[Enkonduko: Mi skribis suban artikolon kiel la kontraŭa respondo al la kritikado de Ralph Dumain. Li diras ke sia artikolo titolita "
Filozofio en Esperantujo - cu blogo blagas?" estas SEVERA kritiko de la
filozofiado de blogisto Amelano. Tamen legantoj sentiĝos, ju pli la klopodo de kritiko iĝas severe des pli ĝi ŝanĝiĝas al RIDINDIGA gesto.]
Nia maljuna kavaliro Ralph Dumain ankaŭ hodiaŭ impetas al Amelano, kiu "kombinas ĉiujn ĝenajn trajtojn de esperantisma kulteco kaj eskapismo,
politika sektismo kaj utopiismo, kaj filozofia modeco kaj stulteco." Tra lia kuraĝega tamen tro malnova okulo, Amelano ŝajnas kiel "kombinado" aŭ "kaĉo" de "stulta filozofio, maldekstrismo, kaj esperantismo." Sed lia okulo ankoraŭ ne perfekte fuŝiĝis. Ĉar lia okulo distingas en la kaĉo du elementojn, ekz. Deleuze kaj Negri.
Tamen tro kuraĝante, li sen singardo tranĉas per lia longan glavo la du filozofojn. Certe laŭ lia imago ili estus specoj de postmodernismo, postuloj de reakcia vitalismo de Nietzche, tial reprezentantoj de politikaj dekstruloj. Kaj bedaŭrinde lia Amelano certe veneniĝis per la fekaĵoj de ili, kiuj elverŝiĝas el Francio.
Nia usona kavaliro Ralph ripete recitas la vorton de "reala mondo". Ekzemple li diras, kvankam teorio devas respondeci "pri la reala mondo", filozofioj de Deleuze, Negri, kaj Amelano ne povas tiel. Laŭ lia simpla kaj malnovega okulo, ilia filozofio "starigas la politikigon de metafizikaj konceptoj kaj la metafizikigon de politikaj konceptoj".
Do, en fakto, kio estas la reala mondo, kiu konsideriĝas per nia kavaliro Ralph kiel la sole grava objekto de teoria analizado? Bedaŭrinde ni ne povas trovi la klarigon pri ĝi. Sen pensi pri lia armeo, li nur svingas la koncepton. Kompatinde, nia kavaliro! Do, por diskuti kun li, ni meme devas ellabori la propran koncepton de "reala mondo" per tio, kion vi kontraŭas. Li kontraŭas vitalismon, obskurantismon, virtualaĵojn, fantaziojn, metafizikaĵojn. Unuvorte, lia reala mondo estas la "empiria mondo" laŭ lia esprimo. Tial li kontraŭas abstraktecan metodon, intuicion ktp. Ĉar por analizi empirian mondon, okulo, kiu estas la organo de percepto, estas sufiĉe. Kial ni devas pensi, afekti, intuici nekomforte kaj malfacile la metafizikaĵojn? Lia teorio estas ne iu por pensi kaj kreadi sed iu por vidi kaj apliki kaj insulti kaj puni. Alivorte lia teorio estas por leĝdoni. Do, lia artikolo pleniĝas de fietikedoj vokanta "-ismojn", insultaj vortoj, enuaj ripetoj. La teorio de nia kavaliro Ralph ĉiam funkcias por haltigi pripensado, por redukti novaĵojn al malnovaĵojn, por nuligi la potencon de kreado. Alivorte lia pensmaniero estas ĵuste la maniero de burokratoj ne nur kapitalistaj sed ankaŭ socialistaj.
Por ĉi tio, ege mirinde, li entiras forte Markson al lia flanko kaj arbitre uzas pensadon de Markso laŭ sia gusto. Kiu estas la homo, kiu ne povas trovi abstraktecan metodon ĉe Markso? Jene pensu la koncepton de valoron de Markso. Nia kompatinda kavaliro, kara estimata Ralph, ĉu vi povas trovi valoron en "empiria mondo"? Kie estas ĝi? Fakte valoro ne povas troviĝi en la nivelo de empiria mondo. Markso diris ke ne nur okulo sed ankaŭ mikroskopo ne povas helpi nin trovi valoron en empiria mondo. Nur povo de abstraktigo helpos nin trovi ĝin laŭ Markso, ĉu ne, kara nia kavaliro Ralph?
