De hodiaŭ mi volas ŝanĝi la nomon de mia elsendo de BLOGVIVO DE AMELANO al ESPERANTA VIVO DE AMELANO(e). Ĉi tie litero 'e' signifas "eksperimento"-n. Ĉar mi eksperimentas elsendi ĝis la tempo, kiam mi povas havi konfidencon en mia elsendo. Nepre rimarku!

De 19a horo je la 5a de Majo.

atenditaj programoj
-pri la 5a Azia Kongreso de Esperanto
-pri la seminario de Manifesto
-pri la traduko de Danĝera Lingvo
-pri la kunsido kun Daisin en Multituda Reta Centro(MRC)
-pri la kunsido de solidareco de intelekto pri oficiala lingvo
-pri mia nova penso pri komuna lingvo kaj minorita singulara lingvo
-pri la filmo, Babelo
-propagando de sekva kunsido kun ne konita Aŭstralia Esperantisto en venonta ĵaŭdo.


Jene mi afiŝas la utilan leteron de Tońo informi pri podkastaj radio-elsendojn en Esperanton.
---------------------------------------------------------------------------------------

Sendanto: "Eventoj-Budapesxto" <oficejo@eventoj.hu>
Titolo: ret-info: Podkastaj radioelsendoj en Esperanto
Dato: 2007- 5- 3

Saluton, karaj!

Mi ne scias cxu vi jam konas la fenomenon de la podkastoj. Por tiuj, kiuj
gxis nun ne auxskultis ilin, mi kuragxas rekomendi ke vi ekinteresigxu.
Baze, temas pri radio-emisiadoj, sed per la reto. La baza trajto estas ke,
kontrauxe al gxeneralaj radioj, vi povas gardi la elsendojn en via komputilo,
aux ecx rekte en via riceva programo, kaj auxskulti ilin kiam vi volas.

Ni havas malmultajn en Esperanto, sed mi kuragxas diri ke suficxe bonajn.
Interesajn kaj amuzajn. Kun tre bona lingvajxo en cxiuj kazoj.

Krome, dum tiu cxi tagoj ni celebris kelkajn rondajn ciferojn. La plej ronda
kaj la plej impresiga estas tiu de Radio Verda, el Vankuvero, kiu jam
atingis 100 elsendojn!

Varsovia Vento kaj esPodkasto atingis 20. ChiTieNun jam superis tiun cxi
nombron, kaj krome uzis novajxon: gxi elsendis la lastan (tele)vide. Fine,
pli modesta, sed ankaux suficxe grave (gxi sukcesis ke mi sxatu plej modernan
dancmuzikon!) estas la 5-a elsendo de Roger Borges.
Gratulojn al cxiuj!

Vi povas trovi la elsendojn cxe jenaj adresoj:

  Chi Tie Nun http://www.zervic.com/chitienun
  esPodkasto http://esperan.to/podkasto/
  Radio Verda http://www.radioverda.com
  Varsovia Vento http://www.republika.pl/viavento/aktuale/sonmaterialoj.htm
  Roger Borges http://www.rogerborges.com

Pli komforte estas uzi auxtomatajn legilojn: temas pri programoj kiuj rekte
sercxas la aktualigitajn epizodojn, kaj gardas ilin en via komputilo kaj
(kelkfoje) en via reproduktilo. La plej konata estas "iTunes", elsxutebla en
http://www.apple.com/itunes/download  (pardonu ke mi reklamu, sed gxi estas
senpaga kaj tre bone funkcias cxe mi).

Kompreneble, mi ne forgesas alian podkaston, iel mikson kun tradicia radio:
tiun de Pola Radio: http://www.polskieradio.pl/eo/

Mi nur bedauxras ke la ceteraj radioj (Cxinio, Kubo, Vatikano, Italio, kaj
ankaux la pli modestajn, regionaj aux alternativaj) ankoraux ne trovis la
manieron aligxi al tiu cxi fluo. Sed, nu, eble baldaux.

Amike,

Tońo
http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/


Pola Radio, kiu reekas elsendon en la 9a Januaro 2007 en la formo de podkasto, elsendis reraporton en la unua elsendo ankaŭ pri mia raporto de partopreno en 38a Korea Esperanta Kongreso. En la tre mallonga Elsendo (kiu daŭrigis ĉirkaŭ de 13 : 40 minutoj ĝis 14: 15 minutoj en la elsendo) , Barbara Pietrzak enkondukis, ke ĵus bakita Esperantiso(=komencanto) skribis la interesan raporton poste partopreni en 38a KEK. Kaj  ŝi petas ke La Lanterno Azio sendiĝos daŭre al Pola Radio. Mia raporto publikiĝis en volumo de Decembro 2006 de La Lanterno Azio. Kaj vi povas legi ĝin en rete, per klaki ĉi tie.
Jen estas mia letero al Pan Krzysztof Czabanski, Prezidanto
de la Pola Radio. Mi sendis tiu ĉi mesaĵon
Krzysztof.Czabanski@polskieradio.pl en tri lingvo(Angla, Korea, kaj Esperanto).


