Jen estas tri mesagxoj per Vinilkosmo, Barbara Pietrzak
, kaj Renato Corsetti kontraux gravega minaco kontrau le E-elsendoj de la pola Radio.
[1]Karaj gemuzikistoj kaj muziksxatantoj
Pola radio, subtenas kaj helpas de multaj jaroj esperanto muzikon kaj regule dissendas esperantomuzikon el diversaj aktualaj diskoj. Nun Pola radio bezonas vian subtenon kaj helpon por ke la programoj en esperanto ne cxesu.
Direktorino de la Esperanto-Redakcio de Radio Polonia, s-ino Barbara Pietrzak sendis jenan tre maltrankviligan atentigon kaj alvokon pri la estonteco de la Esperanto-programoj : ghi dependas nun de la reagemo de la esperantistaro mem. Estas oportune ke chiu esperantisto skribu al la ambasado de sia lando por montri, ekzemple, ke la laboro de la Esperanto-redakcio estas alte taksata kaj donas pri Pollando bildon, kiun oni ne povas ricevi tra la naciaj amasinformiloj. Chiu lau sia bontrovo bv pledi por la daurigo de tiuj elsendoj. Se multaj ambasadoroj au konsuloj raportos pri vera intereso de la esperantistaro, ie ajn en la mondo, oni povos esperi ke nia timo estis nepravigita.
Kontakteblecoj de la ambasadoj :
Ambassade de Pologne 1 rue de Talleyrand 75007 Paris, France . Tel. : (33)1 43 17 34 00. Faksilo : (33)1 43 17 34 07 info@ambassade.pologne-org.net
Ambassade de Pologne , 18 Avenue de l’Horizon, BE-1150 Bruxelles, Belgique. Tel : 00 32 2 – 771 68 15
Ambassade de la République de Pologne, Elfenstrasse 20a, -3000 Bern 15, Suisse. Tel. : 031 358 02 02
Listo de la ambasadoj por aliaj landoj estas trovebla cxe : http://www.embassiesabroad.com/embassies-of/Poland.cfm
Ne forgesu sendi kopion de via mesagho al s-ino Pietrzak : <esperanto@polskieradio.pl>
Sekvas letero de redaktorino de Pola radio .
Antauxdankon pro via reago
Muzikajn salutojn
Flo !
EUROKKA / VINILKOSMO
"Esperanto-Muziko"
Courriel : eurokka@club-internet.fr
http://artista.ikso.net/eurokka
www.vinilkosmo.com
---
[2]Karaj Gesamideanoj!
Meze de la jaro shanghighis la autoritatoj de la Pola Radio Akcia Kompanio. La lauvican fojon shanghighis la superuloj de ghia Poreksterlanda Programo "Radio Polonia". Relative longe ni ne konis la novan programan vizion de la publika radio kaj de Radio Polonia, kies programo estas realigata interkonsente kun la pola Ministerio por la Eksterlandaj Aferoj. Hodiau mi devas komuniki kaj informi, ke en tiu chi vizio forestas Esperanto Redakcio. Ghian forigon premisas la projekto de nova strukturo de Pola Radio, inkluzive de ghia Poreksterlanda Programo "Radio Polonia". Cetere temas pri la unusola redakcio, kiu chesos ekzisti en Radio Polonia. La menciita projekto estis afishita sur la internaj retaj paghoj de Pola Radio AK, marde posttagmeze, rekte antau la komencighantaj festoj de Chiuj Sanktuloj kaj la Mortintoj. Laborantoj rajtas prezenti siajn rimarkojn al la prezidanto de la kompanio, K. Czabanski ghis la 10-a de novembro.
La novaj radioautoriatoj ekfunkciis fine de julio nunjare. Jam dum la unua renkonto kun la superulo de Radio Polonia ni eksciis pri neceso kontraubatali "postkomunistajn influojn, regantajn en tiu programo de 16 jaroj". Komence de oktobro la sama membro de la radiaj autioritatoj signalis estontecan koncepton de nia programo. Lau ghi al signifa plukonstruo subighos programoj en la ukraina kaj belorusa lingvoj, oni enpraktikigos instrukciadon de jhurnalistoj el Ukrainujo kaj Belorusujo kaj por la jhus menciitaj landoj, oni intensigos pollingvan emisiadon al chi tiuj landoj.
