nuklearmilo2 Articles

  1. 2006/10/10 Kontraŭe nuklean armilon de ĉiuj landoj (1)
  2. 2006/10/10 For la nuklearmiloj!

1. La plej grava problemo estas la esto de nukleo-klubo, ke konsistiĝas de usono, rusio, anglio, francio, kaj ĉinio. Ili havas monopolan povon en nukleo. NPT montras kaj perfortas la monopolan ordon al aliaj sen nuklea ŝtatoj.

2. Nuklea evoluo de hindio, pakistano kaj nord-koreio estas defioj, ke skuas la nuklean ordon enviciĝi post dua monda milito. Aparte la nukleo de nord-koreio estas evoluita en longa izolado kaj sankciado. Nord-koreio volas uzi nuklebombon por defendi sia ŝtaton kontraŭ imperia usono kaj por multigi sian povon en nuntempa internacia rilato.

3. Nuklea armilo estas ne nur armilo de milito kun aliaj ŝtato sed ankaŭ armilo de regado kontraŭ popolo de sia ŝtato. Kiel usono uzas la nuklea armilo por regi mondan popolon, tiel nord-koreio povas uzi ĝin por regi nord-korea popolon.

4. Nuklea eksperimento de nord-koreio proponas al ĉiuj landoj gravan elekton akomodi nuna nuklean ordon aŭ ne. Ĉi tiu rezultiĝas de tio, kio NPT kaj usono povis ne bloki la nuklea evoluo de nord-koreio.
Prefere NPT estas akcelanta evoluon de nuklea armilo. Jam pakistano, israelo, hindio evoluis nuklean armilon en NPT-ordo.

5.Unuflanke kelkaj landoj monopolas nuklean armilon, aliaflanke resta landoj devas protektĝi per ili. Tiu ĉi ordo povas konvinki nenion. En tiu ordon, kelkaj ekskludataj landoj nature volas evolui nuklean armilon por vivteno, altigo en rango, ktp. Fakte eĉ ke kelkaj landoj estas ne evoluanta nuklea armilo estas unu speco de vivteno, altigo en rango ktp. Ĉar sub la nuklea protekto ili povas efektivigi rapidan ekonomian evoluon.

6. Ni, monda multitudo povas akiri nenion per nuklea armilo. Ĝi nur donas pli kaj pli grandan povon de regado al reganta klaso. Do ĉiuj nuklea armilo devas malrigi perfekte. Speciale la nuklea armilo de nuklea klubo devas soviĝi. Ke nuklea armilo estas reganta popolon estas granda malfeliĉo. Anstataŭ nuklea armilo, monda multitudo devas regi aŭtonome sia vivon per solidareco de multitudo.

7. Do mi kontraŭas la ĉia sankcion kontraŭ nord-koreio, kio iniciĝos per nukleaj fortaj ŝtatoj, specife usono. Sed mi akordas pri sakcio, kio iniciĝos per multitudo kontraŭ ĉiuj nuklea armiloj kaj ĉiuj ŝtatoj kiu estas posedanta nuklean armilon. Tuj malrigu ĉiujn nuklean armilon kaj ĉesu ĉiujn programon de evolui nuklean armilon.

Legi 2006/10/10 07:34

For la nuklearmiloj!

Jen estas artikoloj de Kasai Akira, kiu kontrauxis cxiu nuklearmiloj. Kvankam gxi estas kelkaj olda artikolo, gxi estas nun ankaux suficxe leginda.  -Amelano

*                              *                                  *

For la nuklearmiloj! (1995)

Kasai Akira

el http://homepage2.nifty.com/serpento/vk/vk134.htm#for

Ĉiuj en la tuta mondo nun levas la voĉon. Kritiko kaj fortaj protestoj kontraŭ la rekomenco de nukle-eksperimentoj de Francio kaj Ĉinio ardas kun pasio, kaj pli ol 150 registaroj, reprezentante 80% de la membro-nacioj de la Unuiĝinta Naciaro, esprimis sian oponon al la nuklebomb-eksperimentoj.