[English]
Dear Pan Krzysztof Czabanski

I have known Poland through two characters.
One is Rosa Luxemburg.
She instructed to me that mass of people is the foundation of our life
I learned from her that bad governments which oppress the desire of people is necessarily subverted by people themselves.
In south korea, though socialism lost its glory, many of korean youth remember her instruction and like the name of Losa Luxemburg.
Many books which dealth with socialism disappeared from bookstores, but the books of Ruxembourg still shine in the shelf of bookstore.

Second is Zamenhof.
He taught to me that  everybody in world is brother.
From him, I learned that common language help to reduce conflicts among nations, and can construct humanity.
He leaved to us very valuable inheritance, so called Esperanto.
In sourth Korea, many people support the spirit of Zamenhof.
Learning and studying Esperento, Koreans think Poland and feel Poland as brother.
Esperanto broadcasting of Poland Radio functions as guider of this hopeful life.
Hearing everyday Esperanto broadcasting of Poland Radio, I approach to Poland more and more, and feel the love of poland people.

Espernato of Zamenhof and revolutionary thought of Luxemburg is the most valuable human weath welled up from Poland.
I think certainly that Zamenhof and Ruxemburg is the most excellent diplomat of Poland.
Please don't extinguish Espernto broadcasting!
Don't lose your precious prides.

From far land, south Korea
Amelano
(Joe Jeong Hwan)
literary critic, instructor de sociology, Seonggonhoi University
18th November 2006

[한국어]
친애하는 판 크르치스토프 차반스키(La 18an Novembro 2006) 국장님께

나는 두 사람을 통해 폴란드를 알았습니다.
한 사람은 로자 룩셈부르크입니다.
그녀는 내게 수많은 민중이야말로 우리 삶의 기초임을 가르쳐 주었습니다.
나는 그려로부터, 민중의 욕망을 억압하는 나쁜 정부는 반드시 민중 자신에 의해 전복된다는 것을 배웠습니다.
대한민국에서 사회주의는 그 영광을 잃었지만, 많은 한국의 청년들은 그녀의 가르침을 기억하며 로자 룩셈부르크라는 이름을 좋아합니다.
사회주의를 다룬 많은 책들이 서점에서 사라졌지만 그녀의 책들은 서가에서 빛을 발하고 있습니다.

두번째는 자멘호프입니다.
그는 내게 이 세상 모든 사람들은 형제임을 가르쳐주었습니다.
나는 그로부터, 공통어가 민족들간의 갈등을 줄이고 인류사회를 건설할 수 있음을 배웠습니다.
그는 우리에게 에스페란토라고 불리는 매우 값진 유산을 남겨주었습니다.
남한에서 수많은 사람들은 자멘호프의 정신을 지지합니다.
에스페란토를 배우고 또 공부하면서 한국인들은 폴란드를 생각하며 폴란드를 형제로 느낍니다.
폴란드 라디오의 에스페란토 방송은 이 희망의 삶의 안내자로 기능하고 있습니다.
매일 에스페란토 방송을 들으면서 나는 폴란드에 더욱 가까이 다가가고 있으며 폴란드 민중의 사랑을 느낍니다.

자멘호프의 에스페란토와 로자 룩셈부르크의 혁명적 사상은 폴란드에서 샘솟은 가장 값진 인류의 부입니다.
나는 로자 룩셈부르그와 자멘호프가 폴란드의 가장 훌륭한 외교관임을 믿어 의심치 않습니다.
에스페란토 방송을 중단하지 말아주세요.
당신 나라의 귀중한 자랑들을 잃지 않기 바랍니다.

먼 나라, 한국에서
아멜라노
(조정환)
문학평론가, 성공회대학교 사회학 강사

2006년 11월 18일

[Esperanto]
Kara Pan Krzysztof Czabanski

Mi koniĝas Pollandon tra nur du karakteroj.
Unu estas Rosa Luxemburgo.
Ŝi instruis al mi ke amasa popolo estas la fundo de nia vivo.
De ŝi mi lernas, ke malbona registaro, kiu premas la deziron de popolo, necese renversiĝas per popolo mem.
En suda Koreio, kvankam socialismo pereis ĝian gloron, multe da koreaj junuloj memoras ŝia lekcio kaj ŝatas la nomo de Losa Luxemburgo.
Multe da librojn pri socialimso malaperis de librobutikoj, sed la libro de Luxemburgo ankoraŭ brilas en librobreto.