Fakte la lingva oferto de Radio Polonia estas difinata fare de la pola Ministerio por la Eksterlandaj Aferoj. En la lasta kontrakto el la nunjara majo Esperanto en ghi trovighas. Sed nun la radia projekto ekskludas ghin. La situacio estas drameca, char la shanghoj estas efektivagataj en la lastaj tagoj fulmrapide. Oni ricevas la impreson, ke la nova administracio de la publika radio havas verdan lumon por chiuj siaj ideoj. Dum miaj provoj klarigi la signifon kaj atingopovon de niaj elsendoj, la viglajn reagojn el diversaj landoj de la mondo interparolante kun miaj novaj superuloj mi ricevis lakonan respondon "ni scias". Mi estis ankau informita, ke pri la estonteco de la E-Redakcio decidos Ministerio pri la Elsterlandaj Aferoj. Chu tia decido estis efektive alprenita, mi ne scias.
Malgrau chio shajnas al mi ke ne eblas allasi, ke la eventuala malapero de Esperantlingvaj programoj de PR restu seneha. Tial mi petas vian subtenon. Unuavice pere de nacilingvaj korespondajhoj direktataj al polaj AMBASADOJ, polaj kulturinstitutoj en diversaj landoj kun la demando pri la estonteco de la E-Redakcio de Pola Radio. Kun elmontro de intereso por ghia promocia rolo koncerne Pollandon, koncerne ghian orientan politikon, kiu estas difinata kiel la orienta politiko de EU. Gravas plurfoje esprimita de niaj auskultantoj opinio, ke niaj elsendoj estas por ili unu el malmultaj au ech unusola informfonto pri Pollando, ghiaj atingajhoj kaj progresoj, sed krome pri Belorusio kaj Ukrainio.
Ni bezonas ankau similenhavajn leterojn adresitajn al la redakcio, por ke ili rolu kiel argumento en niaj rimarkoj, kiujn ni volas adresi al la prezidanto de PR ghis la 10-a de novembro nunjare. Ne sufichas protesti, ne sufichas esprimi sian indignon. Estas necesaj sobraj, trankvilotonaj argumentoj.
Kvankam malfacilas tion konstati, shajnas, ke nia redakcio dividos la sorton de aliaj E-redakcioj, kiuj malaperis en la lastaj jaroj en diversaj radiostacioj. Tio estas tutcerte frapo por la promocia rolo de tiuj chi elsendoj pri Pollando kaj ghiaj transformighoj. Ghi estas frapo antautage de la 150-a naskighdatreveno de la kreinto de la IL, d-ro L. L. Zamenhof aparte en la kunteksto de la planta Jubilea Kongreso en la 2009.
Barbara Pietrzak
Esperanto-Redakcio de Pola Radio
retadreso: esperanto@polskieradio.pl
---
[3]Mesagho de Renato Corsetti, prezidanto de UEA, pri la sama temo :
Karaj listanoj,
Mi parolis kun Barbara Pietrzak kaj kun sxia kolego en la redaktejo de Pola Radio.
Ambaux ege dankas pro la gxisnuna agado de esperantistoj kaj petas dauxrigi gxin. Cxefe oni bonvolu skribi al la polaj ambasadorejoj en
siaj landoj. En ju pli da da landoj des pli bone! Necesas memori, ke la fina decidanto pri la dissendoj estos la Ministerio pri Eksterlandaj
Aferoj.
Oni aparte atentigu pri la avantagxoj por Pollando pro tiu dissendo, kiu portas informojn al anguloj de la mondo, en kiun neniu alia pola
komunikilo eniras.
Kiel diris Barbara en sia unua letero, oni ne nur esprimu sian indignon, sed donu sobrajn, trankvilotonajn argumentojn.
Oni atentigu, krome, pri la fakto ke Esperanto kaj Pollando en la menso de pluraj eksterlandanoj estas kunligitaj aferoj.
Kopiojn, ankaux nacilingvajn, de tiuj leteroj oni sendu al la Esperanto-Redakcio de Pola Radio <esperanto@polskieradio.pl>
Intertempe estas iom pli difinita ankaux la reag-maniero de la estraro de UEA, kiu estos direktita al la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj.
Amike,
Renato Corsetti
Trackback url :: http://amelano.net/trackback/215



댓글을 달아 주세요