Se ni legus Markso kiel tradicia Marksisto, la kompreno de tempo danĝerigus fali en utilismo.
Se ni legus Bergsono sen Marksisto, la kompreno de tempo danĝerigus fali en mistikismo.
Ĉar Markso konsideras tempon en klasa intereso, Bergsono emfazas tempon seninteresa transcenda kondiĉo.

Kapitalo estas la nuntempa formo de laboro.
Laboro estas socia korpo de elano.
Produktado estas homa esprimo de kreado.
Vivo estas substanco de elano.
Elano estas singulara diferenco, kiu eksplodas kaj allogas unu la alia kaj kunludas.
Lingvo estas nemateria korpo de vivo.
Nemateria laboro proksimigas kapitalon al vivo pli kaj pli.
En ĝi la diferenco inter labortempo kaj vivtempo malaperas.
Alivorte vivtempo perfekte subsumiĝas sub la labortempo.
Intelekto ne povas analizi la nuna labortempo.
Ĉar labortempo aperas kiel nemezureble.
Intuicio havos plian gravecon.
Intelekto devas fonti sur la intuicio.
Markso devas kuniri kun Spinozo kaj Bergsono.

Markso analizis la sistemon de fantazio.
Li ekiris ekde ĝusta kontraŭa flanko de Bergsono.
Kvankam Bergsono ekiras el pura daŭro, t.e, elano de vitalo, kiu estas nemezureblaĵo, Markso ekiris el varo, kiu estas la plej mezureblaĵo.
Markso volas montrigi la krizo kaj malkonstruo de mezureblaĵo.
Kiel la produktiva povo kiel socia laboro subsumiĝas sub la mezuro, sub la mezura socio?
Kiel la produktiva pova vivas sub la formo de kapitalo.
La viva laboro kiel socia laboro estas kerna elemento de produktiva povo.
La viva laboro estas parto de naturo.
Naturo aperiĝis kiel libereco en viva laboro.
La viva laboro estas la potenco de libereco.
Nura naturo estas neceseco.
Agrikultura laboro aŭ antaŭa moderna laboro estas la komenca formo de libereco.
Industria laboro estas la evoluanta formo de libereco.
Nemateria laboro estas la plia evoluanta formo de libereco.
Vera libereco realiĝas kiam vivo mem kiu estas liberita el laborformo.
Hodiaŭ tia kazo estas escepte, ekzemple arto, filozofio, aŭ scio.
Ĉu ni povos realigi ĝin kiel normale?
Ĉu hodiaŭa nemateria laboro estas la tendenco kiu estas proksimanta al la stato?


Kiam Bergson dividas daŭro al materialo kaj vivo, li ŝajnas konsideri materialo kiel paralizo, kaj vivo kiel evoluado. Materialo movadas en la spaco de taŭgeco sentempe. Tamen vivo movadas en la spaco de evoluado kiel la esprimo de elano vitala.

Ĉi tiu estas la metodo por dividi inter idealismo kaj materialismo. Dum materialismo koncentras en la problemo de taŭgeco kaj agado, idealismo koncentras en la problemo de celo, plano de ia subjekto de homoj aŭ dio. Dum materialismo dependas sur mekanikismo, idealismo dependas sur teleologio.

Do kiel ni povas taksi Markson? Certe li koncentras en la problemo de taŭgeco. Pro tio lia ĉefa tasko estas koncentrita en la problemo de laboro. Tamen ni ne devas forgesi ke la fina koncerno de Markso ne estas laboro. Li certe celas la vojo liberiĝi de laboro. Li serĉas la vojo detrui la leĝon de laborvaloro. Ĉi tiu estas diferenca de la ĝenerala kompreno-metodo pri Markso. La celo de Markso ne kuŝas en laboro, prefere kuŝas en vivo. Manuskripto de Ekonomio-filozofio montras ĉi tiun bone!

Jene Markso renkontas kun Bergson. Komuna elano de vivo kaj ĝia evoluado. Revolucio de Markso povas jene lumiĝi per evoluado de primitiva elano de vivo, kiun diriĝis per Bergson. Ni povas imagi la burĝaro kiel la klaso de taŭgeco, kaj la proletaro kiel la klaso de elano. Burĝaro kiel paralizo, proletaro kiel evoluo. Burĝaro kiel klaso de spaco, proletaro kiel klaso de tempo.