Dua karaktero estas Zamenhof.
Li instruis al me ke ĉiuj en mondo estas frato.
De li mi lernis, ke komuna lingvo helpas redukti la konfliktojn inter naciojn kaj povas konstruos homaron.
Li restigis al ni veren valoran heredaĝon, tiel nomata, Esperanto.
En suda Koreio, multe da homoj subtenas la anima de Zamenhof.
Lernante kaj studante Esperanton, Koreanoj pensas Pollando kaj sentas ĝin kiel frato.
Esperanto elsendo de Pola Radio funkcias kiel gvidado de tiu ĉi esperanta vivo.
Aŭde ĉiutage Esperantan elsendon de Pola Radio, mi proximiĝas al Pollando pli kaj pli kaj sentas amon el Pola popolo.

Esperanto de Zamenhof kaj revoluciaj pensoj de Lŭemburgo estas la plej valora homara riĉaĵoj fontigi el Pollando.
Mi pensas sendube ke Zamenhof kaj Luxemburgo estas la plej bonega diplomato de Pollando.
Bonbolu nepre ne fini Esperanta elsendon!
Ne perdu vian raran fierojn!

El fora lando, suda Koreio
Amelano
(Ĵo Jeong Huan)
Literatura kritikisto, Instruisto de Sociologio, Seongkonghoj Universitato

La 18an Novembro 2006

Novaĵoj pri Esperanto elsendo de pola radio. Alportiĝis el  http://www.liberafolio.org/2006/ueapolonia .(Amelano)

Corsetti pretas minaci Pollandon

Universala Esperanto-Asocio kontaktis la polan ministron pri eksterlandaj aferoj kaj pledis por la daŭrigo de elsendoj en Esperanto. UEA krome instigas individuajn esperantistojn skribi al ambasadoj de Pollando. Laŭ Renato Corsetti, la prezidanto de UEA, minaco ne aranĝi la jubilean Universalan Kongreson 2009 en Pollando estos uzata en la intertraktadoj.

Anna FotygaPost la disvastiĝo de la informo pri ebla ĉesigo de la Esperanto-elsendoj de Pola Radio jam multaj esperantistoj kaj Esperanto-organizaĵoj skribis al la Pola Radio aŭ al la ambasado de Pollando en sia lando por apogi la daŭrigon de la elsendoj. Nome de UEA prezidanto Renato Corsetti pledis ĉe la pola ministro pri eksterlandaj aferoj, Anna Fotyga, kaj ĉe la prezidanto de Pola Radio, Krzysztof Czabański (sur fotoj), por certigi la estontecon de la elsendoj.

czabanski.jpgEn sia letero Renato Corsetti referencis al la ligoj inter Esperanto kaj Pollando, kaj emfazis la valoron de la Esperanto-elsendoj el diversaj vidpunktoj.

La Esperanto-elsendoj portis al Pollando multe da novaj, fidelaj amikoj, kiuj pozitive influas al publika opinio pri Pollando en sia vivmedio. Por multaj el ili Pollando fariĝis ŝatata vojaĝ-celo kaj ankaŭ alimaniere ili pli profunde konatiĝis kun la lando, ne malofte eĉ lernis la polan lingvon. Por multaj aliaj pozitiva sinteno al Pollando estas parto de ilia mondbildo, skribis Corsetti.

UEA instigas esperantistojn kaj iliajn organizaĵojn multnombre skribi al la Pola Radio kaj, nacilingve, al reprezentejoj de Pollando por apogi, ke Pola Radio daŭre elsendu en Esperanto.

En reta diskutejo de UEA-membroj, Roy McCoy proponis, ke la loko de la planata Universala Kongreso de Esperanto povus esti uzata kiel armilo en la batalo por daŭrigo de la elsendoj.

- Eble tiu Jubilea Kongreso ne okazu en Pollando - ĉu? Eĉ se UEA volas ĉiaokaze kongresi en Pollando en 2009, mi ne kredas ke la pola registaro scias tion - kaj kredeble eblus do blufi minacon de retiro. Mi supozas ke ekzistas sufiĉe da poloj kiuj ŝatus ke Jubilea Kongreso tie okazu, kaj profitus de tio. Pri la rilatoj de tiaj homoj kun la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj mi ne scias, sed povas imagi ke tiaj rilatoj ekzistas.

Laŭ Renato Corsetti, kiu en la sama forumo dankis al Roy McCoy pro la ideo, la minaco ne aranĝi la jubilean kongreson en Pollando nepre estos uzata en iu fazo de la intertraktado.

- La ideo kongresi en Pollando estas ankoraŭ nur ideo esplorata. Tamen certe oni povos aludi je ĝi en la intertraktoj kun la polaj instancoj, li komentis responde al demando de Libera Folio.

[Laŭ gazetara komuniko de UEA kaj propraj informoj]

Dosiero de Pollando Esperanto Radio reaperis.
La dosiero de Pola Esperanta Radio, ke ni povas aŭskulti ekde 5a Novembro, reaperis hodiaŭ en http://radioarkivo.org/vidu.php/3342.
Ni povas diveni gravajn konfliktojn en elsendejo.
Povon al Barbara Pietrzak!