Hodiaŭ mi estas leganta la artikolon de Alberto Fernández titolita La Ideologia Stumblo inter Socialismo kaj (la) Internacia Lingvo( http://satenhispanio.eresmas.com/stumblo.htm ). La hejmpaĝo de Ralph Dumain gvidis min al tiu ĉi artikolo. Mirinde, Marx, Lenin, Stalin, Kautzky, Gramsci prenas negativan sintenon al universala lingvo. Kvankam mi ankoraŭ ne tute legis La Danĝera Lingvo de Ulrich Lins, la esploro de Alberto Fernández estas simila al la esploro de Lins. Kial gvidantaj Marksistoj kontraŭis al universala lingvo. Ĉu tiu ĉi fakto povas montri la naciisman kaj elitisman kaj konkurencan karakteron de Marksismo? Aŭ ĉu la plano de universala lingvo estis unu utopia kaj ideala plano? Grava historia kaj teoria problemo aperis en mia pensa vivo.
Marksismo1 Articles
- 2006/12/10 Marksismo kaj universala lingvo (9)



댓글을 달아 주세요
Gxeneralaj konkludoj estas malfacilaj. Eble La indiferento de Marks ne portas ideologian karakteron. Oni maksimume povus aserti, ke li ne atentis la sekvojn de tutmondigo kaj progresigo de kapitalismo, ke la lingvoproblemo ja farigxus temo de pritrakto. Marx mortis dum la ekfloro de Volapuk. Pri Lenin, eble lin priokupis praktikaj konsideroj--la priskribo ne estas suficxe konkludiga. Kautsky--versxajne elitismo, sekvo de superimperiisma koncepto. Stalin--memevidenta. Sed pri Gramsci, oni devas aldoni la organikisman faceton de lia filozofio, kaj la priokupo de evoluigo de naci-populara kulturo. La organikismo estas suspektinda. Sed gxenerale, oni povas konkludi nenion pri marksismo, nur pri markistoj kaj marksismaj tendencoj.
Mi kaj mia amikoj estas tradukanta la verko de Ulich Lins.
Se via pli konkreta penso prezentiĝus pri ĉi tiu temo iaforme, mi volas referenci.
Mi ne kontentas ĝis nunaj klarigoj, kiujn mi legis.
Mi provis klarigi pri Gramsci aliloke, sed la komputoro fusxis. El via priskribo, mi povas nur diveni pri la motivoj de Marks
Jen fusxo okazis denove: mi verkis longan respondon, sed la retejo ne akceptis gxin. Mi ne reverkos.
Ege bedaŭrinde...
Pri Gramsci rigardu miuajn komentojn sub rubriko Gramsci
Kial misfukcias cxi tiu retejo? Mu jxus verkis longan komenton kaj gxi plejparte malaperis.
Mi ankoraŭ ne trovi la kaŭzon de la misfunkcio. Ĉiuokaze, pardonu!
나는 너에 합의한다 이다. 그것은 이렇게 이다.