Internacia Solidareco en Tahitio
"Mi estis elektita en julio ĉi-jare kiel membro de la Ĉambro de Konsilistoj. En la 1-a de Septembro mi estis en Tahitio kiel membro de la multepartia delegitaro de la "Japanaj Parlamentanoj kontraŭ Nukle-Eksperimentoj en Mururoa" por parto preni en la Internacia Kunveno kontraŭ la nukle-eksperimentado en Papeete, Tahitio. Lastatempa opini-statistiko far Ĵurnalo Maninichi (6an sept.) montras, ke 96% de la japanoj estas kontraŭ la francaj nuklebomb-eksperimentoj, kaj 80% subtenas "protestan agadon."

La 4an de aŭgusto, la Japana Parlamento unuanime adoptis rezolucion postulantan tujan halton al nukle-eksperimentado fare de kaj Francio kaj Ĉinio, je la starpunkto "kontraŭi nukle-eksperimenton de ia ajn lando" kaj "ĉiam laboradi por la neniigo de nukle-armiloj." Ni 22 japanaj parlamentanoj, kiuj apartenas al malsamaj politikaj partioj povis partopreni en unu agado, dank'al la reganta kontraŭ-nuklea publika opinio de la sola atombombita nacio en la mondo.

Kiel Duageneracia Hibakŝo
La tuta Tahitio, la lasta "paradiza" insulo situanta en la Suda Pacifiko 10,000 kilometrojn for de Japanio, estis inundita de granda kolero je la decido rekomenci nukle-eksperimenton. Kiel duageneracia hibakŝo el Hiroŝimo (mia patrino estas travivinto de atombombado), mi apeladis dum pasintaj 20 jaroj en grandnombraj internaciaj konferencoj kaj al la popolo en kaj ekster Japanio pri la neceso elimini nuklearmilojn. Mire vidante tion, kio atendis min, mi ektremis pro ekscito kiam mi ekpaŝis sur la teron de Tahitio.

Matene la 2-an de septembro, la novaĵo, ke tujos nuklea eksperimento, ĉirkaŭiris la insulon; la atmosfero streĉis. kelkmil manifestantoj ekmarŝis tra la centro de Papeete, kantante en tatihi-lingve laŭ melodio de spirita kanto, kiu esprimas sian deziron por sendependeco, kaj kriante, "Non a la Bombe! (Ne al la bombo!)" Inter la marŝantoj estis Oscar Temaru, la estro de Urbo Faaa kaj gvidanto de la anti-nuklea movado, kaj Vito Maamaatua, la ĉefdirektoro de Radio Tifana. Ni jam konas reciproke ekde kiam ili ĉeestis sesion de la Monda Konferenco kontraŭ Atom- kaj Hidrogen-Bomboj okazigitan en Japanio. Trovinte min, Vito alkuris al mi por min ĉirkaŭbraki, kaj dankis min pro mia partopreno.

Vidante min portanta afiŝon el Japanio, juna tahitiano venis manpremi kun mi, dirante, ke ili tute konsentas kun tio, kion diras la afiŝo. Ĝi diras, "Non a les Essais Nucleaires (Ne al la Nukleaj Eksperimentoj)", "Plus ĉue jamais Hiroshima (Ne ripetu hiroŝimon)" kaj "Eliminate Nuclear Weapons (Eliminu Nuklearmilojn)". La delegitaranoj de la Organiza Komitato de la Monda Konferenco kontraŭ Atom- kaj Hidrogen-Bomboj kolektis subskribojn por la "Apelo el Hiroŝimo kaj Nagasako" el homoj ĉirkaŭ si. Dum mallonga tempo, pli ol 1,000 homoj subskribis la Apelon kaj pliposte ili estis prezentitaj al la Oficejo de Franca Alta Komisaro.

