En ĉi tiu punkto, socialismoj sistemoj kaj movadoj en diversaj formoj kaj epokoj, Pak Ĝung-Hui disvolviĝa diktaturo ŝajnas havi komunan interersojn. Eĉ la Japanio ĉirkaŭ dua mondmilito sugestis ke kontraŭ usona kaj britia imperiismo orienta azia regiono devas vaste kunlabori, ĉu ne? Do faŝismo, naciismo, kaj socialismo tute havis komunan intereson pri nacia disvolviĝo. Kaj ni devas adicii jene novliberisma ŝtato estas la evoluanta formo de disvolviĝa ŝtato en aliaj kondiĉoj.
Amasa intelektoj/babilaĵoj5 Articles
- 2007/03/08 Faŝismo kaj teorio de defendo, kaj socialismo (5)
- 2007/01/04 Barato kaj India (2)
- 2006/12/18 Kiel Esperanto estas evoluanta? (9)
- 2006/12/17 Povo, mono, kaj libereco (2)
- 2006/12/17 Amasa intelekto kaj babilaĵoj (1)
En ĉi tiu punkto, socialismoj sistemoj kaj movadoj en diversaj formoj kaj epokoj, Pak Ĝung-Hui disvolviĝa diktaturo ŝajnas havi komunan interersojn. Eĉ la Japanio ĉirkaŭ dua mondmilito sugestis ke kontraŭ usona kaj britia imperiismo orienta azia regiono devas vaste kunlabori, ĉu ne? Do faŝismo, naciismo, kaj socialismo tute havis komunan intereson pri nacia disvolviĝo. Kaj ni devas adicii jene novliberisma ŝtato estas la evoluanta formo de disvolviĝa ŝtato en aliaj kondiĉoj.
A: Kial India vokas kiel Barato? Ĉu ia aparta kialo estas?
B: Bhaarat estas la landonomo en pluraj el la landaj lingvoj. 'hindio' kaj 'hindujo' kolizias unuflanke kun la lingvonomo 'la hindia', kaj aliflanke kun la religionomo 'hinduismo'. en plurlingva kaj pluretna lando, tiuj nomoj malneŭtralas. Tial la elekto de landonomo, 'barato', kies varianto (bhArat) estas uzata en pluraj el la landaj lingvoj.
A: Dankon! Do, kutime Barata homoj vokas sian landon per Indo aŭ Barato? En Koreio, kutime ni vokas la lando kiel 'Indo'.
B: Kiam oni ne parolas la anglan, oni kutime uzas varianton de la vorto bhaarat. En la angla, oni nomas la landon "India". (Ruse ankaŭ Индия.)
A: Komence kial vi eklernis Esperanton?
B: Mi apudiĝis al Esperanto, komence por nura scivolemo, kaj poste, duonlude, finfine, ame.
A: De scivolemo, tra duonludo, ĝis amo. Ĉi tiu estas poemo!
B: Mi akamis Esperanton kiam mi komencis pensi esperante, ĉar tiam komencis amludo inter mia intelekto kaj la grandioza potenciala esprimivi de Esperanto. Komence jes, sed poste mi koleriĝis pro la troa krokodilado.
A: Kiu krokodilis vin?
B: Ofte Esperantistoj fanatikas pri Zamenhof aŭ pri la "Sankta Fundamento" kaj tion mi tre malaprobas.
A: Ĉirkau ni, sanktigo de Zamenhof facile troviĝas. Tiutempe(B eklernis ekde 1957 jaroj. -per Amelano) kiom da homoj havis tia pensojn? Kaj Kio estas ilia celoj?
B: Nenia lingvo havas kiel Fundamento iu Sankta antikva Biblion. Sed, male, la fundamento de ĉiu etna lingvo estas ties literaturo, verkistoj kaj la komunumo mem.
A: Mi perfekte akordas. Ĉu ili pensas aŭ parolas ke Esperanto finvenkos kontraŭ ĉiuj naciaj lingvoj?
B: Ĉomsky diras: "Esperanto ne estas lingvo, sed vortaro kaj sugesto pri gramatiko." Tio estis sendube vere kiam Zamenhof publikigis Esperanton. Fakte Zamenhof mem ne pretendis inventi lingvon sed nur iniziati. Ĝuste tio evidentigas la genialecon de Zamenhof.
