Kio estas problemo?
Ĉirkaŭ nuklea eksperimento de norda Koreio, fortegaj debatoj estas altiĝanta en la tuta monda nivelo.

Unue, la plej forta asistado estas, ke nuklea eksperimento de norda Korio estas provoko kontraŭ nuna monda ordo. Buŝo kaj lia aliancistoj estas asistanta tiel. Ili komprenas nuklean eksperimenton de norda Koreio kiel krimo. Nature la logiko de sankciado kiel punado sekvas.

Dua asisto estas ke inklusiva poliso(nome, sunbrilo poliso, kio ekis per Kim Daj-ĵung kaj  sukcesis per Rho Mu-hjen) de suda Koreio rezultas nuklean eksperimenton de norda Koreio. Konservativa Hannara-Partio en suda Koreio asistas tiel. Do ili asistas ĉesi tutan helpon (eĉ humanistan helpon) por norda Koreio.

Tria asisto estas ke antagonista poliso de usono kontraŭ nora Koreio estas la radiko de problemo. Multaj eŭropaj kaj usonaj gazetoj estas asistanta tiel. Hieraŭ en suda Koreio, eksa prezidanto Kim Daj-ĵung kritikis la antagonisman polison de usono kontraŭ norda Koreio kaj proponis rektan dialogon inter usono kaj norda Koreio.

Antaŭa du asistoj estas konservativa kaj povema. Mi reĵetas ilin. Mi pensas, ke tria asisto havas kelkaj racian grundon. Certe la antagonistan kaj unuflankistan polison de Buŝo registaro rezultas alian antagonistan kaj poveman Kim Ĵung-il registaro en norda Koreio. En tiu ĉi senso, du flankoj estas kaŝiĝaj aliancistoj.

Sed tiu tria analizo tute atribuas la kaŭzo al specifaj polisoj. Polisoj ne povas esplori nunan probelmon sufiĉe. Pli profunda kaŭzo devas traserĉiĝi. Nuna imperia pova ordo mem! Fakte ĉi tiu estas tio mem, kio la unua asisto estas premisanta sed ne esploranta.

Jen estas la pozicio de Ĉina registaro pri la nukea eksperimento de norda koreio. Ĉinio empazis 'sennukleigon de la korea duoninsulo', 'ses-flanka interparolo'. Titoloj de ĉapitroj estas mia.
                                                                                                    -Amelano

    1. Raporto

Koreio deklaris fari subteran nuklean eksperimenton

Laŭ raporto, antaŭtagmeze de la 9-a de oktobro, Koreio faris subteran nuklean eksperimenton. Post kiam Koreio deklaris fari la nuklean eksperimenton, Ĉinio, Korea Respubliko, Japanio kaj koncernaj flankoj sinsekve esprimis la sintenon kaj oponon kontraŭ korea nuklea eksperimento.
La ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj publikigis deklaron dirante, ke Koreio ignoris ĝeneralan oponon de la internacia socio kaj senhezite plenumis nklean eksperimenton, la ĉina registaro firme oponas kontraŭ tio. La ĉina flanko forte postulas, ke la korea flanko honeste observu sian promeson pri sennukleigo, ĉesigu ĉiujn agojn, kiuj eble kaŭzos pluapaŝan plimalboniĝon de la situacio, kaj revenu al la trako de la 6-flanka interparolo. La deklaro diras ankaŭ, ke la protektado de nordorientazia paco kaj stabileco konformas al komunaj interesoj de koncernaj flankoj. Tiutage, ĉina ministro pri eksteraj aferoj Li Zhaoxing kaj usona ŝtata sekretariino Condoleeza Rice faris telefonadon, la du flankoj interŝanĝis opiniojn pri la plej freŝa situacia disvolvo de la korea duoninsulo.

Prezidento de Korea Respubliko Roh Moon-hyun prezidis kunvenon pri ŝtata sekureca garantio. En registara deklaro publikigita post la kuveno, la registaro de Korea Respubliko esprimis, ke la korea tiutaga nuklea eksperimento estas "netolerebla provoka ago" kaj malobservis "Komuna Deklaracio pri Sennukleigo de Korea Duoninsulo", kaj Korea Respubliko alprenos firmajn traktajn rimedojn kontraŭ tio.

La 9-an de oktobro, japana ĉefministro Shinzo Abe, kiu faras viziton al Korea Respubliko, diris, ke la korea nuklea eksperimento estas absolute nepardonebla. Samtempe li esprimis, ke oni devas kolekti kaj analizi pli da informoj kaj prudente trakti la aferon.

La 9-an de oktobro, la Sekureca Konsilio de UN okazigos urĝan konferencon pri la problemo de korea nuklea eksperimento.

- el http://es.chinabroadcast.cn/1/2006/10/09/1@46430.htm

2. Pozicio de Ĉina registaro


Ĉina registaro firme oponas kontraŭ nuklea eksperimento de Koreio

La 9-an de oktobro, la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj publikigis deklaron kaj firme oponas kontraŭ nuklea eksperimento farita de Koreio.
La deklaro diras, ke la 9-an de oktobro, Korea Demokratia Popola Respulbiko, ignorante oponon de la internacia socio, senskrupule praktikis la nuklean eksperimenton. La ĉina registaro firme oponas kontraŭ tio.

La deklaro esprimis, ke realigi sennukleigon de la korea duoninsulo kaj oponi kontraŭ nuklea plivastigo estas firma kaj neŝancelebla konsekvenca starpunkto de la ĉina registaro. La ĉina flanko forte postulas al la korea flanko, ke ĝi observu sian promeson pri sennukleigo, ĉesigu ĉiun agon kondukantan al pluapaŝa malboniĝo de la situacio, kaj revenu sur la trakon de la ses-flanka interparolo.

- el http://es.chinabroadcast.cn/1/2006/10/09/1@46473.htm