Kiel ili aŭdacas komenci ĝin tie, kie vivas homoj!"; "Ni devas haltigi nukleajn eksperimentojn kaj efektivigi sendependecon" 꽏꽏Neniu povas mortigi per forto la deziron de la tahitia popolo. Kvindek jaroj post la tragedioj de Hiroŝimo kaj Nagasako, ankoraŭ ekzistas senprudentaj provoj malpurigi la bluan oceanon kaj detrui milojn da vivoj. Denove, mia koro doloris pro kolerego.

Internacia Reto de Parlamentanoj
Estis la unua fojo ke parlamentanoj kaj delegi taroj el diversaj pac-organizoj el pli ol 10 landoj tra la mondo kolektiĝis en Tahitio. Mil homoj partoprenis en la Internacia Protesta Kunveno, kiu estis okazigita post la pac-marŝo, kaj la stadiono estis plena de la aero de internacia solidareco kaj de krio "haltigu nukle-eksperimentad on" kaj "eliminu nuklearmilojn." Krom de Japanio, inter partoprenantoj estis parlamentanoj de aŭstralio, Nov-Zelando, Svedio kaj Norvegio, kies parlamentoj unuanime adoptis rezoluciojn esprimantajn sian oponon al nuklebomb-eksperimentado.

Profitante la okazon de la renkontiĝo, la 3-an de septembro, parlamentanoj el 15 nacioj unuanime atingis rezolucion por establi internacian parlamentanan reton por la mondo sen nuklearmiloj. En la diskutado, mi diris, ke "estas grave disvolvi komunajn kampanjojn kontraŭ nuklebomb-eksperimentado kaj por la elimino de nuklearmiloj." Ni konsentis starigi organizon por kunlabori pri la interkonsentitaj punktoj por oponi nuklearmilojn, trans niaj diferencoj de opinio pri aliaj d emandoj, tiaj kiel sendependeco de t.n. Franca Polinezio, inklude Tahition, el Francio, aŭ la problemo de nukleenergia centralo. Konpreneble sen dependeco jam estas serioza tasko por la tahitia popolo pli ol iam antaŭe, Sed internacie la kontraŭstaro al nukleaj eksperimentoj kaj la elimino de nuklearmiloj devas esti komuna tasko. Tio disvolvos nian movadon plu kaj pli larĝe.

Por realigi nian ĉefan golon nuniigi ĉiujn nuklearmilojn, la rezolucio urĝigas starigi retaron por interŝanĝi informojn inter parlamentanoj de ĉiu lando, kaj por plani agadojn kaj laboradi daŭre en kunlaborado. Ĝi ankaŭ konfirmis, ke parlamentanoj utiligos respektivajn parlamentajn organizojn, la Organizon de Unuiĝinta Naciaro kaj Inter-Parlamentan Union. La demando de nukleaj eksperimentoj donis al homoj unikan oportunon reko ni la gravecon kaj la urĝecon de la neceso elimi ni nuklearmilojn, kiuj estas rapide disvastiĝas en multajn landojn kiel neniam antaŭe.

Sola Vojo Savi Homaron - Elimino de Nuklearmiloj
Post kiam la Traktato por Ne-Dismultiĝo de Nuklearmiloj (NPT) estis plilongigita por nedifinita periodo en printempo ĉi-jare, la demando de nuklearmiloj, stimulate de la rekomenco de nuklebomb-eksperimento de Ĉinio kaj Francio, subite dis volviĝis en ardan demandon de mondaj politikoj. Defiante internacian opinion, Francio fine faris sian unuan postmoratorian nuklebomb-eksperiment on la 5-an de septembro. Plue ĝi ne hezitas malkaŝi sian por-nuklean sintenon, kiam ĝi deklaris, ke ĝi faros aliajn "6 aŭ 7" eksperimentojn ĝis majo venontjare. El ĉiuj armiloj de amas-detruado, nuklearmiloj estas la plej kruelaj ol ĉiuj al iaj uzitaj en historio. Se oni havas ian senton de respekto pri homa komunumo, troveblas neniu alia vojo ol neniigi ĉiujn nuklearmilojn.

