Hodiaŭ mi akiris de Georgo la informon de suba artikolon dum babilado. Kiel ni, Esperantistoj povas pensi kaj respondi pri la opinio de Noam Chomsky, kiu estas usona profesoro de lingvistiko kaj anarkisto. Mi deziras aŭskulti la opiniojn de gesamideanojn, kiu legas tiu ĉi artikolon.
---Amelano
---Amelano
Noam Chomsky: 'Esperanto ne estas lingvo'
Ĉu Esperanto havas generativan gramatikon? Al ĉi tiu demando respondas negative unu el la plej famaj lingvistoj en la mondo Noam Chomsky.
"Esperanto ne estas lingvo, sed vortaro kaj sugesto pri gramatiko. Homoj komprenas ĝin ĉar ili uzas siajn proprajn intuiciajn sciojn. Do, al la demando ne eblas respondi," skribas la profesoro de lingvistiko ĉe MIT-universitato al Eric Benech. "Mi ne scias, kion respondi al Noam Chomsky. Mi ankaŭ ne sufiĉe bone regas la usonan," konsterniĝas Benech, franca esperantisto kiu ĉiam legas la librojn de Chomsky kun granda intereso. La 72-jaraĝa Chomsky estas ankaŭ unu el la plej konataj politikaj disidentoj en Usono.
Ĉu gravas se la plej grava lingvisto en la mondo opinias ke Esperanto ne estas lingvo? Kaj kio cetere estas tiu generativa gramatiko, kiu laŭ opinio de Chomsky tiom mankas al Esperanto? Zlatko Tisljar, direktoro de la internacia asocio Inter-Kulturo, klarigas: "La homoj havas en si enkonstruitan generativan gramatikon, t.e. genetikan planon kiel konstrui lingvon. Mallonge dirite, temas pri sinsekvo de frazoj kiuj konsistas el materia (substantiva) kaj nemateria (verba) komplekso, kiuj disdividiĝas laŭfunkcie je ĉiam pli etaj detaloj, proksimume laŭ la sistemo de transformaciaj reguloj de Chomsky. Sed por reale konstrui la lingvon oni uzas arbitre elektitajn materialojn - la vortojn. La gramatiko estas generativa, la leksiko estas arbitra, hazarda kaj elektebla."
"Lingvoj uzataj de homoj - eĉ se nur du - por komuniki kaj signi identecon de grupo estas homaj lingvoj senkonsidere pri tio kiam kaj kie ili ekestis. Lingvoj estas mallongdaŭraj provizoraj lingvoj inter eta infano kaj patrino same kiel piĝinaj lingvoj aŭ kiel lingvoj iniciatitaj de unu homo aŭ fakula grupo, se ilin akceptas kaj uzas homaj grupoj," opinias Tisljar. "Sendube la plej granda homa lingvo kreita en 'laboratorio' kaj normale uzata estas la bahasa indonesia kun 200 milionoj da uzantoj. Tiu ĉi traktaĵo estas skribita en Esperanto, lingvo kiun Noam Chomsky proklamas neekzistanta."
"Kian opinion havas Chomsky pri la imperiismo de la angla, la lingvo 'politike korekta' ? Ĉu li opinias tion normala?" diras Henri Masson, redaktanto de la gazetara kaj rebata servo de SAT-Amikaro kaj prezidanto de la asocio 'Espéranto-Vendée'. Masson ne scias sub kiu kategorio pritrakti la aferon, ĉu lingvistike, ĉu ideologie? "Prefere ol havigi al li opinion, eble valorus fari al li demandojn, kiuj devigus lin pripensi, nedevige rekte pri Esperanto, kaj sen rimarkebla signo pri nia esperantisteco. La problemo estas, ke tro rekta pritrakto de Esperanto riskas puŝi lin formuli, eĉ eble publike aŭ skribe, pliajn senfundamentajn asertojn pri Esperanto kaj enprofundiĝi en la eraron."
Marko Naoki Lins de la Komunikadcentro timas, ke koleraj mesaĝoj de 'verdaj finvenkistoj' malhelpos al la plibonigo de la publika bildo de Esperanto kaj esperantistoj. "Mi komprenas la konsterniĝon, sed vere ne indas krei novan malamikon de Esperanto. Se vi respondas, bonvole altnivele kaj tre afable respondi al profesoro Chomsky. Nepre ne sendu kolerajn mesaĝojn."
Aŭtoro: Dafydd ap Fergus



댓글을 달아 주세요
Sxajnas, ke la opinio cxisupre raportita estas metita en lingvoscienca tereno, ne la politika.
pri lia vivo kaj intrado gestlingvon al simioj, Roger Fouts ne konsentas je ili.
Kiel lingvisto mi legis, ke liaj teorioj ne estas partigitaj de cxiuj, ekzemple en lia libro (angla titolo: "Next of kin"
Jes ja koleraj amasoj da protestoj ne estas la plej bona por fari, kaj ofte donas malbonan ideon pri Esperanto al la "ekstera" mondo.
Por taux respondi al li necesus unue bone kompreni tion, kion li implicas dirante kion li diras.
Dankon pro via deca propono!
Mi legas cxi tie tiun komenton de Chomsky unuafoje. Antau ol respondi, necesas plua kunteksto. Lau, Chomsky, se Esperanto estas ne lingvo, sed havas nur sugeston de gramatiko, kio do gxi estas? Mi audis tian komenton de iu lingvisto antau 30 jaroj, sed ne de Chomsky antaue.
Mi supozas ke la rezonado estas la jena: Esplormetodo lau koncepto de Chomsky estas, ke oni eltrovas kasx-gramatikajn regulojn de lingvo per kontrolado de la intuicioj de denaskaj parolantoj. Sed, se mankas komunumo de denaskaj parolantoj de Esperanto, ne povas ekzisti sendependaj lingvaj intuicioj de Esperantistoj, kaj ties lingvaj intuicioj pri Esperanto parazitas sur ties denaskaj lingvoj. Do, Esperanto ne estas sendependa lingvo.
Sed la konkludo estas absurda, kaj mi pensas, nekonsekvenca ecx el Chomsky-a perspektivo. Ecx se la lingvaj intuicioj de Esperantistoj ne 100% kongruas, estas suficxa komuneco inter kompetentaj parolantoj por ke la lingvo funkciu, ecx kun nebulaj areoj pri komunaj gramatikaj intuicioj. Ne ekzistas mistika organika unueco de ajna lingva komunumo. Cetere, la Chomskya teorio devas iel inkluzivi multlingvajn parolantojn.
Mi lastatempe defendis Chomsky-ecan vidpunkton pri Esperanto en en la novajx-grupo sci.lang.
Vidu <http://www.tinyurl.dk/923>.