Bonvenigante Esperanto tago je 15a Decembro 2006, mi tradukas la artikolon titolita Gramsci kaj Esperanto de Sen Rodin(Filippo Franceschi), kio estis alportita antaŭe en ĉi blogo nur en Esperanto. Tamen por helpi uzantojn de Korea lingvo mi alŝutas ĝin kun tradukitaĵo.
Karaj kamaradoj,
"그람시와 에스페란토"에 관한 이 주제는 이미 오래 전부터 나를 사로잡아 왔습니다. 그래서 나는 이 기회를 잡아 나의 관점을 분명하게 밝힙니다. 내 생각에 따르면, 에스페란토의 "내적 사상"은 :자유/권리-평등/평화로운 협동/생태"라는 좌파의 이데올로기의 내적 사상과 분명히 평행적이고 유비적입니다. 이것은 "경쟁/모든 사람에 대한 모든 사람의 투쟁/가장 힘센 자들의 지배/자연의 착취/기부"와 같은 우파 이데올로기와는 대립됩니다.
tiu ĉi temo pri “Gramsci kaj Esperanto” jam delonge okupas nin, do mi taksas oportune esprimi klare mian vidpunkton. Laŭ mi la “interna ideo” de Esperanto estas klare paralela-analoga kun la interna ideo de la maldekstra ideologio “libero /rajt-egaleco /paca kunlaboro /ekologio” – kontraste kun la dekstra ideologio “konkurencado / luktado de ĉiu kontraŭ ĉiuj /superregado de la plej forta /ekspluatado de la naturo / almozdono”.
분명히 두 번째 이데올로기는 순전히 "자연적"입니다. 반면 첫 번째 이데올로기는 "인공적"(=인간 사유의 산물)입니다. 그래서 자기이해가 가능한 에스페란토는 세계 좌파 운동의 부로 인정되었어야 할 것입니다. 그런데 왜 그러한 일이 일어나지 않았을까요? 학술적 이론들에 빠져든 뛰어난 좌파지식인들이, 에스페란토의 확산, 국제보고를 위한 그것의 충분한 유용성, 그것의 부단한 세련화, 그것에 기반한 예술적-정서적-시적 전통의 점차적 형성, 요컨대 "이론적 코드"에서 "살아 있는 언어"로의 그것의 변형과 같은 그것의 실제(realo)를 간단히 거부했기 때문입니다. 원래부터 전통적 언어이론에 의해 영양을 제공받아 왔기 때문에, 그러한 지식인들은 실천 앞에서 완고하게도 자신의 귀를 닫아버립니다. 이들은 갈릴레이의 쌍안경을 통해 달에 있는 산들을 보기를 거부하고 있는 아리스토텔레스적 천문학과 똑 같습니다. 왜냐하면 아리스토텔레스는, '그것들은 거기에 실존할 수 없다'고 말했기 때문입니다.
Evidente la dua ideologio esta pure “natura” ; la unua “artefarita” (= frukto de la homa penso). Tial memkompreneble Esperanto devus esti rekonata riĉaĵo de la monda maldektra movado. Kial tio ne okazas? Pro la bedaŭrinda fakto, ke elstaraj maldekstraj intelektuloj – mergitaj en akademiaj teorioj – simple rifuzis konstati la realon: la disvastiĝon de Esperanto, ĝian plenan taŭgecon por la internaciaj raportoj, ĝian konstantan plifajniĝon, la laŭgradan formiĝon de ĝia arta-emocia-poezia tradicio, unuvorte: ĝian transformiĝon de “teoria kodo” en “vivantan lingvon”. Denaske nutritaj per la tradiciaj lingvistikaj TEORIOJ, tiaj intelektuloj obstine fermis la okulojn antaŭ la PRAKTIKO: tute same kiel la aristotelaj astronomoj, rifuzantaj rigardi per la Galilea lorno la lunajn montojn – ĉar Aristotelo diris ke tie ili ne povas ja ekzisti.