Kampanjo kontraŭ nuklebomb-eksperimentoj kiel en Japanio tiel ankaŭ internacie estas ege bazon ata. Samtempe, kampanjo por la totala neniigo de nuklearmiloj devas esti plu plifortigata kontraŭ tia fono. Jenaj tri punktoj estas gravaj faktoroj:

Kolektiva hegamoniismo de nuklearmilaj ŝtatoj
La unua estas, ke kvankam protesto nunmomente koncentriĝas sur Ĉinio kaj Francio, ni bezonas noti, ke la pozicio reprezentita de ili estas esprimo de aroganteco komuna al Usono kaj aliaj nuklearmilaj ŝtatoj.

La rekomenco de nuklebomb-eksperimentoj fare de Ĉinio kaj Francio fariĝas ebla, ĉar la nuklearmilaj ŝtatoj akceptas la nuklebomb-eksperimentojn kiel premiso por disvolvi kaj bonteni siajn nuklebombajn arsenalojn, pretendante, ke la sendifina plilongigo de NPT signifas la "agnoskon pri sia posedo de nuklearmiloj por nedifinita periodo." La celoj de nuntempaj francaj eksperimentoj de nuklebomboj estas i.a. 1) konservo kaj bontenado de nuklearmiloj, 2) disvolvado de novtipaj nuklearmiloj, kaj 3) disvolvado de teknologio de simulado pri nuklebomb-eksperimentoj, kiu povos anstataŭi verajn eksplodojn. Ili estas tiuj, kiujn ĉiuj nuklearmilaj ŝtatoj konsideras kiel nemalhaveblaj. Eĉ Usono, kiu estas multe pli antaŭen irinta ol Francio kaj Ĉinio en teknologio de simulado, publikigis, ke ĝi rekomencos nuklebomb-eksperimentojn pro la "plejalta nacia intereso", se la simulado estos trovita neadekvata. Ĉi tie kuŝas esprimo de kolektiva hegemonismo de la nuklearmiloj ŝtatoj.

CTBT: Ebla Pretekstilo por Eksperimentoj
Due, je la tempo, kiam NPT estis plilongigiga por nedifinita periodo, estis promesite, ke traktato pri ĉioninkluda malpermeso de eksperimentoj (CTBT) estos subskribita ĝis la fino de 1996. Sed la fundamenta celo de CTBT estas certigi la preventon de dismultiĝo de nuklearmiloj, aŭ alivorte, bonteni la nuklearmilan monopolon de la kvin nuklearmilaj ŝtatoj, kiel vidate en la deklareto de Prezidento Bill Clinton publikigita la 11- an de aŭgusto, kaj krome, la ebleco fari nuklebomb-eksperimentojn ankoraŭ estas malfermata pro la "plejalta nacia intereso", kiel supre menciite . Tial ankoraŭ troviĝas danĝero, ke la CTBT fariĝos pretekstilo por eternigi nuklean monopolon, eĉ se la traktato estos subskribata. Ni devas precize analizi la enhavojn de CTBT kaj la celon d e la kvin nuklearmilaj ŝtatoj por sia nuklearmil a monopolo.

Aroganta Doktrino "Nuklearmila Fortimigo"
La tria punkto klariginda estas neceso venki la doktrinon de "nuklea fortimigo", sur kiu apogas Ĉinio, Francio kaj ĉiuj aliaj nuklearmilaj ŝtatoj. Nuklearmila fortimigo estas argumento kun celo pravigi nuklearmilojn, kun ŝainiga ekskuzo certigi sian propran sekurecon." Ĉar Sovetio jam falis, kiun kontraŭbati volas nun Usono per siaj propraj arsenaloj? Tia rezonado por solvi konfliktojn ĉirkaŭe en la mondo, aŭ por certigi ne-dismultiĝon, egalas al nuklearmila ĉantaĝo al aliaj nacioj, tute fremda al sia propra sekureco. Post ĉio, estas la logiko de aroganteco celanta subpremi sen-nuklearmilajn ŝtatojn per la eternigo de sia nuklearmila monopolo. Se ne venki tion ĉi, la vojo al vera paco ne malfermiĝos.

