hejmo1 Articles

  1. 2006/10/08 Nomado aŭ setlo? - post hejmvizito. (7)

De 5a ĝis 6a Oktobro 2006 mi vizitis en hejmvilaĝo, kiu estas subakviĝinta ekde 1969a jaro. La superakvo de mia hejmvilaĝo kaŭziĝis per Namgang baraĵo, kiu fariĝis per Bak Junghi deivoliga diktatora registraro.

Namgang baraĵo estas la unua baraĵo en sud-koreio. La regiono de superakvo ŝanĝiĝis

al unua vasta kaj blua lago nomata Ĵinjang-ho.

Post kuri dum 5 horoj de Seulo per aŭto, mi alvenis en Ĵinjang-ho je 7 kaj duono. En la enirejo estas stariganta unua ŝtona monumento skribi 'hejmsopiro monumento'. Kiom da homoj ploris antaŭ la monumento?

Tiamaniere mi prenis la Namgang-baĵaron en kelkaj fotoj. Post alveni en  la Ĵinsu-briĝon kiu krucas la lago, mi prenis ĝin kaj la situon(sube de dekstro!) de mia malnova hejmo en fotoj. 



Mia malnova hejmo estas subakviĝinta rekte sube la unua dekstra piliero de briĝo kun mia multaj memoro.

La ŝanĝiĝita figuro de Wansa tradicia merketo, ke mia patro kaj partino uzis antaŭe mortiĝo. Ni manĝis matenmaĝon sate unue post mia naskiĝo ĉi tie.



Antaŭ lupreniga pensio,  unu stumpo de pomo-arbo fieras ĝian frukton.

Kaj poste nove naskigita infanoj kaj adoleskantinoj ludis tre ĝoje babile unu la alian kaj kurinta tie kaj tie, ne scianta kialon.



Memoranta malnovan tempon, mi rigardis tie fore sur la lageto, nome Eumsil. La lageto parolis nenion, nur tremis malpeze per brizo.

Mia familo vizitis tombojn de prauloj situi supre aux meze aux baze de monto.

Tomboj de patro kaj patrino de mia avo. Por ne forgesi, jen mi lasas la foton.

Tomboj de mia avo kaj avino.

Tombo de mia patro

Tombo de mia patrino en la mezo.

Mi vekiĝis en aŭroro kaj promenis tie kaj tie. En la aŭrora lumo, domo de mia malnova amiko, kiu ne ekveturis hejmon kaj postlasis en monteto, aperis nebrile. Nur du lampoj brilas blanke. Ankoraŭ ili ne vekas...

Kio estas disvolvigo? Ĝi lasas multajn homojn migri tie kaj tie. Do ĉu setla vivo estas ebla kaj dezirinda? La registaro, kiu estas pelanta disvolvigon, monkompenas pri la privata tero. Sed la loĝantaroj perdas tutan komunan rilaton kaj aliaĵojn kio havas ne-mezureblan valoron. Kontraŭe migro donas multajn homon nova penson, nova afekon, kaj nova vivmanieron. Nomado aŭ setlo...aŭ aliaĵo?