그러한 극단적인 이론취미의 두드러진 예가 있습니다. 스탈린이 바로 그 예인데, 그는 인간 문화의 모든 가지들에 관한 언어학으로서의 이론 언어학의 거장입니다. 다른 예도 있습니다. 안또니오 그람시가 그렇습니다. 그의 논문 「통일 언어와 에스페란토」(1918)에서 우리는 그가, 1887년부터 오늘날에 이르기까지 학술적 언어학자들에 의해 사용되고 있는 온갖 아주 케케묵고 진부하며 클리셰적인 선입견들, 잘못된 정보들, 비난들, 실수들 뒤에 줄을 서 있는 것을 발견하게 됩니다. 그것들은 세계 프롤레타리아 앞에서 에스페란토를 모욕하고 불신하게 만들고 조롱하기 위한 것들이며 에스페란토를 위험한 유토피아, 궤변, 잘못된 사상, 부르주아적 사해동포주의, 헛된 망상, 아무 것도 하지 않는 부랑배들이 그냥 갖고 노는 장난감, 어떠한 표현능력도 없는 어색한 코드, 사유에 대한 족쇄 ... 등등으로 묘사하기 위한 것들입니다.
Elstara ekzemplo de tia ekstrema teoriemo: I.V.Stalin (Majstro pri teoria lingvistiko kiel pri ĉiuj branĉoj de la homa kulturo); alia ekzemplo: Antonio Gramsci. En lia artikolo “La lingua unica e l’esperanto” (1918) troviĝas, perfekte vicigitaj, ĉiuj plej ŝimaj, banalaj, kliŝaj antaŭjuĝoj, misinformoj, anatemoj, eraroj utiligataj ekde 1887 ĝis hodiaŭ far la Akademiaj Lingvistoj por insulti, miskreditigi, ridindigi Esperanton antaŭ la monda proletaro, kaj pentri ĝin kiel danĝeran utopion, sofismon, misideon, burĝan kosmopolitismon, vanan iluzion, arbitran amuzilon por nenionfarantaj vaguloj, rigidan kodon senan je ia ajn esprimpovo, kateno por la penso … ktp ktp.
그 논문에서 발견되는 실수와 오판을 일일이 열거하는 것은 너무 길고 또 힘든 일일 것입니다. 하나의 예만으로 충분합니다. 그람시는 이렇게 쓰고 있습니다: "통일된 언어가 제한된 민족적 틀 속에서 강제될 수는 없다 할지라도, 국제어는, 지역에서 말해지며 생활 근거에 의해 부양된다고 할지라도, 역사에도 없고 위대한 작가들의 제안/선도도 없이, 또 다양한 방언에서 기원하는 풍부한 표현도 없이, 다양한 시대에 있었던 다양한 형태들도 없이, 어떤 식으로건 완전히 인공적으로, 완전히 기계적으로 강제될 수 있을 것이다."
Estus tro longe kaj penige listigi ĉiujn erarojn kaj misjuĝojn troviĝantajn en tiu artikolo. Sufiĉas unu ekzemplo. Gramsci skribas: “Se en limigita nacia kadro ne povas trudiĝi unika lingvo, kvankam parolata en regiono kaj nutrata de viva fonto, kiamaniere povus trudiĝi internacia lingvo tute artefarita, tute mekanika, sena je historio, je sugestoj de grandaj verkistoj, sena je tiu esprimriĉeco kiu devenas de la dialekta vario, de la diversaj formoj estiĝintaj en diversaj epokoj?“
여기에 말도 안 되는 소리가 인상적으로 집중되어 있습니다. 민족국가의 형성 이래로 공적인 수단에 의해 주민들에게 계획적으로 강제된 언어의 예는 많습니다(1908년의 신노르웨이어; 19세기 말 이래의 신헤브류어; 1920년대의 체코슬로바키아어; 수세기 전부터 중국에서 사용된 만다레나어 등). 이 모든 언어는 그런 의미에서 "인공적"입니다. 언어 학술원(혹은 신헤브류어 같은 것을 연구하는 독특한 언어학자)은 민족어를 만들기 위하여 모든 지역의 방언들에서 혹은 모든 고대 텍스트들에서 어근을 끌고 옵니다. 그것들을 공통의 발음규칙에 의해 조화시키고 그것들을 공통의 문법과 통사에 의해 작동하게 만들며 그것을 "공통민족어"로 선언하고 초등학교에서 주민들에게 그것을 강제합니다. ... 그리고 이로부터 한 두 세대 이후에 완전히 자연적이며 전통적이며 안정된 것으로 되는 새로운 언어가 생겨나는 것입니다.