A: Iom da malfacila al mi. Tamen sentiĝs al mi via eldiro vere grave. Do Ĉu Esperanto evoluos de vortaroj kaj gramatiko ĝis lingvo?
B: Grabowski kaj Kabe estas preskaŭ forgesitaj sed sen ili kaj la komencaj grandaj verkistoj Esperanto ne ekzistus.
A: Certe jesos! Ĉu mi povas gajni informojn pri Grabowski kaj Kabe el vi?
B: La nuna Esperanto ne estas frukto nur de Zamenhof, sed ĉefe frukto de la komencaj grandaj tradukistoj. Ne Zamenhof, sed ili mem elektis la plejmulton de la vorto. Ili kreis la komenca Esperant-stilon.
A: Mi komprenas. Mi serĉis Kabe en http://eo.wikipedia.org/wiki/Kabe. Li estis granda tradukisto, ĉu ne? Ĉiam la adorado de homoj estas danĝera kiel en la tradicio de Marksismo, ekzemple Stalin, Kim il song.... Prefere grava estas la kunlaboro de multe da homoj, vi diris tiel, ĉu ne?
B: Mi opinias ke la ĉef-verko de Zamenhof estas la struktura vort-karakterizo de la Esperanto per la "-a -i -o- -e " finaĵoj. Esperanto ankoraŭ vivas nur por la kunlaboro de divers-etnaj kulturoj. Eperanto plu vivos nur se la azianoj pli forte sentigos sian influon.
A: Mi estas azianoj. Mi ŝatas Esperanton kaj diligente studas ĝin. Ĉu vi pensas, ke nuntempa Esperanta movado aŭ vivo aŭ uzado estas aktiva kiel tiatempe(1957~70)? Refere mi volas adicii. Kvankam mi estas azianoj, mi faras mian nur Esperantan blogon poste 2 monatoj ekde lerni Esperanton.
B: Kazimierz " Kabe" Tradukis (ankoraŭ nun oni diras "mirakle" ) La Faraono kiu estas la plej granda pola romano, Kaj Grabowski, majstre tradukis la plej grandan polan poemon. Ambaŭ verkoj estas ankoraŭ nun devige studadaj en la polaj lernejoj.
A: Bonege! Mi studos ilin poste. Do kio estas la persona nomo de Grabowski?
B: La nuna anglomanio influas negative al Esperanto. Tamen ne estas tro malbone ke Esperanto evoluo iom malrapidis. Ĉar Esperanto por fariĝi la vera mond-lingvo devas antaŭxe pli absorbi la spiriton kaj la nuancojn de la ne-eŭropecaj linvoj, precipe la aziaj.
A: Mi pensas ke via vidpunkto estas sincera kaj optimisma kaj kuraĝiga.
B: Antoni Grabowski tradukis "Sinjoro Tadeo" de Adam Mickiewicz(historia epoka poemo).
C: Antoni Grabowski. "Litvo! Patrujo mia! Simila al sano////////Vian grandan valoron ekkonas Litvano Vin perdinte. ////////Belecon Vian mi admiras, vidas ĝin kaj priskribas, ĉar mi hejmsopiras...... pli mi ne konas parkere" (Pollingve mi ankau ne pli memoras).
A: Poste mi volas auskulti vian opinion pri diversajn aferojn. Hodiaŭ mi lernis multe da faktojn, pensojn, kaj opiniojn. Koran dankon pro hodiaŭa afableca respondojn.
B: Amikoj, mi devas paŭzi por tagmanĝo. Ĝis! kaj dankon!
C: Se Vi uzas <da> - tiam la sekvontaj vortoj estas sen akuzativo N.
A: Dankon! Ne forgesos poste.
C: Ĝis - al Vi ambaŭ! Do ankaŭ mi iros for. Ĝis al tiu kiu restas!
A: Korea registaro preventi la manifestacion.
B: Ankaŭ multaj el ni ne komprenas tion, kial Usono devas mantenadi sian soldataron tie en lando, kiu ne militis dum kvindek jaroj. Jen malŝparo pri mono! Ĉu, ĉu? Nu, ŝajne vi tie havas iom alian ideon pri tio, kio estas libereco, ol ni en Usono. Via registaro havas alian ideon, mi celas diri.
