Jen alportiĝas MSF-Bulteno de Monda Socia Forumo el
http://mas-eo.org/article.php3?id_article=124 [Monda ASEMBLEO Socia (MAS)] kvankam malfrue. Mi subtenas la mision de MSF. Ĉar ili havas la precipajn celojn, kio "venigi solidarec-ateston al la libana popolo ; kolekti rektajn informojn pri la efikoj de la milito ; pli bone kompreni la politikan situacion de la lando ; kaj aldoni sian apogon al la monda alvoko por tuja kaj senkondiĉa batalhalto en Libano kaj Palestino." Tiu ĉi sinteno estos alporti bonan kaj grandan efekton al mondo kaj mondaj popoloj. Mi postulas al Korea registaro, ke tuj kaj senkondiĉe haltu la programon sendi armeon al Libano.
-Amelano
* * *
MSF-Bulteno 2006-08-22
de Monda Socia Forumo, sidejo San-Paŭlo
26a aŭgusto 2006
MSF-Bulteno
La 22-an de aŭgusto 2006
-------------------------------------------------------------
Enhavo
1. La prepara konsultado por la MSF 2007 finiĝas la 30-an de aŭgusto
2. Rezolucioj de la Amerika Konsilantaro en Limo
3. La internacia misio en Libano diskonigas pacdeklaron
4. Agendo de la sociaj forumoj en la mondo
--------------------------------------------------------------
1. La prepara konsultado por la MSF 2007 finiĝas la 30-an de aŭgusto
La prepara konsultado por la MSF 2007 estos finita la 30-an de aŭgusto. La konsultado jam disponeblas en la franca, angla kaj hispana. Por aliri al tiu paĝo, eniru en la teksejon http://consultation.wsf2007.org/ kaj alklaku unu el tiuj lingvoj, butonon kiu troviĝas (por la franca) en la supera dekstra angulo de la ekrano. Tiu konsultado estas la unua etapo de preparado de la programo de la MSF 2007 en Najrobio, Kenjo. La konsultado estas grava paŝo por ellaborado de la programo de la MSF 2007 en Najrobio.
Alklaku ĉi tie por aliri al la kompletaj informoj pri la konsultado :
Alklaku ĉi tie por vidi la plej oftajn dubojn pri la konsultado : http://www.forumsocialmundial.org.b...
2. Rezolucioj de la Amerika Konsilantaro en Limo
Ĉiuj precipaj rezolucioj kaj interkonsentoj adoptitaj en la kadro de la Amerika Konsilantaro de la Socia Forumo de Ameriko, realigita en Limo en Peruo, de la 10-a ĝis 12-a de julio, jam disponeblas en la teksejo de la MSF (http://www.forumsocialmundial.org.b...)
Krom la pritaksado de la 2-a ASF/Plurcentra MSF de 2006, de Karakaso, la AK diskutis pri la ofteco de la evento, pri la partopreno en la MSF 2007, Najrobio, kiel pri la funkciado de la AK, de la Funkcia Sekretariejo de la ASF kaj pri la venonta kontinenta evento.
Unu el la ĉefaj difinoj de la kunveno estis realigi la Socian Forumon de Ameriko kun dujara ofteco, konservante fleksiĝemon kiu ebligu adapti tiun difinon al la necesoj kaj la socia dinamiko de la kontinento. Tiel, la tria okazigo de la ASF estos en 2008, en loko ankoraŭ difinota.
La venonta kunveno de la AK okazos en decembro 2006, en Sankta Kruco en Bolivio, kadre de la Socia Pintkunveno por la Integrado de la Popoloj.
3. La internacia misio en Libano diskonigas pacdeklaron
La 14-an de aŭgusto, internacia pacisma misio, konsistanta el parlamentanoj kaj reprezentantoj de la civila socio de pluraj landoj (Filipinoj, Brazilo, Francio, Norvegio, Barato kaj Hispanio) diskonigis deklaron favore al ĉesigo de la militaĵoj en Libano. Aliru al la dokumento en la portugala (http://www.forumsocialmundial.org.b...) kaj en la angla (http://www.forumsocialmundial.org.b...).
La misio vizitis la landon de la 12-a ĝis 16-a de aŭgusto. La precipaj celoj estis : venigi solidarec-ateston al la libana popolo ; kolekti rektajn informojn pri la efikoj de la milito ; pli bone kompreni la politikan situacion de la lando ; kaj aldoni sian apogon al la monda alvoko por tuja kaj senkondiĉa batalhalto en Libano kaj Palestino. Alklaku sur la ligiloj por legi la alvokon en
Esperanto http://mas-eo.org/article121.html
la franca http://www.forumsocialmundial.org.b...
la portugala : http://www.forumsocialmundial.org.b...
la hispana : http://www.forumsocialmundial.org.b...
la angla : http://www.forumsocialmundial.org.b...
la itala : http://www.forumsocialmundial.org.b...