Jen impresiga koncentriĝo de galimatioj. Multaj estas la ekzemploj de lingvoj planigitaj kaj truditaj al loĝantaroj – pere de la publika instruado – post la formiĝo de nacioj-ŝtatoj (la nov-norvega en 1908; la novhebrea ekde la fino de la XIX jarcento; la ĉeka kaj slovaka dum la 20aj jaroj; la mandarena en Ĉinio ekde jarcentoj ktp) Ĉiuj ĉi lingvoj estas “artefaritaj”, tiusence: lingvistika Akademio (aŭ unuopa lingvisto, kiel pri la novhebrea) por krei nacian lingvon ĉerpas radikojn el ĉiuj lokaj dialektoj aŭ el ĉiuj antikvaj tekstoj; harmoniigas ilin per komunaj prononc-reguloj; funkciigas ilin per komunaj gramatiko kaj sintakso; proklamas ĝin “komuna nacia lingvo”; trudas ĝin al la loĝantaro pere de la unuagrada lernejo … kaj jen nova lingvo, kiu post unu-du generacioj iĝas tute natura, tradicia, stabila.
En la historio tio ofte okazis. Gramsci tion ignoras. Nu, Zamenhof faris ekzakte la samon. Li ĉerpis radikojn el la tri ĉefaj branĉoj de la hindoeŭropaj lingvoj (la ĝermana, la latina, la slava); li amalgamis ilin per komuna prononco perfekte fonetika, havigis al ili simplajn gramatikon kaj sintakson, elpensis genian sistemon de vort-kunmeto (similantan al la ĉina aglutina sistemo). Kaj jen la nova lingvo, neniel “arbitre elpensita”, sed suĉanta siajn materialon kaj strukturon el dekoj da vivantaj lingvoj (do “nutrata de viva fonto”). Evidente Gramsci konfuzis la lokajn dialektojn – tiuj jes tute spontanaj, kaj ĝuste pro tio tre nestabilaj en la tempo kaj tre diferencaj laŭ la lokoj – kaj la naciajn lingvojn, kiuj pro ĝia socia-politika unueciga funkcio postulas stabilecon: pro tio ili ĉiuj estas pli-malpli planigitaj, kontrolataj far Akademioj, trudataj far la deviga publika instruado.
사실상 120년 동안 전혀 방언으로 떨어지지 않고 공고한 근본적 통일성을 지켜온 에스페란토는 더욱더 통일적으로 되었고, 그래서 통제가능하게 되었고 또 통제되고 있습니다. 하지만 이것이, 에스페란토가 "경직화되었음"을, 그것이 "방언에서 기원하는 풍부한 표현력"과 "위대한 작가들의 제안/선도들"을 결여하고 있다는 것을 의미하는 것은 결코 아닙니다! 1918년에 에스페란토는 이미 1887년의 에스페란토와는 이미 눈에 띄게 다른 언어였습니다. 30년 동안에 그것은 이미 전세계의 에스페란토 사용자들에 의해 그 나름의 젊고 견고한 문학적 전통을 가진, 그리고 그 나름의 "고전들"(자멘호프, 슐호프Schulhof, 카베Kabe, 그라보스키, 데뱌트닌, 프리바, 카롤치크 ...)을 가진, 그리고 그 나름의 관용어, 사유결합, 특유한 화법, 그리고 정서적 표현, 역사적 기억을 가진 살아 있는 언어로 변형되었습니다.