A: Sajnas esti diversaj celoj inter usona registaro, usona popolo, korea registaro, kaj korea popolo ...ktp. Kaj tiutempan situacion vi povas vidi en http://amelano.net/entry/Dua-granda-kunsido-kontraŭ-libera-merkata-interkonsento.
B: Ŝajnas al multaj el ni neverŝajne, ke ekonomie malforta lando, kiel estas Norda Koreujo, povas efektive minaci fortan lando, kiel estas Suda Koreujo.
A: Mi pensas ke povo(en registaroj), mono, aŭtonomo estas grava al unu la alian flanko. Norda Koreio estas malforta kiel vi diris. Nur subteno de registaro estas grava al ili. Do Nuntempe konkurenco inter Usono kaj Ĉino estas decida en la problemo de korea duoninsulo.
Unua celo estas lerni kaj kutimigi Esperanton.
Babili kun amikoj instruis al mi ke en babilado valora intelekta kaj senta evoluo okazas.
En babilejo multe da maljunuloj, kiu havas altan kapablon de Esperanto, estas ĉeestanta. Ilia spertoj kaj scioj estas vere grava kaj valora. Mi eksciis kaj lernis multe da aĵojn. Babilejo estas loko, en kio unu speco de amasa intelekto evoluas.
Do mi volas ekstraki kelkaj rigardaĵoj el babilejo. Ĉefe el dialogo inter mi kaj aliaj.
Mi ne klarigos la nomon de paro. Ĉar ĉiuokaze me ne povas gajni permeson aŭ konsenton. Kaj ĉar internacia dialogo mi ne povas sci la politikan kaj leĝan kondicion de ekdiroj. Alivorte por ilia secureco en diversaj senco.
Komprenble, se esti necesa, mi ŝanĝiĝas realan babiladon. Ĉar babilado ne permesas fundan konsideron pro la situacio, en kio iu ĉiam atendas, kaj tial nia ideo ofte ne esprimiĝas akre. Do mia ekstraktaĵoj ne estas faktoj sed fikcioj en severa senco.




댓글을 달아 주세요
Ankaŭ reala socialisma reĝimo havis ŝtato-defendan teorion. Japana prof. Uada Haruki(和田春樹) en sia verko titolita de "La socialismo kiel historio" skribis, ke reala socialisma reĝimo estis milita socialismo en monda malvarmo-milita epoko kiel monda fenomeno.
Mi pensas same kiel vi, ke novliberalisma monda sistemo estas evoluinta kapitalisma sistemo. Grandaj entreprenoj havas influon pli grave ol naci-sxtato. Ĉar supernaciaj entreprenoj estas reganta multitudojn.
Kio estas 'teorio de defendo'? Kial vi inkluzivas "naciismo" kun fasxismo kaj socialismo? Naciismo estas pli gxenerale termino, kvankam la aliaj du aferoj rilatas kun naciismo. Fasxismo kaj stalinismo similas cxar temas pri rapida sociekonomia modernigo. Kion vi referencas "socialismo" estas fakte stalinismo.
Kara Ralph
La vorto "defendo" estas mistajpo de "dependo". Pardonu!
Kaj mi povas akcepti vian rekomendo pri termo. Mi uzis la vorto "naciismo" ĉi tie por referenci la tria monda ŝtatismo, kiu montras fortan naciisman tendencon".
Tamen la pensmaniero kiu reduktas "socialismon", kiu kritikiĝis per mi, kun stalinismo estas nur via.
Koncepto de komunismo havas ankoraŭ potencon. Tamen koncepto de socialismo nepre ne havas potencon. Historie ĉiuj socialismoj nepre ne eliras el naciismo.
Oni ja povas ludi per semnatiko, sed kio pravigas vian konkludon pri socialismo kaj naciismo? Kion signifas "cxiuj socialismoj"? Kaj kia komunismo estas supera termino? Kia potenco havas tiu vorto? Kie?
Kvankam socialismo kaptiĝis en ŝtato, komunismo ne. "ĉiuj socialismoj"? Kompreneble, mi referencas al ekzistintaj socialismaj socioj. Multe da homoj volas savi vian socialisman revon per nei ke ekzistintaj socialismaj socioj estis unu speco de socialismo. Kiel ofte La vorto de STALINISMO uziĝis kiel apologio per Trockiistoj kaj similaj!