Vidu ankaŭ kelkajn raportojn verkitajn de membroj de la delegacio, en la angla :
Walden Bello, Focus on the Global South, Filipinoj :
Tracing a Trail of Destruction : Report from Lebanon, 13-an de aŭgusto
http://www.forumsocialmundial.org.b...
Bombing till the Last Minute : Report from Lebanon 2 http://www.forumsocialmundial.org.b...
Seema Mustafa, eldonisto de la gazeto "Asian Age" :
Nasrallah new Arab world hero, Seema Mustafa, from Asian Age http://www.forumsocialmundial.org.b...
Unbroken spirits fill highways of death 8/13/2006 http://www.forumsocialmundial.org.b...
4. Agendo de la sociaj forumoj en la mondo
Socia Forumo Ugando, de la 31-a de julio ĝis 3-a de aŭgusto, Ugando
1-a Socia Forumo de la Socia Laboro, la 1-an kaj 2-an de septembro 2006, Santiago, Ĉilio
3-a Socia Forumo Parana Medio, de la 8-a ĝis 10-a de septembro 2006, Argentino
2-a Socia Forumo Junularo, de la 14-a ĝis 16-a de septembro 2006, Parana, Entre Ríos, Argentino
Unua Regiona Socia Forumo Saguenay-Lac-Sant-Jean, de la 22-a ĝis 24-a de septembro 2006, Séminaire Marie-Reine du Clergé, Métabetchouane, Kebekio, Kanado
Landlima Socia Forumo. Datoŝanĝo : de la 13-a ĝis 15-a de oktobro 2006, Ciudad Juarez, Meksikio
1-a Internacia Socia Forumo „Praaj Saĝoj“, de la 12-a ĝis 15-a de oktobro 2006, Koĉabambo, Bolivio
2-a Portugala Socia Forumo, de la 13-a ĝis 15-a de oktobro, Almada, Portugalio
3-a Forumo de Solidara Kulturo, de la 15-a ĝis 22-a de oktobro 2006, Limo, Peruo
Socia Forumo Norvegio, de la 19-a ĝis 22-a de oktobro 2006, Oslo, Norvegio
Mozambika Socia Forumo, de la 6-a ĝis 10-a de novembro 2006, Maputo, Mozambiko
Socia Forumo Barato, de la 9-a ĝis 13-a de novembro 2006, Delhio, Barato
Socia Forumo de Portoriko, de la 17-a ĝis 19-a de novembro 2006, Rio Piedras, Portoriko
Socia Forumo Ĉilio, la 25-an kaj 26-an de novembro 2006, Santiago, Ĉilio
Socia Forumo Alĝerio, la 14-an kaj 15-an de decembro 2006, Alĝerio
5-a Forumo de la Lokaj Aŭtoritatoj, la 24-an de januaro 2007, Najrobio, Kenjo
Kebekia Socia Forumo. Datoŝanĝo : junio 2007, Kebekio, Kanado
Socia Forumo Usono, de la 27-a de junio ĝis 1-a de julio 2007, Atlanto, Georgio, Usono
Socia Forumo Magrebo, 2007
Alklaku ĉie tie por vidi la kompletan liston, kontaktojn kaj aliajn informojn (en la franca) : http://www.forumsocialmundial.org.b...
Oficejo de la MSF 2007 en Najrobio (Kenjo)
Rekta kontakto : Masandukuni Lane, Off Gitanga Road
Poŝtadreso : P. O. Box 63125 00619 Nairobi Kenya
Telefono : +254-020-386-0745 aŭ +254-020-386-0746
Fakso : 254-020-271-3262
Retpoŝto : socialforum@sodnet.or.ke
Oficejo de la Monda Socia Forumo (Brazilo)
Poŝtadreso : Rua General Jardim, 660, 7 andar, São Paulo - SP- Brazilo
Poŝtkodo : 01223-010
Teksejo : www.forumsocialmundial.org.br
MSF-Bulteno
Traduko/kunlaboro : Petula Guimarães, Vanessa Sigaud Pays et Sheila Saade Traduko al Esperanto (el la franca) : Monda Asembleo Socia -vl
댓글을 달아 주세요
너의 방문한 위치를 즐기는!
유용한 정보. 좋은 디자인.
뉴스를 위한 감사합니다…
너는 아름다운 웹사이트가 있는다!