiono aŭ lando {X}
indiki : doni la informo(j)n bezonata(j)n (por fari ion, trovi vojon,...); montri ion farotan; montri iun por ke li/ŝi faru {9}
individuo : unu aparta el multaj similaj (besto aŭ planto); unu homo, ne kiel ano de grupo {9}
indulgi : ne puni ion puneblan; ne tro kritike trakti iun, kiu malbone faris ion; ne tro forte reagi al io (malbona, erara) {9}
industrio : * farado de produktoj el krudaj materialoj {*6}
infano : * juna homo; ido de homo (aŭ besto); filo aŭ filino {*2}
infekti : transdoni ĝermojn de malsano (per aero, akvo, de homo al homo,...) {9}
infero : (religio:) loko, kie loĝas la diablo(j), kaj kien homoj postmorte estas sendataj kiel puno; loko, kie oni forte suferas {9}
inflamo : kiam organo malsane varmiĝas, ŝvelas, ruĝiĝas,... {X}
influi : havi efikon sur pensoj kaj agoj de alia(j) homo(j) {8}
informi : * sciigi (pri io); informiĝi: ekhavi informojn {*6}
infuzi : fari trinkaĵon, trempante foliojn en varmega akvo {X}
-ingo : * [io, en kion oni metas tion (parte), por teni ĝin] (kandelingo, lampingo, ŝtopilingo, glavingo, piedingo,...) {*0}
inĝeniero : homo (diplomito) kiu laŭ sciencaj metodoj faras aŭ estras teĥnikajn laborojn {8}
iniciati : kiel la unua fari ion aŭ proponi ion {9}
injekti : enŝprucigi likvon aŭ gason en ion; enŝprucigi medikamenton en la korpon {9}
inko : * kolora likvo (aŭ pasto) por skribi (aŭ presi) {*5}
inklina : animmovata; kvazaŭ de sia animo puŝata al {8}
inkluziva : enhavanta en si (kiel parton de la tuto aŭ kiel elementon de aro); inkluzive (de): enhavante ankaŭ; enkalkulante {X}
insekto : * besteto kun ses piedoj kaj (ofte) du paroj da flugiloj (Insectae) [muŝo, kulo, papilio, formiko, abelo,...] {*5}
insidi : sekrete prepari trompon aŭ malutilon {9}
insigno : rekonilo portata de homo (por montri membrecon, por montri sian rangon,...) {9}
insisti : daŭre, ripete kaj firme esprimi sian opinion (aŭ peton) al aliaj {8}
inspekti : (ofice, oficiale, komisiite) kontroli la agadon de iu, la funkciadon de io {X}
inspektoro : (ĉef)inspektisto {9}
inspiri : (sen instigo) kaŭzi, ke iu pensas pri io, ekhavas ideon, sentas ion, faras ion iumaniere,... {9}
instali : meti ion ien kaj fari ĉion, por ke ĝi bone funkciu {8}
instanco : aŭtoritato (ŝtata, urba,...) kun juĝa aŭ decida povo (persono aŭ organizaĵo) {9}
instigi :