Des pli unueciga, do kontrolenda kaj kontrolata, estas Esperanto, kiu fakte dum 120 jaroj tute ne dissplitiĝis en dialektojn sed gardis firman fundamentan unuecon. Tamen tio tute ne signifas, ke ĝi “rigidiĝis”, ke ĝi mankas je “esprimriĉeco devenanta de la dialektoj” kaj je “sugestoj de grandaj verkistoj”! En 1918 Esperanto estis lingvo jam notinde diferenca de Esperanto de 1887: dum tridek jaroj ĝi jam estis transformita far la tutmondaj parolantoj en vivantan lingvon kun sia juna sed fortika literatura tradicio, kun siaj “klasikuloj” (Zamenhof, Schulhof, Kabe, Grabowski, Devjatnin, Privat, Karolczyk … ), kun siaj idiotismoj, ideo-asocioj, specifaj dirmanieroj kaj emoci-esprimoj, historia memoro.
에스페란토가 끊임없이 세계어로부터 끌어내온 매우 다양한 표현형태로 인하여 [그람시가 그 글을 쓰던-옮긴이] 그 당시에 이미 에스페란토는 매우 "풍부한 표현력"을 갖고 있었습니다. 이미 당시에 그것은 위대한 작가들의 제안/선도를 (그리고 그 고유의 제안/선도들을, 그리고 전 세계의 작가들의 제안/선도들을) 향유했다. 그러나 그람시는 그것을 보지 못했습니다. 아니 그는 갈릴레이에 반대했던 천문학자들처럼 그것을 보기를 거부했습니다. 왜냐하면 그는 자신의 이론에 묶여 있었기 때문이다. 자신을 "실천 철학"의 지지자로 천명하기를 좋아했던 지식인으로서는 역설적 상황에 놓인 것이지요! 혐오스러운 에스페란토에 직면하여 그가 전 세계의 프롤레타리아에게 제시한 것을 읽는 것은 우습기도 하고 다소 힘들기도 합니다.
Jam tiam ĝi estis tre “esprimriĉa” – pro la multforma riĉeco de la mondlingvoj el kiuj ĝi senĉese atingis; jam tiam ĝi ĝuis la “sugestojn de grandaj verkistoj” (kaj la propraj, kaj tiuj de la tuta mondo). Sed Gramsci tion ne vidis: li – kiel la kontraŭGalileaj astronomoj – rifuzis rigardi, ĉar katenita al siai TEORIOJ. Paradoksa situacio de intelektulo kiu emis deklari sin adepto de la “filozofio de la PRAKTIKO”! Estas humure, kaj iom penige, legi kion li sugestas al la monda proletaro, anstataŭ la abomenan Esperanton.
우선 인터내셔널을 형성하자. 그러면 그 다음에 "아리안-유럽"어의 "공통평등화"가 서서히 그리고 자발적으로 (아래로부터 위로) 형성될 것이며 이것은 새로운 (프롤레타리아) 문명이 전 세계에 형성시킬 제안/선도로 인해 모든 곳으로 확산될 것이다. 대안적인 새로운 "우월한 세계어"는 처음으로 사회주의를 세울 나라의 언어일 수 있을 것이다. 처음 탄생한 그것의 권리로 인하여, 그 언어는 "공감적으로 될 것이며, 아름답게 보일 것이다. 왜냐하면 ... 새롭게 세워진 삶으로 인하여, 그것을 단단하게 굳히기 위한, 그와 같은 삶이 모든 곳에서 발생할 것이라는 희망을 달성하기 위한 노력으로 인하여, 그로부터 울려 나올 소설들과 시들이, 바로 그 언어에 의해 쓰이어질 것이기 때문이다." 오, 이런! 그러한 꿈은 "여호와의 증인"의 꿈과 흡사합니다! 그러나 "실천철학"의 지지자에게는 다소 걸맞지 않습니다. ...
