En 14a Oktobro 2006, tiam okaziĝos la 38a KKE, hazarde, estis destinota 2a kunveno de MARXCOMUNALE. Kiel unu plenumkomitatano de MARXKOMUNALE, mi devas determini kie mi partoprenos. Post akiri komprenon de direktanto de MARXCOMUNALE, mi ekprefaris iri al Pohang. Antaŭ ekventuri, mi skribis en mia ret-blogo, http://amelano.net mian senton kiel sube.
"Hodiau estas atenda sed iom da intensiva tago.
Ĉar mi unuafoje partoprenos en Esperanto Kongreso( 'La 38a Korea Kongreso de Esperanto(KKE) de 14a ĝis 15a oktobro 2006 en Pohang'). Kvankam ĝi estas nacia kongreso, ĝi estos mia unua sperto de Esperanto kongreso. Ĉu mi povas aŭdi kaj paroli Esperanton?
Dum pasinta kvar monatoj ekde lerni Esperanton, mi estas ekzercanta sin aŭdi esperantan radio-elsendon. Polaradio, Ĉinaradio, Radioverda, 3zzz de Aŭstralio donis grandan helpon al mi. Mi elŝutis MP3 dosieron kaj aŭdis ĝin en ĉambron, aŭton, biciklon, kaj piedire.
Maltrankvila estas interparolo. Mia sperto de Esperanta interparolo estas tro malmulta. Fakte preskaŭ ne! Ĉu mi hodiaŭ povas interparoli kun kamaradoj, karaj, konantoj per Esperanto? Sed ......kredante homaj potencojn.... kuraĝu!"
Post instigi sin kuraĝon, mi ekiris kune kun ekzercita Esperantiso KARA kaj nuntempe aktiva nova Esperantiso PAZ al Pohang. Post kuri dum ses horoj per aŭto, ni alvenis en kongresejo. Verdaj steloj, kio ŝajnis nekutime grande kaj brile, bonvolis nin. Multe da Esperantistoj estis ridante babilanta unu al alian en koridoro. KARA prezentis min al kelkaj homoj. Li ne forgesis adicii, ke ili estas gravaj kaj eminentaj Esperantistoj.
De elmontriĝaj libroj, mi aĉetis kelkajn librojn pri dialogo, skribo kaj lingvo. Specife mi pensas ĝoje pro akiri La Serĉado de la Perfekta Lingvo de Umberto Eco. En la ĉefa kongresejo vidiĝis kelkaj knaboj kaj knabinoj kiu estis desegnanta diligente pentraĵojn sur la blanka tabulo. Ili estis faranta kongreson pli dolĉe kaj espere.
Finfine ĉefa konreso ekis. Salutparoloj de multe da nombroj sinsekvis. Ĝenerale tia firmiĝa salutparoloj konsideriĝas kiel formale kaj sensignife. Do ne nur mi kiel komenĉanto sed ankaŭ ĉiuj homoj aŭskultis ilin diligente kaj koncentre. Hori Yasuo prezidanto de komisiono de UEA pri Azia Esperanto-Movado imprese empazis kunlaboron inter japanaj kaj koreaj esperantistoj por kontraŭi lastatempa ŝovinisman movon en Japanio kaj protekti la japanan konstitucion. Vere rekta kaj honesta! Ankaŭ ni devas batali per fortigi la kunlaboron inter korea kaj japana kaj usona Esperantisoj kontraŭ la pligrandiĝo de reaga tendenco en Koreio kiu fortigas danĝeron de milito.
La Espero, kio kantiĝis per ĉiuj aliĝiantoj, vokis venon de la 'nova sento tra la mondo'. En tiu ĉi tempo mi sentas, ke nova vento kaj nova imago forbalaas min. Ĉu la vento povos esti tiel forta kiel balai malkonatan naciisman baron en mi kaj ni?
