Fragmentoj 2007/09/06 06:46

Espero

Oni diras ke ĉiam espero estas.
(Laŭ mia memoro Julia Roberts ankaŭ diris same en filmo Net 2.0)
Estas prava diro.
Tamen espero ne estas la stato kie ni povas atingi iam.
Ĝi estas la movado, kiu eliras el la nuna stato.
Espero estas la nomo de elteriĝo aŭ flugo.
Esperigo estas la ŝerco de linio de flugo.
En ĉi tia senco, ĉiam kaj kie estas espero.

-vidante filmon, Net 2.0
Taglibro 2007/08/28 07:05

Enough(Suficxe)

La plej krueleca spaco nomita hejmo.
Filmo "Enough" montris ke eliro ne eblas plu, kaj ke daŭra eliro estas la vojo kiu estas la plej dolora.
Nur nura ebla kaj esperema eliro estas atako.
Elirado estas sufiĉe.
Tamen por ataki bezonas batalpovo kaj kuraĝo.
Kaj agado!


Brenda manĝigas malvarmumo-kuracilon al ŝia 4a jaraĝa filo por ĝui kun ŝia amanto.
Rezulte, ŝia filo mortiĝis.
Kaj Ŝi diris al polico, ke nigra homo kaptis ŝian aŭton kaj ŝian filon.

Privata agado kaj akcidento disvolviĝis en raso-problemon per mensogo.
Kial tia fenomeno eblas?

Artoj, specife filmo, absorbiĝis en varo-mondo perfekte.
Rezulte merkatigo ludas pli grandan rolon ol la kvalito de verko.
En la kazo de "Monstro", 'naciisma' merkatigo ŝajnas funkcii efike eble.

Taglibro 2007/07/09 16:06

Falo de Japanio

Mi vidis filmon, titolita "Falo de Japanio".
Tertremo baldaŭ faligos Japanion.
Krizoj balaas insulon de Japanio.
Tamen Sciencisto, Teknikisto, bonkora Politikisto, kunlaborado de Eksterlandoj kaj amo savas Japanion.
Knabinoj kaj poploj estas savita per ili.
Ĉi tiujn estas nuntempa pova de ordono, ĉu ne?

Fabelo pri morta princino kaj sep herooj (1951)


http://kinejo.blogsome.com/
Vidi 2007/04/30 06:47

La vivo de aliaj homoj

Hieraŭ mi spektis la filmon, La Vivo de Aliaj Homoj.
Ĝi bildis la vivon de artistoj en orienta Germanio.
Kiel mi povas skribi la senton?
Ĉu estas ĝi reala aŭ aluda?
Ĉiukaze mi sentas ke la vivo ŝajnas esti reale.
Ialoke koroprene kaj malĝoje, malkaŝi la ploro estas malfacile.

Aktuala vivo de intelektoj en socialisma socio estas limigita kaj premita.
Unu karaktero diris ke "ni estas nur pupo de ili(t.n, komunistoj-citano)".
Tamen laŭ la profunda suba nivelo, aliaj tendencoj fluas.
Aparte la doktoro, kiu estas ankaŭ sekreta polico, ŝanĝiĝas al liverportiso.
Lia aroganta kaj granda figuro en komenca parto de filmo ŝanĝiĝas al malgranda figuro.
Lia Malgrandiĝo estas bela eliro kune kun la ŝanĝo de dramisto.

Ironie! Kiam la Berlina muro en Germanio faliĝis en la 9a de novembro de 1989, Ligo de Socialistaj Laboristoj ekis ĝuste je la 13a de novembro de 1989 en Koreio.
Vidi 2007/02/26 23:01

Filmo, "Clash"

Nur prezentas antagonisman socion per rasa diskriminacio kaj rasismo.
Teruro ŝanĝiĝas al fobio kaj paniko.
Usono estas ĝangalo.
Pafilo decidas.
Morto ĉiam kaj ĉie estas malfora.
Malĝojo estas ĝenerala sento de ĉiaj homoj.
Kompreneble la solvo, kiu prezentas per direktoro estas artefarita kaj fikcia. Ĉar ne aktuala nur imagita vojo estas prezentata.


Antauxe Nokto Falas(Before night falls) pentras la vivon de kuva verkisto, kiu estis sodomio. Lia nomo estas Reinaldo Arenas.
Li partoprenis en revolua armeo en kuba revolua periodo. Tamen post venko de revoluo kuba registaro premis artiston kaj sodomion. Ekde tiam li devas skribi verkon sekrete. Kaj li eniras en malliberejo pro la skribon. En 1980 li selektas iri al Usono laŭ la poliso de proskribo de Kubo. En Usono li vivas kiel sennacieculo. Pro malriĉeco kaj aidoso li selektas eŭtanazion per helpo de Razaro.

Jene gravaj problemoj starigas.
Kial revolua registaro premis arton kaj sekson.
Laŭ mia penso tradicia naciisma kaj socialisma revoluo havis la lavoro-centra principon.
Gvidantoj de revoluo ŝajnas pensi ke arto estas ne produktiva. Kaj ili havis la dubegon pri la kopro, kiu ne laboras sed dancas, seksas, amas ktp.
Laborema ordo konstruiĝas per armeo, kiu premas ludon, arton, kaj sekson.

Tamen moderna socio retakas ĉi tiun nove. Jam ludo, arto, sekso, kiu ne konsideris antaŭe kiel laboro, iĝas kiel kerna formo de laboro. Nun revoluo, kiu konsideras ĉi tiun kiel neproduktivaĵoj, nenecesaĵoj, ne eblas. Nova revoluo devas enhavi la radikalan liberigon de sekso, arto, ludo, kiu ĝuas nuntempe nur formalan liberecon. Nuntempe ili estas libera sed tre malriĉa kaj vana.
Vidi 2007/01/11 06:59

Bonvenon al Dongmakgol

Bonvenon al Dongmakgol(Welcome to Dongmakgol).

Soldatoj de suda Koreio, norda Koreio, Usono hazarde venas en Dongmakgol.
Pli kaj pli ili forgesas antagonismo inter ili mem, iĝas amikoj, fratoj.
Ili iĝas de soldatoj de ŝtatoj al civitoj de vilaĝo.
Kaj por protekti Dongmakgol, ili selektas mortiĝon.

Kiel diro, bonaj aspektoj de homoj laŭ linio maksimume aperas.
En ĉi tiu punkto, filmo sentiĝas tro teleologio kaj utopia.

Sed kelkaj grava punktoj aperas al vidantoj.
Unu estas, ke Dongmakgol estas unu speco de komunumo.
En tiu ĉi vilaĝo, en kiu paco regas, ĉiuj kunmanĝas, kunlaboras, kunkantas, kundancas, kunludas, kunparolas, kundormas, kaj kunamas.

Kapitalismo detruas homrilatojn kaj organizas tiun kiel antagonismaĵo.
Tamen en kapitalismo ankoraŭ multe da homrilatoj restas komuna.
Alivorte homrilatoj simila kun rilatoj en Donmakgol restas ankoraŭ multe virtuale, kvankam ĉiam ĝi estas en danĝera kondiĉo.
Progreso enhavas iaface protekto kaj etendo de tian rilatojn.
La virtualeco de komunumo jam estas kaj ĉiam estiĝas en nia vivo.
Kompreneble tiu estas detruita ĉiam per kapitalismaj rilatoj.

En la fino de filmo, la civila soldatoj de Dongmakgol batalas, oferante sia vivo, kontraŭ ŝtata armeo por protekti komunumon. Laŭ mia sento, ĉi tiu estas fortega mesaĝo de ĉi filmo.