La nevidebla kaj nepalpebla kampo de valoro determinas la empirian fenomenon de prezo. Returne, la mondo de laboro, kiu dividiĝas inter ŝanĝvaloro kaj uzadvaloro, determinas la mondo de valoro. Kaj krome, returne, la laboro estas la kapitalistiĝita parto eltirita el la homarana vivo. Sendube kvankam ni devas analizi nian empirian mondon, sed sen trovi la vojon al la alia virtuala mondo, kiu determigas pli surpraĵan nivelon, ni nepre ne analizi efektive la empirian mondon.
Reala mondo nepre ne reduktiĝi al la "empiria", "konkreta", neobskura klara reala mondo de kavaliro Ralph. Nur la spirito, kiu "veneniĝis" de la kapitalisma moderneco, povas nesingarde dirus ke reala mondo estas nur empiria klara konkreta mondo! La industria laboro, kiu funkciiĝas laŭ la fizika kaj kemia leĝo, faris nin havi tian vizion. Tamen hodiaŭa industrio montras perfekte alian aspekton. Hodiaŭaj laboristoj traktas lingvojn, afektojn, informojn, fantaziojn, konadojn, komunikadojn, homajn rilatojn ktp kiel iliaj laborobjektojn. Alia vidpunkto por pensi nian vivon kaj laboron estas nepre bezonanta en ĉi situacio. Negri kaj Deleuze kaj aliaj filozofoj, kiu pensas novajn fenomenojn tra novajn perspektivojn, helpas nin plenumi ĉi tiun taskon. Jene nia kavaliro Ralph kuraĝe obtaklas nian vojon al antaŭen, starigante kaj svingante sian rustan glavon.
Kara estimata kavaliro Ralph,
Bonvole, pensu per via nuna korpo sendepende de memoro. Cetere vi havus cerbo kaj koro.
Bonvole, ne ripetu la malnovan tradicia(=aŭtoritateca) materialisman formulojn.
Nepensi kaj malpensi esas la plej grava krimo kontraŭ nuntempaj homaranoj kaj aliaj vivaĵoj en nia epoko.
Bonvole ne agadu kiel leĝdonantoj kaj maldekstraj burokratoj. Tia agadmaniero faros vin foriĝi de novan deneraciojn.
Hodiaŭe novigado kaj kreado de niaj teorioj estas centoble pli grava ol la aplikado de estintaj formulojn.
Bovenigante la konstruadon de via blogo, kaj esperante ke la blogado iĝos kiel eksperimenta ĉambro de via pensado.
Amelano Ĵo(Ĵoe Ĵeong Huan; 조정환)
PS: Ralph Dumain priskribas ke mi ne traktas realan aferojn. La nombro de artikolojn en la blogado povas fari tian misimpreson. Kompreneble la kerna problemo estas la pensmaniero, kiu konsideras filozofion kiel ne reala. Tamen mi volas adicii jene ke mia blogado estas unu parto de mia tuta agado. Mi skribas jam 3 librojn, kiujn analizas nuntempan aktualan novliberalisman mondon kaj kontraŭajn movadojn el subo. Tio estas titolita kiel <
Tutmonda Imperio>(2002), <
Spartakuso en la 21a Jarcento>(2002), <
Kritiko al Imperia Maŝino>(2006). Kaj mi skribas unu libron pri la politika filozofio de Antonio Negri titolita <
AUTONOMIA>(2003). Mia esperanta blogado kompensas miajn oficialajn skribadojn kiuj fariĝas ĉefe en korea lingvo.
댓글을 달아 주세요
나는 너에 합의한다 이다. 그것은 이렇게 이다.
걸출한 블로그!
우수한 위치! 많은 감사.
좋은 너를 위치! 감사하십시요.
걸출한 디자인! 좋은 디자인.
위치에 그것을 중대한 일은 좋아했다!
좋은 영역! 걸출한 영역!
좋은 너를 위치! 감사하십시요.
저에서 유사한 역사는 이었다.
우수한 디자인!!