Rolo Ludota de Japanio
Lastatempe revizitinte Tahition, mi estis impresita denove pri la granda atendemo pri la japana rolo kiel atombombita lando.

Ekde 1955 kun la sloganoj "Malpermeso de atomarmiloj", "Opono al atom-milito" kaj "Helpo al la hibakŝoj", la Monda Konferenco kontraŭ Atom- kaj Hidrogen-Bomboj kontribuis al la disvolviĝo de kontraŭnuklearmilaj pac-movadoj en la tuta mondo, disvastigante iliajn voĉojn kaj en Japanio kaj internacie. La Monda Konferenco de 1995 kontraŭ Atom- kaj Hidrogen-Bomboj okazigita en aŭgusto, memore al la 50-a jaro de la atombomba tragedio, kunvenis 142 eksterlandaj delegitoj el 12 internaciaj kaj regionaj organizoj kaj 24 landoj, ankaŭ krom ĉ. 15 000 japanaj delegitoj, t.e. multe pli granda nombro da delegitoj, japanaj kaj in ternaciaj, ol iam antaŭe, kun plilarĝa gamo de reprezenteco.

La subskriba kampanjo subtene al la "Apelo el Hiroŝimo kaj Nagasako" ĝuis altan takson de eksterlandaj delegitoj.

Profundaj diskutadoj estis okazigitaj pri la nuklea eksperimento, fokusa demando pri ĉi-jara konferenco. "Kvindek jaroj ekde la Atombombado: n ia Alvoko al la Mondo", la Deklaro de la Interna cia Mitingo de la Monda Konferenco, atentigis, ke "urĝas pli ol iam antaŭe draste plivigligi la movadon por oponi kaj postuli la totalan malpermeson de ĉiuj formoj de nuklearmilaj eksperimentoj por esplorado, disvolvo aŭ produktado de nukleaj armiloj." Ĝi plu emfazis la gravecon de la kampanjo serĉi la nuligon de nuklearmiloj kiel urĝa ŝlosila tasko en la nuna situacio.

Responde al tiu ĉi apelo, kiel en Japanio tiel ankaŭ internacie disvolviĝis diversformaj agadoj kiel eldonaj kampanjoj, protestaj agadoj kaj subskribo-kolektadoj. Nombro de subskriboj kolektitaj subtene al la "Apelo el Hiroŝimo kaj Nagasako" atingis 50 milionojn.

Tamen, la registaro Murajama, kiu estas konsiderata reprezenti la atombombita lando, kvankam mallaŭte parolas pri "opono al nuklebomb-eskperimentoj", ankoraŭ restas nedecidema kaj ne povas fari fortan proteston al Ĉinio kaj Francio. Je la refutado, ke "sub usona nuklea ombrelo, kian ra jton ja havas Japanio protesti nuklebomb-eksperi mentojn", ĝi ne povis trovi ian vorton por respo ndo. Ke la registaro Murajama restas tiel obeema al Usono, kiu laboras por sia nuklea monopolo, kaj tiel malamika al la nuligo de nuklearmiloj, estas tute ne dece por registaro de atombombita lando.

Nun estas la tempo por ke Japanio ludu vere pozitivan rolon kiel atombombita lando, ne nur ke ĝi faru provizorajn gestojn por ekstera mondo; ĝi ludu sian propran rolon. Estos honto por tiu ĉi atombombita lando se daŭros tiaj politikoj de la r egistaro Murajama. Kiel membro de la Ĉambro de Konsilistoj el la JKP, kiu estas libera diskuti ian ajn aspekton de nuklearmilaj demandoj en la Parlamento, mi volas levi niajn voĉojn tie solidare kun publika opinio kaj la movado.

(La aŭtoro estas membro de la Ĉambro de Konsilistoj kaj Vic-Prezidanto de la Komisiono de JKP pri Paco kaj Unuiĝa Fronto. Esperantigo fare de K. Kurita.)