Haug volas emfazi kelkajn punktojn pri ĝenerala intelekto en 'Ĝenerala intelekto kaj Intelekto de Amaso'(korea lingve, 진보평론 28호, 2006년 여름)

1)En Markso(Marx) ĝenerala intelekto signifas ĝeneralan laboron. Ĉi tiu havas ne nur sciencan teorian aspekton sed ankaŭ materian aspekton kiel tuteco de kulturaj konaj elementoj. Ĉi tiu estas laboratorio de Markso.

2)La koncepto de ĝenerala intelekto en Markso ne limiĝas en fiksa kapitalo. Ĝi unue devas kompreniĝi kiel virtuala potenco de produktado. Emfazo en fiksa kapitalo estas maniero de Markso por legi tendencon de epoko. Do Ĝ.I. kuŝas samtempe ekstere kaj ene de produktado kiel potenco.(56) Ĝi ne povas identiĝi kun aparta subjekto.(57) Ĝi ne estas kiel estanta subjekto(57).

3)Ĝenerala intelekto reduktas facile en kapitalo. T.e. ĝenerala intelekto mem ne povas konsideri liberiga povo. Ĝi nur aludas futuran komunumon.(50)

4)Kunordigo per interŝanĝo-valoro falas en krizo per kontraŭdiro de kapitalo mem. Tiu ĉi krizo havas du aspektojn. La unua kaj kvanta aspekto estas kurtigo de laboro-tempo, la dua kvalita aspekto estas kvalita ŝanĝo de laboro mem. La lasta subfosis vidpunkto de Owen. Sciigo de produktado instigas ĝeneralan evoluigon de individuo.(53~56)

5)Markso referis en KAPITALO volumo 3(MEW 25, 267) pri "asocia intelekto(asosoziierten Verstand)"*. Ĝuste ĉi tiu korespondas la politika celo de "libera kaj egala asocio de produktantoj, kiu agas konscie laŭ la komuna racia plano"(MEW 18, 62).

Se mi adicias ĉi tie unu vorton, la asocia intelekto estas aktualigo de virtuala ĝenerala intelekto. Se ni esceptus malgrandan diferencon, fundamente Haug pensas laŭ sama linio kun A. Negri. Tiu, kiu diferencigi tro multe inter du homoj estas prefere tradukisto Guag No-wan. Guag erare identigas Negri kun Virno. Rezulte li maljuste aŭtonomistan tendencon puŝas al inteligentismo. Por kio?

*"Wird gesagt, daß nicht allgemeine Überproduktion, sondern Disproportion innerhalb der verschiednen Produktionszweige stattfinde, so heißt dies weiter nichts, als daß innerhalb der kapitalistischen Produktion die Proportionalität der einzelnen Produktionszweige sich als beständiger Prozeß aus der Disproportionalität darstellt, indem hier der Zusammenhang der gesamten Produktion als blindes Gesetz den Produktionsagenten sich aufzwingt, nicht als von ihrem assoziierten Verstand begriffnes und damit beherrschtes Gesetz den Produktionsprozeß ihrer gemeinsamen Kontrolle unterworfen hat."(korea lingve, "...왜냐하면 자본주의적 생산에서는 생산 전체의 상호관련은 맹목적인 법칙으로서 새산 당사자에게 강요되는 것이지, 그 상호관련이 생산당사자들의 연합된 이성에 의해 이해되고 터득되어 하나의 법칙이 되고 이 법칙에 따라 생산가정을 그들의 공동관리 아래 두는 것은 아니기 때문이다.", 비봉판 자본 3권 상, 305~6)

En la kazo de Markso(Marx) la granda temo estos "vivo-tempo kaj laboro-tempo"

Malgranda temoj estos;

-naturo, vivo, homo, kaj aktiveco

-vivtempo kiel virtuala tempo

-tempigo de vivo aŭ esence tondado de labortempo de vivtempo: tiel nomata 'leĝo de valoro'

-alivorte, laboro-tempo: aktualigo de tempo

-mono kaj tempo: 1)generala ekvivalento egaligas tempon 2)kredito estas la tempo de GEWESEN(=jam estis)

-efekto de maŝino: 1)laborigo de plua aero de vivo 2)ligo de laboroj kaj laboristoj

-amasa intelekto estas kondicio de moderna laboro kaj samtempe ĝi estas laboro mem en vasta senco.

-sociigo de laboro kaj socia laboro: starigo de malmezurebleco kaj fiasko de tradicia mezurilo de tempo---->Kiel ŝanĝiĝas tempo en spaco de kunlaboro?