Unue formiĝu la Internacio. Due formiĝos malrapide kaj spontane (de malsupre al supre) la “kunegaliĝon” de la “arianaj-eŭropaj” lingvoj, kiuj disvastiĝos ĉien “pro la sugesto kiun la nova (proleta) civilizo estigos en la tuta mondo”. Alternative la nova “supera mondlingvo” povus esti tiu de la lando, kiu unua starigos la socialismon. Pro tia unuenaskitec-rajto, tiu lingvo “iĝus simpatia, ŝajnus bela, ĉar per ĝi … estos skribitaj romanoj kaj poemoj kiuj vibros pro la nova starigita vivo, pro la penoj por ĝin solidigi, pro la esperoj, ke ĉie okazu la samo”. Ho-ve, kiaj sonĝoj, similaj al tiuj de la “Atestantoj de Jehovo”! Sed iom senkoheraj en adepto de la “FILOZOFIO DE LA PRAKTIKO” ...
Mi memoras: Sofia, 1960, mi erare diris en butiko “doŝvidànje” (ruse “arrivederci”) – anstataŭ “dovìŝdane” (bulgare: la samo). La butikistino, ĝis tiam ĝentilega, ekrigardis min per ofenditaj, suspektemaj, malamikaj okuloj. Tiutempe la sofianoj malamegis la rusojn “subpremantojn”, kaj sekve ilian lingvon (tiam devigan en ĉiuj lernejoj). Tiel estis rigardataj en 1960, en Sofia, la “unuaj starigintoj de la komunismo” ...
그 경험과 기억으로 인해, 1918년에 "역사적 비판주의"의 진지한 지지자였던 안또니오 그람시가 에스페란티스토들을 "부르주아 유토피아주의"라고 비난한 것이 내게는 우습고 또 괴기하게 보입니다. 결론적으로 말해, 나는 좌파가 "에스페란토: 이탈리아 좌파에게 닫혀 있는 그러나 다시 열어젖힐 가치가 있는 주제"에 관한 논쟁을 벌일 것을 제안한 레나토의 생각에 크게 동의합니다. 그러나 나는 그 논쟁에 안또니오 그람시의 이름을 붙이자는 제안에 대해서는 결단코 반대를 표현하고 싶다. 그는 에스페란토에 대한 가장 완고하고 선입견적이며 잘못된 이론을 가졌던 적들 중의 한 사람이었기 때문입니다!
Pro tiaj spertoj kaj memoroj, ŝajnas al mi humure/groteske, ke en 1918 Antonio Gramsci, sincera adepto de la “historia kritikismo”, akuzis la esperantistojn pri “burĝa utopiismo”. Konklude: mi plene konsentas kun Renato, kiu proponas malfermi maldekstre debaton pri: “Esperanto: temo fermita sed remalfermenda en la itala maldekstro” (= “Esperanto: un argomento chiuso ma da riaprire nella sinistra italiana”). Sed mi esprimas mian argumentitan oponon al la propono, ke tiun debaton oni titolu per la nomo de Antonio Gramsci – unu el la plej obstinaj, antaŭjuĝaj, misteoriaj malamikoj de Esperanto!
당신에게 진심으로, 동무적으로, 그리고 동지적으로 인사를 전하며
필립뽀
Kore, kamarade, samideane salutas vin
Filippo



댓글을 달아 주세요
걸출한 블로그!
여기 이것은 뉴스 있다!
우수한과 아주 도움이 되는!
이 위치는 아니라 유익한뿐 재미있는다!
그런 위치를 경이롭 위해 많게의 감사!