Sekva programo estas la prelego de Kawanishi Tetsurou pri 'Sano kaj korpa movo en referenco al Taekukkwon laŭ esploranalizo de kuracisto pri rehabilitado'. Li subskribas 1)la harmonio de brakoj, gamboj, okuloj kaj spiroj 2)senstreĉa kaj vertikala movo por ne rezisti al gravita forto de terglobo. Vespermanĝante kune kun li, mi demandis plumpe 'Kiom da jaroj vi estas ekzercata Taekukkwon?'. Li diris ke li estas ekzerĉas sin dum 20 jaroj. Kaj li eklernis Esperanton ekde antaŭe 43 jaroj. Kompare ĉi tiun, mi eklernis Esperanton nur ekde antaŭe 4 monatoj kaj ekzerciis jogon ekde antaŭe 5 monatoj. Ege fora estas la vojo, tra kio mi devas iri!
SAT fako, kio estas unuobla maldekstra organizo en Koreio, bonvolis min. Sinjoro Ho Song(KEA-estrarano pri eksteraj aferoj) kaj aliaj kamaradoj demandis al mi kelkaĵojn, ekzemple motivon lerni Esperanto, retadreson de mia Esperanta ret-blogo kaj kiel plu. Tra la SAT fako-kunsido, mi povas sci ke maldekstra uzo de Esperanto estas ekstreme malriĉa kaj streĉa. Kiel aktivigos la maldekstran Esperanto-movadon el nuntempa izolado.
En la sekva programo de 'interkona vespero' aŭdiĝis diversaj kantoj kaj ludoj. Kiel esperanto en lingvoj, muzikiloj luditaj per Esperantistoj estas maloftaĵoj kaj minoritaĵoj. Minorita anima rezisti ĉefan fluon esprimiĝis sufiĉe kaj gvidis la atmosferon.
Pli dika kaj profunda interkona vespero sekvas en korto de komodo hotelo. Kantoj, baliloj, ridoj, diversaj konfesoj, tranĉiĝaj krudaj fiŝaĵoj kaj alkoholoj mixiĝi unu al alian faris min forgesi dormon. Ĉi tiu ne estas fino. Yajoi, Mayuko kun Paz daŭrigas ilia Esperanta dialogon ĝis aŭroro en bano-ĉambro. La fakto, ke tempo fluas, verŝajnis bedaŭrinda malamiko en ilin.
Ni vekis mirakle kaj kuniris al kongresejo. Programo de antaŭ-tagmezo montris la pli praktika uzo de Esperanto. Ĝi estas trovita en religioj, diversaj ludoj, literaturoj, sociaj interŝanĝoj kaj turneoj. Mi klopodis partopreni en fakokunsido de Ŭonbulismo. Ŭonbulismo uzas Esperanton kiel la rimedo de propagando. En apud ĉambro, Esperantisoj estas dancanta ĝoje. Mi pensas ke tiu ĉi uzoj havas elementan biopolitikan karakteron. Tamen ni devas levi pli kaj pli ilian biopolitikan karakteron. Kiel estas ĝi ebla?
La simposio kaj diskuto ĉirkaŭ Esperanto-uzo por la fremdlandaj laboristoj estas iom malfacila. Mi ne povas certe preni la punkon de disputo. Sed la prelego de So Jin-su estas relative facila kaj interesa. Kelkaj diferencoj troviĝis inter Kawanishi-a Esperanto kaj So Jin-su-a Esperanto. Kio estas ĝi?
Post tagmanĝo, malantaŭe fermo, mi urĝis reveno al Seulo. Kvankam korpo estas vere laca, nova sento daŭre vekis min. Aliamondo ŝajnas malfermi antaŭ mi per Kongreso de Esperanto. Do kiel mi povos fari tiu ĉi mondo reale alie? Bedaŭrinde tuj kiam mi alveni en Seulo, mi devas fronti al la morto de partino de KARA, kiu helpis min dum la tuta kongreso. Prunprene tiu ĉi ejo, mi preĝas por feliĉa de la morta kune kun tuta Esperantistoj kiu partoprenis en 38a KKE.



댓글을 달아 주세요