-mixaĵo inter laboro kaj vivo aŭ malaperis de divido inter laboro kaj vivo

-revolucio kaj tempo: Kiel revolucio ebligas novan koncepton de tempo?

-Kiel traktis realaj socialismoj tempon?

-komunismo kaj tempo: kion ŝanĝiĝon intendas alporti komunismo en nia vivo?
Debatoj 2006/11/26 11:07

Pri la valoro-leĝo

Hieraŭa diskuto de MARXCOMMUNALLE la leĝo de valoro estas la plej varmega punkto de disputo.

Keum Min insistis, ke 'egala signo'(=) en formulo de ĝenerala valoro-formo[x Varo=y Mono] ne povas reĵeti. Tamen en y Mono, mono povas anstataŭiĝi per aliaĵo.
Mi demandas al li : "En la formulo la '=' estas subtenanta per mezurilo de laboro-tempo. Se y Mono povus anstataŭiĝi per aliaĵo, kio funkcius kiel la mezurilo en tia kazo?"
Mi ne povas akiri kontentan respondon. Egala signo en Markso ne estas analogio. Ĝi estas matematika egaleco per mezurilo. Nur la egaleco de daŭriga lavoro-tempo garantias, ke x Varoj egalas kun y Mono. Do en la kazo, en kio la egaleco de lavoro-tempo ne povas establiĝi kiel valoro-mezurilo, la egala signo ne povas funkcii. Do la leĝo de valoro metiĝas en krizo. En tiu ĉi kazo, tiu, kiu insistas la malevitebleco de egala signo(t.n. reĝo de valoro en streta senco), estas nur esprimanta sia konservativan penson. En tiamanieron ni ne povas pensi la vojon de transiri kapitalismo.

Krome la penso de Keum, ke la egala signo sen mezurilo povas subteni, aktuale nuligas la teorio de valoro-forumo de Marxso. Ĝi ŝanĝiĝas la scienca teorio kiel unu literatura metaforo. Tiu ĉi interpreto-maniero aperas ankaŭ en la komento de Ĵu Jeong-lip pri la artikolo de Ĵeong Nam-jung. Li konsideras valoron kiel la produkto de penso('denknotwendig'). Se ni pensus la abstraktadon de Markso kiel nereala nura pensa procedo, tiu ĉi interpretado sekvus. Sed tiu ĉi koncepto de abstraktado estas ne Marksa sed Hegela. Abstrakta laboro estas tio, kio ekskludas enhavon aŭ properaĵon, sed nepre ne nereala. Ĝi daŭrigas reala, kaj ĝia tempo estas reala(kvankam ne aktuala) tempo! Sinjoro Ĵu konsideras ne nur egalan signon sed ankaŭ mezurilon kiel arbitraĵo por ekspliko. Per ĉi tiu li falas la teorio de valoro kiel idealaĵo. Do en li, la analizo de krizo de valoro-leĝo en la epoko de hegemonio de nemateria laboro ne havas ia ajn signifon.

Sinjoro Keum Min kritikis la valoro-leĝon, kaj S-oro Ĵu defendis ĝin. Tiu ĉi diferenco havas iu ajn signifon. Ĉar ĉu Keum, ĉu Ĵu, la leĝo estas nur analogio aŭ metaforo. Do ĝi estas fora de realeco, en kio ni vivas. La komuna rezulto de tiamaniero estas la arbitra plilongigo de la bildo de valoro-leĝo. Sed mi pensas ke valoro-leĝo estas historia leĝo, kio havas komencon kaj finon. La valoro-mezurilo de laboro-tempo finos iam. Tiu ĉi tempo, ĉu la substanco de valoro(abstraka lavoro mem) ankaŭ finos?

Morgaŭ (25a Novembro 2006) malfermos la tria kunveno por memuarpublikigo de MARXKOMUNALLE, de kio mi kaj diversaj tendencaj maldekstraj agitantoj aŭ akademianoj de Koreio estas membroj. Totala temo de ĉifoja kunveno definiĝis "Korea socialismo kaj la perspektivo de ek-kapitalismo".













Mia kunulo kaj Profesoro en angla literauro Jung Nam-jung publikos artikolon titolita "Hegemonio de nemateria laboro kaj la perspektivo de ek-kapitalismo" en la 2a parto. Kaj Keum Min(Reprezentanto de Koreio Socialismo Partio) publikos artikolon titolita "Ekskluziva integrigo kaj la problemo de ĝeneraleco" en la 1a parto.