jogo2 Articles

  1. 2007/05/18 unu jaro ekde ekzerci jogadon
  2. 2006/12/06 malvarmumo kaj jogo
Ĝuste unu jaro paŝis ekde ekzerci jogadon.
La 18an de Majo 2006, mi ekzercis jogon pro longe daŭra malsano.
Estis Ĉamsun Jogo de Ĝungkjung monaĥo.

Dume mi ekzercis jogadon diligente. En multe agadoj de jogo mi evoluas certe.
En jenaj kelkaj punktoj mi sentas ke jogado estis bone al mi.

1. Malvarmumo ne kaptis min dum pasinta unu jaro.
2. Lumbdoloro(요통) ankaŭ ne kaptis min dum pasinta unu jaro. La regula lumbdoloro estis mia okupacia doloro.
3. Alergieca nazkataro(비염) pro malvarma vetero ege malfortiĝis malgraŭ ĝia daŭro.
4. Ankaŭ alergieca prurito(juka simptomo, 가려움증) malfortiĝis kompare kun pasinteco.
5. Akva akzemo(무좀) preskaŭ malaperis.

Terminoj 3, 4, 5 estas ŝanĝoj en haŭto. Kial ĉi ŝanĝoj, kiun mi ne atendis, aperis? Mi pensas ke la doloro aŭ kataro aŭ simptomoj en haŭto estas la rezultoj de malbona sango(혈)-cirkulado kaj Gi(기)-cirkulado
Termino 2 povas atendiĝi. Ĉar la movado de korpo en jogado bezonas senĉese la movon de lumbo.
Termino 1 estas sinteza rezulto de ĉiuj elementoj.

Mi vicigis la ŝanĝojn en korpo.
Ĉu ŝanĝojn en menso estis?
Mi ne volas koncernas pri tia aspekto nun.

Taglibro 2006/12/06 21:00

malvarmumo kaj jogo

De post dimanĉo mi vivas kun malvarmumo.
La prelego de sabato pri filozofio ŝajnas kaŭzi doloro en nazo.
Mi estas eksperimentanta supervenki malvarmumon sen kuracilo.
Ĉar kreski la kapablo de mem-kuraco estas grava.
Do mi ekzercas jogon ĉiutage.
Jogo estas la heredaĵo de homaro.
Ĝi povas ekzerciĝi en la stato kaptiĝi per malvarmumo.
Maniero de preventado kaj mem resanigo devas trovi kaj evolui pli multe.
En nia epoko, nia korpo estas la kampo de milito.
Kapitalo klopodos kapti homaran korpon en sia mano.
Alivorte, ĝi klopodas uzi nian korpon kiel ejo por akiri profiton.
Do ni devas klopodi mastrumi nian korpon en nia aŭtonomo.
Ke jogo povas esti politiko estas en tiu ĉi senco.