imperio1 Articles

  1. 2006/12/14 Esperanto en Imperia Epoko

Jen estas unu dialogo, kiun mi(suba A) havis hodiaŭ, pri Esperanto tago.

A: Morgaŭ estas Esperanto tago. Ĉu vi havas ia ajn planon? Oni diras ke en Hungario Zamenhof festo malfermiĝas dum la Esperanto-semajno.
B: Mi, ne. Mi ne taksas konvene kulti homojn.
A: Mi akordas. Kulti homojn ne estas grava. Tamen uzi ĝin por Esperanto-movado estus grava.
B: Nu, mi ankaŭ ne kredas pri la "Esperanta Movado". Kia lingvo bezonas movadon por subteni ĝin?
A: Ĉar lingvo imperiismo ĉagrenas nin, ni bezonas lingvo-movadon.
B: Nu, nun estas la epoko de angla lingvo.  Kaj samkiel jam forpasis la epokojn de Latino kaj Franclingvo, jam forpasos ankaŭ tiu de angla lingvo. Ne estas angla lingvo, kiu trudas ĝin al homoj.  Oni deziras paroli ĝin ĉar ĝi estas utila.  Kaj ĉar per ĝi oni povas perlabori monon. Same ja estus pri Esperanto se ĝi estus simile utila.
A: Bona ideo.

Mi volas sumigas mian penson pri ligva problemo.

Esperanto-tago


1. En imperia periodo, lingva problemo haviĝas pli kaj pli grandan pozicion. Ĉar ĉiuj produkado de socia iras tra lingva kunteksto.

2. Rezultate, lingvo ne plu estas nura superstrukturo. Ĝi estas kuŝanta en substrukturo de socia produktado. Do la eldiro de B, ke angla lingvo estas uzata por perlabori monon, estas prava. Per angla lingvo oni povas gajni monon. Tiasence angla lingvo estas utila kaj uziĝas vaste per homoj.

3. Tamen kial oni povas gajni monon per specife angla lingvo? Ĉi tiu estas grava kaj necesa demando. "Perlabori monon" estas ebla en la tero de ekspluatado. Iu ajn homoj ne povas gajni monon ekstere de sistemo de ekspluatado. Komprenebla estas profito aŭ luprego, kondicio estas sama en kazo de salajro. Valoro esta la aero de ekspluatado, kaj diversaj formoj de mono estas la dividaĵo de ekspluataĵoj. Tial ekstere la ebeno de ekspluatado iu ajn ne povas gajni monon.

4. Ke oni povas perlabori monon per angla lingvo, signifas, ke angla lingvo estas la komuna lingvo de imperia mondo. Angla lingvo estas komuna lingvo por ekspluatado en monda nivelo. Unuvorte la angla estas imperia lingvo. Do la efekto de angla lingvo estas ne natura sed politika. Numtempe angla lingvo estas trudata sur tuta mondo. Por perlabori monon arego uzas la anglan. Ĉimaniere lingva imperio estas progresanta.

5. Trairi lingvo imperio ne povas sukcesi sen detrui imperio mem kiel povo-komponaĵo. Tamen detrui ĝin estas ne ebla kaj eĉ sufiĉa. Lingvo estas sango de socio. Do se ni volas eliri el imperio, ni devas konstrui unue novan socion aŭ novan socian rilaton inter homoj. Ni povas uzi novan komunan lingvon, ekzemple Esperanton, por atingi ĝin. Oni diras tiu ĉi procezon kiel lingva demokratio.

6. Tamen ni devas ne forgesi, ke la klopodo por atingi lingvan demokration povas sukcesi nur kun la klopodo por ŝanĝigi socion reale demokrate. Alivorte, nur kun la klopodo nuligi la sistemon de ekspluatado! Nuntempe ĉiuj homoj povas koni, ke rekta retigo de multitudoj por absoluta demokratio estas nura vojo de trairi lingvan kaj politikan imperion.